Blogo de LukiZ

Trejnseminario de TEJO kaj SEL maje 2011 en Varsovio
Kadre de la SEL-Reaktivigo kampanjo, Skolta Esperanto-Ligo kune kun TEJO organizas trejnseminarion por junaj aktivuloj kun la ĉefa temo: Konstruante surbaze de diverseco – kiel ricevi la plej bonon el interorganiza junulara kunlaboro?
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
- Legi pli

PEJ post la kunveno: novaj prezidantino, emblemo kaj regularo
Multajn ŝanĝojn enkondukis kunveno de PEJ okazinta en Bjalistoko. Nia organizo havas novan prezidantinon – Agnieszka Mozer el Varsovio. Ni elektis novan emblemon, projektitan de Przemek Wierzbowski. Ni finverkis kaj aprobis novan regularon de PEJ. Ni diskutis pri aliĝo al kunfondata de ni Pola Konsilio de Junularaj Organizoj. Ni pritraktis evoluigon de nia loka agado kaj formis kelkajn laborgupojn okupiĝantajn pri konkretaj projektoj, kiel instrumaterialoj, Eŭropa Volontula Servo kaj informmaterialoj pri PEJ. Dum paŭzo ni partoprenis urban ludon.
Pliajn informojn pri nia renkontiĝo kaj ties rezultoj eblas trovi en raporto de la kunveno kaj protokolo de la komitatkunveno (protokolo nur pole).
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn

PEJ kunvenis en Varsovio
Komence de majo en Varsovio okazis kunveno de Pola Esperanto Junularo. Dum ĝi ni resumis lastajn du jarojn de nia organizo kaj elektis estraron por la sekva oficperiodo. La kunvenon partoprenis 30 personoj.
Ni invitas Vin konatiĝi kun raporto pri la kunveno kaj trarigardi fotojn de la evento.
Krome haveblas ankaŭ raporto pri agado de la estraro en la oficperiodo 2008-2010.
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn

PEJ: Estrara raporto 2008-2010
Dum la ĵus okazinta kunveno oni interalie elektis novan estraron de Pola Esperanto-Junularo. Eniris ĝin:
- Agnieszka Rzetelska (prezidanto)
- Zuzanna Samborska (vicprezidanto)
- Natalia Antolak (sekretario)
- Leszek Dobrowolski (kasisto)
- Przemek Wierzbowski (estrarano pri loka agado)
- Łukasz Żebrowski (estrarano pri informado)
Detalaj informoj pri la kunveno aperos ĉi tie ene de kelkaj tagoj. Dume ni invitas vin konatiĝi kun raporto pri agado de la estraro en la oficperiodo 2008-2010.
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn

IJK 2011 en Ukrainio!
TEJO ĝojas anonci, ke la 67-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Ukrainio. Tio estis decidita dum lasta reta estrarkunveno.
Temo proponita por la kongreso estas "Stabila evoluo - nova koncepto por homaro". La aranĝo okazos julie 2011 proksime de Kijivo, ĉefurbo de Ukrainio. La organizan teamon kreos UkrEA (Ukrainia Esperanto-Asocio) kaj ULEJ (Ukrainia Ligo de Esperantista Junularo). Tio estos la unua IJK en Ukrainio. La kongresejo troviĝas proksime de la Kijiva akva rezervejo.
Cetere, la 66-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Kubo. Pliajn informojn pri ĝi serĉu ĉe la paĝaro tejo.org/ijk/2010.
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn

Junulara E-Semajno por la unua fojo
Pli ol 200 gejunuloj el tuta Eŭropo festis novjaron en Zakopane dum la aranĝo organizita de Pola kaj Germana Esperanto-Junularoj kaj klubo Varsvia Vento. Ene de tiu semajno okazis pluraj koncertoj, teatraĵoj kaj ekskursoj, sed ankaŭ diskutoj, prelegoj kaj debatoj. La unua JES okazis inter la 26-a de decembro 2009 kaj 3-a de januaro 2010. Ĝi estas kuniĝo de du antaŭaj novjaraj junularaj esperanto-aranĝoj – la Ago-Semajno (AS) de Pola E-Junularo kaj la Internacia Seminario (IS) de Germana E-Junularo, kiuj okazadis aparte ĝis la jaro 2008. Pli detale pri la evento legu en artikolo pri la 1-a Junulara E-Semajno.
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn

Neatendita amaskomunikila sukceso
Pola Esperanto-Junularo, samkiel pluraj E-organizoj, preparis iun formon de solenaĵoj ligitaj kun 150-a naskiĝdatreveno de Zamenhof. Ni celis ĉefe eksteran agadon kaj koncentriĝis pri kelkaj vendejoj en Varsovio, proksime de loĝloko de Zamenhof. Tie ĉe diversaj vendataj varoj, anstataŭ la polaj, aperis etikedoj kun iliaj nomoj en Esperanto. Pli detale pri tio oni povas legi en paĝaro de PEJ kaj vidi fotojn de la evento. Apartan atenton meritas amaskomunikila sukceso, kiun ni iom neatendite atingis. Pri la evento informis kelkaj varsoviaj kaj tutlandaj gazetoj kaj radioj. Krome inter ĵurnalistoj estis reprezentantoj de Associated Press. Ankaŭ ili raportis pri tio kaj kion mi vidis sekvan tagon en interreto?
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
- Legi pli

Grafitio Esperante
Temas pri septembraj laborrenkontoj, kiujn ni faris kune kun Historia Muzeo de Polaj Judoj. Ili rilatis al Esperanto kompreneble kaj plej interesa parto por mi estis preparado de grafitio-ŝablonoj rilataj al ideoj de Esperanto. Ĝenerale kunlaboro kun infanoj kaj gejunuloj dum tiuj kelkaj tagoj estis tre interesa, sed samtempe ankaŭ laciga ;)
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
- Legi pli
Kiu nun estas ĉi tie
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Oficĵuris la greka provizora registaro
- Proverboj: “BATO DE PATRINO NE LONGE DOLORAS!"
- Diru vian opinion!
- Forpelita(89)
- Kontraŭ-kapitalaj manifestacioj dise en Eŭropo
- Mesaĝoj al Onklo Bidao: BONVOLEMO.
- Dimanĉa evangelio - 13.05.2012.
- Pli sekura Interreto por la infanoj
- KIEL TOLEREMA VI ESTAS?
- Versoj de Onklo Bidao: DANKON, PANJO!




