Ensaluto

Blogo de kreverk

Tri tagoj en Kalio

[Ĉi tiu estas elĉerpaĵo el mia taglibro. Kvankam mi ĝin skribas en la hispana, ĉi tiu parto estis originale verkita en Esperanto. Temas pri mia ĉeesto en la 18-a Kolombia Kongreso de Esperanto. Vi povas vidi la tradukon al la hispana en mia hispanlingva blogo: http://kreverk.blogspot.com/2012/11/tri-tagoj-en-kalio.html.]

MARŜADO TRA DUON-KALIO. Kalio, S 3 ♏ 2012.

Kun mia teléfono tute mortinta, mi ne portis horloĝon, do mi decidis leviĝi tiel frue kiel mi vidu la sunlumon trans la fenestreto de la ĉambro. Tiel estis; mi leviĝis, baniĝis kaj vesti

ĝis; kiam mi redonis la ŝlosilojn de la ĉambreto, la gastigistino respondis, ke estis la sesa kaj duono de la mateno; ho, pli frue ol mi pensis—tro frue. Mia hipotiroidismo devigis min serĉi akvon por transgorĝigi mian medicinaĵon kaj atendi dum almenaŭ duonhoro antaŭ ekmanĝi. Post marŝi iom kaj sidiĝi dum kelka tempo en bela placeto kun akvofonto, mi finfine serĉis manĝejon. Mi ne havis la adreson de la lernejo kie la Kongreso okazus, do mi serĉis tuj interretejon; mi profitis por paroli kun Aleĥandra kaj revizii mian retpoŝton; la kongresejo ne estis proksime al mia tiama pozicio, sed mia decido estis la jena: mi havis ankoraŭ unu horon antaŭ la ekhoro de la evento (la deka matene), do mi ne irus tuj per veturilo, sed mi marŝus tiudirekten kaj, kiam la horo alvenus, mi prenus taksion, jam pli malmultekostan pro la alproksimiĝo. Mi jam estis reteleofoninta Linan; ŝi estis en sia universitato; ni reparolus nokte.

bildo de kreverk

Komento pri Alejandro Casona

Alejandro Casona (legu Aleĥandro Kasona) estas unu el tiuj verkistoj, kiujn vi devas legi malgraŭ sia apogo al diktaturo.

Mi instruas ĉiusabate legoskribadon al infano (jam eliranta el la infaneco). Antaŭ tri semajnoj, mi demandis al li kion li estis leganta: li legadis Los árboles mueren de pie (La Arboj Mortas Stare) de Alejandro Casona. Por ne ĝeni lin per pli da taskoj, mi dirirs al li, ke li devin finlegi tiun libron kaj por la lernejo kaj por miaj klasoj, kaj ni ĝin komentus la sekvinta semajno.

La sabaton indikitan, mi eklegis la libron je la naŭa horo kaj duono de la mateno. Unua akto; matenmanĝo. Dua akto; duŝo. Tria akto; ploro; plorego. Kia libro! Mi relegis la finon, kaj reploris. Kiam mia lernanto alvenis, dek minutojn poste, mi devis sekigi miajn okulojn. La klaso okazis.

Kun tiu impeto, mi komencis legi hodiaŭ Prohibido suicidarse en primavera (Malpermesite sin Mortigi dum Printempo), kiu havas la saman generalan scenaron: animkuracejon (originale: "sanatorio de almas"). Mi jam legis la unuan el tri aktoj, kaj ĝi promesas.

Tio, kion Casona faras, estas meti fikcion en la realeco; inventi malverajn vivhistoriojn kun la intenco aranĝi aŭ feliĉigi ies vivon. Sed io detruiĝas, kaj venas la tensio.

Se vi vidis la filmon Le Fabuleŭ Destin d'Amélie Poulain (La Fabela Destino de Amélie Poulain) de Jean-Pierre Jeunet... bone, imagu, ke tio ĉi estas organizo de Amélie-oj. Bela imago, ĉu ne?

Mi finverkos ĉi tiun blogaĵon kiam mi finlegos la libron, kaj eble alian libron de Casona.

bildo de kreverk
Abonrilata enhavo


povigita de