Blogo de Kirilo

Ŝerco: Efika pilolo
Tomaso tre malbone dormas, pro kio li ofte tro malfrue ellitiĝas kaj ne ĝustatempe atingas sian laborlokon.
Lia estro tial jam ofte koleriĝis, finfine li minacas al Tomaso, ke li maldungos lin, se ne pliboniĝos lia akurateco.
Tomaso iras al la doktoro, kiu donas al li pilolojn por pli rapida endormiĝo. Kaj fakte, Tomaso post gluto de pilolo bonege dormas. Li elltiĝas tute satdorminta, manĝas bongustan matenmanĝon kaj kontente veturas al la laborloko.
Tie feliĉe li diras al sia estro: "Ho ĉefo, ne estas plu kaŭzo min maldungi, la piloloj kontraŭ maldormemo vere funkcias!"
"Bone", respondas la estro, "sed kie vi estis hieraŭ?!"

Du demandoj al lingvistoj kaj lingvemuloj
Saluton al ĉiuj!
En Ipernity mi antaŭ nelonge kreis du mallongajn blogaĵojn, por kiuj mi demandus vian subtenon. 
Vi povas helpi min per tio, ke vi esprimas vian lingvan senton pri la du fenomenoj, kiujn mi priparolas en la blogaĵoj, aŭ en Ipernity aŭ en komento ĉi tie.
http://www.ipernity.com/blog/144366/257509
http://www.ipernity.com/blog/144366/258139
Multan dankon!

Ŝerco: Du aŭtistoj
Kruko sur mallarĝa arbara ŝoseo proksimiĝas al aŭto el la mala direkto.
Kvankam estas sufiĉe da spaco, li per mezlena veturado devigas la alian veturiganton malrapidiĝi. Kiam la aŭtoj estas apudaj, Kruko subenkrankas la vitraĵon kaj krias al la alia veturiganto: "Porko!", kaj pluveturas.
La alia aŭtisto ekkoleregas, fie sakrante rigardas per la retrospegulo al Kruko kaj ...
surveturas la porkon, kiun Kruko ĵus antaŭe pasis.
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn

Kiam mi ekamas programon
Mi ĵus skribis mallongan retleteron al kolego, al kiu mi hieraŭ sendis kelkajn dosierojn retpoŝte. Hodiaŭ mi demandis nur, ĉu li ricevis ĉion, ĉar en la estinteco mi jam plurfoje "perdis" retleterojn kun grandaj aldonaĵoj - kaj ne sciante tion mi koleriĝis, ke la ricevinto ne respondis, kaj la alia persono koleriĝis, ke mi nenion sendis.
Ĉiuokaze, mi skribis mian mallongan peton pri konfirmo, klakis "sendi", kaj subite aperis ŝprucfenestro "Ŝajne via mesâgo rilatas al aldonaĵo, sed vi nenion aldonis. Ĉu vi volas aldoni dosieron nun aŭ sendi la mesaĝon senŝanĝe?".
Por sekundo mi miris, sed rapide ekĝojis, ke ekzistas tiom inteligenta retpoŝta programo! Kiom ofte en la pasinteco mi sendis retleterojn sen la aldonaĵoj promesataj en la teksto...
La mirinda programo estas KMail, parto de la KDE-programarkompilaĵo (la aktuala versio estas 4.4.2, en Vindozo kaj MacOS ĝi estas ankoraŭ eksperimenta, sed tio estas bona kialo ŝanĝi al Linukso), kiun mi povas varme rekomendi al ĉiuj. Por ĝi ekzistas ankaŭ Esperantaj lingvoversio kaj klavaro.
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn

Ŝercoj
Estas la jaro 1937a. Okaze de la 50a datreveno de la Unua Libro antaŭ la centralo de S.A.T. oni volas starigi novan flagstangon (por verda flago, kompreneble). Du Sat-anoj do fosas truon, starigas la maston kaj kontentas pri ĉi ĉio. Krom ke pro la fosado restis iom da tero. Ĉar ili ne scias kion fari kun ĝi, ili fosas duan truon por enigi la teron tie. Sed denove poste restas troa tero. Do ili fosas trian truon ktp. Eŭgeno Lanti, kiu observis siajn subulojn dum longa tempo de sia oficejo, finfine ne plu eltenas: Li malfermas la fenestron kaj krias: "Kamaradoj, vi devas fosi pli profunde!"
--------------------------------
Renato Corsetti transdonas la oficejon de UEA al Probal Daŝgupta. Poste la formalaĵoj ili kunsidas kaj babilas. Iam Corsetti demandas: "Probalo, ĉu en via lando ekzistas multaj homoj, kiuj decide neniam lernus Esperanton?" - "Jes," respondas Daŝgupta, "mi eĉ taksus ilian nombron je minimume 500 milionoj!" - Respondas Corsetti: "Nu bone, pli-malpli tiom, kiom en Eŭropo."
--------------------------------
Demando al Pola Radio: "Ĉu ĝustas, ke la pola parlamento hieraŭ unuanime rezoluciis favore al Esperanto?"
Respondo: "Jes, principe tio ĝustas. Sed ne estis hieraŭ, sed antaŭhieraŭ. Kaj ne estis unuanime, sed per 95%-a plimulto. Kaj ne estis favore, sed kondamne al E-o..."
Mi fripone adaptis kelkajn ŝercojn el la socialisma epoko. ;-)
Kiu nun estas ĉi tie
Ensalutintaj uzantoj
- Nefii
