Ensaluto

Blogo de lariko

bildo de lariko

Ŝerco: La Helpema Bienulo

Geedzoj veturis sur kampara vojo.  Ili trafis kotejo en la vojo, kaj la aŭto enkotiĝis.  Ili ne povis veturigi la aŭton el la koto.

Bonŝance, bienulo aperis, pelante du mulojn.  Li ofertis tion, ke li tiru la aŭton el la koto por kvindek dolaroj.

La geedzoj konsentis al la oferto, kaj rapide la aŭto estis el la koto.  La bienulo diris al la edzo, "Via estas la deka aŭto, kiun mi eltiris hodiaŭ."

La edzo demandis, nekrede, "Kiam vi havas tempon por zorgi viajn kampojn?  Nokte?"

"Ne," respondis la bienulo.  "Nokte mi verŝas akvon en la vojon." 

bildo de lariko

Ŝerco: La Malagrabla Onklino

Johano kaj Martha loĝis kun Onklino Agnes.  Ŝi estis maljuna kriplulino, kaj ili estis ŝiaj nuraj flegantoj.  Estas malfacila, rigora vivo, kaj Agnes estis ĉiam kritikema, postulema, kaj malagrabla.  Post tro multaj jaroj, Onklino Agnes mortis.

Post la funebraĵo, Johano diris, "Eble estas maldece diri tion, sed mi anticipas pli bonan vivon nun, ke ni ne plu devas flegi vian onklinon."

Martha diris, "Ĉu mia onklino?  Mi ĉiam pensis, ke ŝi estis via."

bildo de lariko

Ŝerco: Bona Novaĵo

Virino telefonis sian edzon ĉe lia oficejo.  "Mi havas bonan novaĵon kaj malbonan novaĵon por vi."

"Mi bedaŭras, mia kara," li diris.  "Mi estas terure okupata kaj devas iri baldaŭ al kunsido, do diru al mi nur la bonan novaĵon."

"Nu," ŝi diris, "La aersakoj de la aŭto funkcias bone."

bildo de lariko

Ŝerco: Sakŝalmo

Skoto transloĝigis al Anglio.  Post multaj jaroj li malsaniĝis kaj eniris malsanulejon.  Estis tre grava malsano, kaj la kuracistoj atendis, ke li ne travivos.  Ili venigis pastron.

La pastro demandis, ĉu la skoto havis iun lastan deziron.  Li diris, "Se mi denove aŭdus la sakŝalmon, mi mortus feliĉe."  La pastro rememoris, ke iu sakŝalmistaro prezentis tiunokte en tiu urbo.  Li rapidis trans la urbo, kaj alvenis ĵus kiam la prezento finis.  Li sukcese venigis unu sakŝalmisto al la malsanulejo.

La muzikanto estis sindonema.  Li ludis marŝojn, malgajajn melodiojn, kaj dancojn, pli ol horo da muziko.  La malsana skoto ĝojegis.

Je la sekva mateno, mirindaĵo okazis.  La skoto tute resaniĝis.  Sed ĉiu alia paciento en tiu seckio mortis.

bildo de lariko

Ŝerco: Famulinoj en Ĉielo

Patrino Tereza mortis kaj eniris ĉielon, sed neniu remarkis tion.  Ĉiu en ĉielo ĉirkaŭis alian novalvenintinon, junan, altan, belan virinon, kiu portis grandan haloon.

Tereza demandis de anĝelo, "Kiu estas tiu virino, kaj kial la furoro?  Kial neniu rimarkas mian alvenon?"

La anĝelo diris, "En ĉielo oni ne faru tian demandon."

La monaĥino diris, "Sed mi estas Patrino Tereza, unu el la plej gravaj religiaj personoj de la jarcento.  Kiu ŝi estas?  Kial ŝi havas tiun grandan haloon, kaj kial ŝi tiel furoras?"

La anĝelo diris, "En ĉielo oni ne faru tian demandon.  Sed se vi devas scii, ŝi estas la Princino Diana.  Kaj ŝi ne havas haloon.  Estas aŭtostirilo."

bildo de lariko

Ŝerco: Georgo kaj la Drako

Vagulo kiu piediris multajn kilometrojn iris al malgranda drinkejo kiu nomiĝis "Georgo kaj la Drako".  Li iris al la malantaŭa pordo por serĉi almozon. 

La edzino de la drinkejestro aperis kaj kolere skoldis la vagulon.  Ŝi nomis lin sentaŭga mallaboremulo kaj diris ke li ne ricevos eĉ malgrandan panpecon tie.

