Ensaluto

Blogo de Mikaelo

La rusan per Esperanto

“Intraespo” (Monda Organizo por Disvolvado de la Esperantista Ekonomio) kunlabore kun la inform-eduka fako de la rusia firmao “Sunvojo” organizas distancajn kursojn de la rusa lingvo en Esperanto.

La unua baza kurso de la rusa estas planata por februaro 2014 kaj daŭros dum du monatoj. La instruado okazos en Interreto per ret-seminarioj (32 horoj). La instruadon faros la fama rusia esperantistino Irina Gonĉarova – profesia instruisto de Esperanto kaj la rusa. La lecionoj okazos dufoje en semajno. La lernantoj ricevos koncernajn studmaterialojn, faros ekzercojn, plenumos taskojn. Dum la tuta instruado ĉiutage la lernantoj havos eblecon konsultiĝi pri la lingvo ĉe la instruisto. Post fino de la kurso la lernintoj ricevos inviton partopreni ĉeestan kurson por daŭrigantoj, kiu okazos en aŭgusto 2014 en Moskvo enkadre de SES en Rusio (Somera Esperanta Studado), kie la kursanoj ricevos bonegan lingvan praktikon.

Por aliĝi vizitu la paĝon http://servocentro.com

bildo de Mikaelo
Abonrilata enhavo


povigita de