Ensaluto

Blogo de lodĉjo

Fotografio, mia pasio

Mi estas hobia (pasia!) fotisto kaj kreis propran paĝaron, kun ankaŭ paĝo en Esperanto.

 

Jen la retejo: http://lode.weebly.com/

Jen la paĝo en Esperanto: http://lode.weebly.com/eo.html

(Enirebla per la menuero 'EO'.)

 

Trovu min ankaŭ en Facebook: 

https://www.facebook.com/Vegan.Lode

 

Trovu min ankaŭ en Instagram:

https://instagram.com/lode_van_de_velde/

 

Rigardu mian 365-projekton:

Ĉiutage mi faras foton per mia plurfunkcia telefono kaj publikigas ĝin.

http://365project.org/lxxx/365

 

Fartu bone!

bildo de lodĉjo
bildo de lodĉjo

BLISS-simbolaro

Ĉu vi konas BLISS?

Ĝi estas lingvo-sendependa, internacia komunikilo; uzata en praktiko kun handikapitoj kiuj suferis cerban apopleksion. Nu, por lingvemuloj, ege interesa simbol-bazita, kompleta lingvo.

Vidu etan kurson kun vortaro ĉi tie:

http://issuu.com/lodchjo/docs/bliss-kurso

bildo de lodĉjo

Parolantaj meleagroj

Estu afabla al viaj meleagroj ĉi-kristnaske
Ĉar meleagroj nur volas amuziĝi
Meleagroj estas amuzaj, mojosaj
Kaj ĉiu meleagro havas panjon.
Estu afabla al viaj meleagroj ĉi-kristnaske,
Ne manĝu ĝin, lasu ĝin vivi,
Ĝi povus esti via amiko, ne sur via telero
Diru "Sal', Meleagro, mi estas je via flanko".
Mi havas multajn amikojn meleagrojn
Kaj ili ĉiuj timas la kristnaskan periodon,
Ili volas ĝui ĝin, sed ili diras ke la homoj detruis ĝin
Kaj homoj estas tute frenezaj,
Jes, mi havas multajn amikojn meleagrojn
Ili ĉiuj rajtas je vivo,
Ne esti en kaĝo kaj genetike konstruita
De iu farmisto kaj ties edzino.

Meleagroj nur volas ĝui regeo-muzikon
Meleagroj nur volas aŭskulti hiphopon
Ĉu vi povas imagi junan meleagron diri,
"Mi antaŭĝojas la tranĉilon",
Meleagroj ŝatas donacojn, ili volas spekti kristnaskan TV,
Meleagroj havas cerbon kaj sentas doloron
En multaj manieroj kiel vi kaj mi.

Mi iam konis meleagron nomitan... Meleagro
Li diris "Benĵi, klarigu al mi bonvolu,
Kiu metis la meleagron en Kristnasko?
Kaj kio okazas al Kristnaskarboj?"
Mi diris "Mi ne certas, Meleagro
Sed neniel rilatas al Kristo kaj Nasko
Homoj fariĝas avidaj kaj foruzas pli ol necese
Kaj komercistoj faras multe da profito.

Estu afabla al viaj meleagroj ĉi-kristnaske
Invitu ilin endomen por iom da verdaĵo
Manĝigu al ili kukon kaj dividu kun ili
Pladon da ekologie kultivitaj faboj,
Estu afabla al viaj meleagroj ĉi-kristnaske
Kaj savu ilin de la tranĉila klingo,
Aliĝu al Unuiĝintaj Meleagroj kaj ili ĝojos
Kaj vi faros novajn amikojn 'DUMVIVAJN'.

Benjamin Zephaniah
(Tradukis Lode)

bildo de lodĉjo

Hajkuo 4

Tra pluvo, suno
Vojaĝas kune kun ni
Bela pluvarko.

bildo de lodĉjo

Hajkuo 3

Malnova lageto
En kiun iam saltis rano
Nun estas for.

bildo de lodĉjo

Kial manĝi vegane?

Homoj probable scias kial multaj vegetaranoj rifuzas viandon:

  • bestoj estas mortigataj por la viando
  • manĝi (tro da) viando estas malbone por la sano
  • bredi bestojn por viando estas tre mal-ekologie: 1 buĉota bovo dus sia tuta vivo manĝas multege da kampoplenojn da herbo, maizo, betoj kaj tiel plu, kiuj povus nutri multege pli da homoj!

Lige al la unua kaj ĉefa kialo, veganoj (vegetaĵistoj) aldonas la sekvajn kialojn:

bildo de lodĉjo

Hajkuo 2

Ĉesis la pluvo.

La parkon inundas nun

Sunumantoj.

bildo de lodĉjo

Hajkuo

La suno sorĉas

Florojn sur ĉiuj arboj.

Pentristo, pentru!

 

bildo de lodĉjo

Vivi sen kemiaĵoj

Nenaturaj kemiaĵoj estas ĉie ĉirkaŭ ni, bedaŭrinde. 

Imagu ke vi prenas kelkajn gramojn el ĉiu ĉi-apuda boteleto, metas tion en vian banakvon kaj restos trempanta en la akvo dum duonhoro. Aŭ, vi uzas la produkton por brosi viajn dentojn. Aŭ vi miksas la kemiaĵojn kun oleo kaj ŝmiras tion sur vian haŭton kontraŭ la suno.

Kompreneble tio ne estas alloga. Do la fabrikistoj metas la samajn kemiaĵojn en pli belan botelon, faras reklamon, kaj "ĉiuj" homoj volonte aĉetadas la produktojn. Eĉ metas "saŭmilon" en la banon de sia bebo aŭ infaneto; kiu eble eĉ trinkas el tiu akvo!!

Iru foje al via banĉambro kaj kontrolu la etikedojn. Foje 'guglu' la substancojn kiujn vi 'malkovros' tre etlitere sur la boteloj... ne ĉiuj estas kancerkaŭzaj, feliĉe, sed 'nur' iuj, aŭ ili estas almenaŭ suspektindaj. Unu ekzemplo estas EDTA, kiu malhelpas fertilecon kaj bonan kreskon. Kontrolu vian ŝampuo-botelon denove. Ĉu ĝi enestas? Kaj ĉu vi ĉiusemajne trempas vian infanon en akvo kun la ŝampuo?

Kompreneble oni diros ke estas 'sekura dozo'. SED: la sekura dozo por plenkrekulo NE egalas al tiu por ĵusnaskito. Eta dozo unufoje ne tre gravas. Sed sistema ekspono estas alia afero!

Mi do strebas vivi sen tiaj kemiaĵoj.

bildo de lodĉjo

Unua poemaro

Jen mi finfine publikigis mian unuan poemaron.

Vi povos legi ĝin per jena ligo:

http://issuu.com/lodchjo/docs/epizodoj

(Maldekstre supre eblas elekti alian manieron legi la libron; ekz. plenekrane (view fullscreen)).

Komentoj bonvenas!

Lode.

Abonrilata enhavo


povigita de