La vagulo aŭskultis silente kaj restis tie post ŝi finis.

"Nu," ŝi diris.  "Kion nun vi volas?"

"Mi scivolas," diris la viro, "ĉu mi rajtas paroli kun Georgo?"

bildo de lariko

Ŝerco: Barbo

Edziĝita viro vizitis sian amantinon, kaj ŝi petis, ke li forrazu sian barbon.  "Kara Fred," ŝi diris, "Mi volas vidi vian malkovritan vizaĝon."

Fred respondis, "La barbo plaĉas al mia edzino.  Se mi razus ĝin, ŝi terure koleriĝus."

La amantino petis plue, eĉ donis al li razilon kaj razsapon.  Fine Fred konsentis kaj razis sin.  Estis malfrue kiam li hejmeniris, kaj la edzino jam dormis.  Fred eniris la liton.  Ŝi parte vekiĝis, palpis lian vizaĝon kaj diris, "Tom, kial vi estas ĉi tie nun?  Mia edzo baldaŭ revenos."

bildo de lariko

Ŝerco: El la Malnova Usona Okcidento

Maljuna prospektoro piediris kondukis mulon en vilaĝon.  La maljunulo iris al la nura drinkejo.  Li proksimiĝis kaj ligis la mulon al la relo.  Kiam li staris tie, juna vakero paŝis el la drinkejo.  La vakero diris al la prospektoro, "Maljunulo, ĉu vi iam ajn dancis?"

La maljunulo diris al la vakero, "Ne, mi neniam dancis.  Mi neniam scipovis danci kaj neniam volis danci."

Amaso de spektantoj aperis kiam la vakero diris, "Nu, olda stultulo, vi nun dancos."  Tuj la vakero pafis siajn revolveron kaj kuglo trafis la teron apud la piedoj de la maljunulo.  Li saltis aeren, kaj alia kuglo trafis la apudan teron.  La vakero daŭris pafi, kaj la vakero saltis tien kaj reen.  La amaso ridis.  Post la vakero pafis sian lastan kuglon, li turnis sin kaj komencis reiri en la drinkejon.

La maljunulo iris al sia mulo, prenis dutuban kugletarpafilon, kaj pretigis ambaŭ ĉanojn.  La klakojn aŭdiĝis forte, kaj la ridado ĉesis.  La vakero ankaŭ aŭdis la klakojn kaj turnis sin.

La maljunulo diris al la vakero, "Ĉu vi iam kisis la pugon de mulo?"

La vakero rigardis la du paftubojn kaj diris, "Ne sinjoro, sed mi ĉiam volis fari tion."

bildo de lariko

Ŝerco: Magia Geedziĝa Datreveno

Geedzoj festis ilian kvardekan geedziĝan datrevenon.  Subite aperis magia ina estaĵo, kiu diris, "Saluton.  Mi estas via fea baptopatrino kaj mi gratulas vin.  Por honori viajn kvardek jarojn da fidinda, bonkora geedzeco, mi donos al ĉiu el vi unu deziron.  Nur diru al mi, kion vi volas."

La edzino parolis unue.  "Mi ĉiam volis vidi la mondon.  Mi volas vojaĝi ĉirkaŭ la mondo kun mia kara edzo."

La feino flirtigis sian stangon, kaj tuj aperis stakon de biletoj, pasportoj, kaj aliaj dokumentoj, vere ĉion kion ili bezonis por vojaĝi ĉirkaŭ la mondo.

Poste la edzo parolis.  "Mi bedaŭras, sed mia vera deziro estas havi edzinon kiu aĝas tridek jarojn pli juna ol mi."

La feino diris, "Mi tute malaprobas tiun deziron, sed laŭ mia promeso mi donos ĝin."  Ŝi flirtigis sian stangon denove, kaj tuj la viro aĝis naŭdek jarojn. 

bildo de lariko

Ŝerco: Infanaj Pasaĝeroj

Viro eniris aviadilon kun kvar infanoj.  Pasaĝerino diris, "Kiaj belaj infanoj!  Kiom aĝaj ili estas?"

"Mi ne scias," respondis la viro.

"Tio estas hontinda.  Kia patro ne memoras la aĝojn de siaj infanoj?"

"Mi ne estas ilia patro.  Mi estas reprezentanto de kondomfirmao, kaj ĉi tiuj estas aĉetintplendoj kiujn mi venigas al la ĉefoficejo."

Abonrilata enhavo


povigita de