Esperanto.com: nia komunumo

Blogo de KuboF

bildo de KuboF

Nova diskutforumo

Ĉu vi volas saluti viajn slovakiajn amikojn (nin)? Ĉu vi volas ekkoni turistajn informojn pri Slovakio? Aŭ simle trovi novajn amikojn el alia lando?

Se vi almenaŭ unu foje respondis pozitive do legu plu...

Antaŭ kelkaj tagoj ni lanĉis oficialan Slovakian Esperantan diskutforumon. Plejparto de ĝi servas por bezonoj de SKEJ kaj neesperanta Slovakia publiko. Por niaj eksterlandaj amikoj (por vi!) ekzistas unu fadeno por povi diskuti Esperantlingve, enregistriĝo en tiu ĉi fadeno ne estas deviga.

La forumo ankoraŭ estas nova kaj ĝis nun malmultaj ion skribis en ĝi. Do estu vi la unua skribanto en la Esperantlingva fadeno, krom ke vi ĝojigus nin vi ankaŭ helpos plenigi la forumon kaj do sekve plibonigi imagon pri ni en Slovakia medio

Adreso de la forumo estas:

http://forumo.esperanto.sk