Blogo de Mikaelo.l

Pri la aktuala socia-krizo en Francio
Multan atenton donas, ĉi-tiujn tagojn, la internacia informo-medioj al la ondo de protesto disvolviĝanta en Francio. La vidpunktoj tie spegulitaj ne mankas je diverseco: la hispana ĵurnalo el Pais eĉ ofertas kiel frandaĵon en siaj paĝoj la fotojn de la plej belaj protestantinoj! Sed post for-boligo de banalaĵoj kaj dubindaj logaĵoj restas plej ofte la rimarko ke ĉia-kaze la reformo estas nepra, kaj ke la prezidanto de Francio devas rezisti al la premo de la stratoj kaj ĝis fino konduki sian reformo-planon.
Unue-rigarde, ili ne tute malpravas, la demografio evoluas kaj kompreneble oni ne povas konservi la pensio-sistemon sen enkalkuli kaj la nombron de pensiuloj kaj la riĉecon kreitan de la laborantoj. Eble estus necese eĉ pli draste ŝanĝi la sistemon se preni en kalkulo, la pli kaj pli evidentan limigitecon de la naturaj rimedoj. Krome la internacia ekonomia konkurenco ne plu limiĝas je Usono kaj kelkaj Eŭropaj landoj sed estas etendiĝanta iom post iom al la tuta planedo. Estiĝas vera eblo ke la konsumantaj nacioj iĝos malpli riĉaj samtempe kiam la produktantoj de Azio kaj Brazilo ekonomie pli fortiĝos.
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
- Legi pli

Perdo en paradizo, sed ne de animo
Perdo en paradizo, sed ne de animo (raporto de aŭskultanto de Radio Verda pri la nafto-disverŝo en Golfo de Meksiko)
Mi nomiĝas John Bentley kaj mi loĝas en Mobile, Alabama, Usono . Mia praavo transloĝiĝis ĉi tien en la frua dudeka jarcento kaj miaj gefiloj estas la kvina generacio de mia familio kiu loĝas en ĉi tiu loko apud la Golfo de Meksiko. Loĝi ĉirkaŭ la golfo de Mobile kaj la golfa marbordo estas kiel vivi en paradizo. Mobile havas abundan sunbrilon, bluajn ĉielojn, varmetan pluvon, misterajn marĉejojn kun
muskdrapitaj kverkoj, kaj grandegajn riverojn plenplenajn je fiŝoj...
Tio estas antaŭ ol la nafto borejo "Deepwater Horizon" eksplodis kaj subakviĝis je la dudeka de Aprilo.
...Mi ne sciis tiam sed la esperoj, la revoj, kaj la tuta vivmaniero en la golfa marbordo eble subakviĝis kun ĝi...
La kompleta raporto aŭdeblas ĉe Radio Verda:
http://radioverda.com/programoj/2010/6/13/rv167-20100613.html
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn

Malaperas la abeloj - Kien la monda nutraĵ-provizo?
Malaperas la abeloj,
La mortkvoto de la abeloj notinde kaj zorgige kreskis en la kelk' lastaj jaroj; la fenomeno okazis unue en Usono, sed nun pli vastiĝas. Tion kaŭzas diversaj faktoroj, sed kerne la krizo fontas el la "moderna" terkultivado pli ĝuste nomita "agrobusiness" en la vort-provizo de mult-nacieca komerco. Sur la franca-germana televid-kanalo videblos Mardon la 18an de Majo, je la 20:35, programo kiu funde ekzamenas la problemon. Valoras substreki ke ĝis nun neniu simpla solvo ekvideblas kaj ke la polenado far de la abeloj kontribuas al triono de la agrokultura produkto mond-skale.
Gravas komuniki pri tio en ĉiuj la lingvoj de la mondo!
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn

Viv-diverseco ŝrumpas, minacita estas la homa socio
La tria eldono de la UN raporto "mondaj perspektivoj pri viv-diverseco", publikigita la dekan de majo, per-ĉifre konfirmas ke la internacia komunumo estas fiaskinta bremsi la malkreskadon de viv-diverseco, tiel ne konformiĝante al la engaĝiĝoj faritaj en la 2002a jaro. Neniu el la 110 landoj kiuj transdonis raporton al UN pri la realigotajn progresojn sukcesis atingi la celojn por la 2010a.. "La vivsistemoj sur kiuj baziĝas la ekonomio, la ter-kultivado, la vivo (...) estas minacataj je malboniĝo, eble eĉ je malapero se iu radikala agado ne estos inicata por ilin konservi" skribas la raport-aŭtoroj.
La surfac-amplekso de la naturaj vivejoj daŭre malvastiĝas. Tri "baskul-punktoj" estas konstatitaj: la sensalaj lagoj invaditaj per algoj kaj sufokantaj, la kolapso de pluraj koralaj eko-sistemoj kaj la ŝrumpo de vastaj areoj de la amazona arbaro.
Ĉiuj indikaĵoj pri la stato de la naturo kaj pri la riskoj de estingiĝo de bestaj-specioj estas en ruĝo. Tiu raporto stimulos la diskutojn komencitajn kadre UN por starigi novajn objektivojn post la misa rendevuo de 2010. La internacia komunumo denove renkontiĝos en Oktobro en Nagojo, Japanio por preni sian decidon.

Kia ekonomia regado por Eŭropo
Karaj legantoj,
Ĉi-sube, vi trovos la tradukon de artikolo submetita al franca ĵurnalo de tri eminentaj Verduloj: Pascal Canfin, Philippe Lamberts, ambaŭ Verdaj Eŭrodeputitoj, laŭvice el Francio kaj Belgio kaj de Gerhard Schick, respondeculo pri financaj demandoj ĉe "die Grünen" kaj deputito en la "Bundestag", (la germana nacia asemblo).
La monda ekonomio ŝajne eliras la profundan krizon en kiu ĝi suben-glitis ekde du jaroj, ĉi-foje, unua-foje fakte, antaŭen-tirata per la Ĉina ekonomio. Sed tiu reboniĝo ne povas forbalai la fundamentajn problemojn de la nuntempa produktiva sistemo, aparte ĉion kio rilatas al la streĉo de la naturaj rimedoj. Daŭre rezultos malekvilibrojn ekonomiajn kaj financajn. Ĉi-kuntekste, la Verdaj partioj alvokas al pli profunda kunordigado de ekonomiaj politikoj. La suba teksto celas proksimigi tion.
Ĉiu parolas nun pri Eŭropa Ekonomia regado. Sed fakte kian enhavon doni al ĝi. Por respondi al tiu demando, ni faru kritikan analizon de la nuna situacio. La regado de la Eŭro-zono limiĝas je du kampoj: la prez-inflacio pri konsumado, pri kiu respondecas la Centra Banko kaj la publikaj financoj enkadrigitaj per la Pakto de Stabileco sub la respondeco de la Komisiono. Nunstate tiu regado havas du mortajn angulojn; tio grandparte klarigas ĝian nunan mal-efikecon.
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
- Legi pli

Verda Sukceso en Franca Regiona Balotado
La 14an kaj 21an de Marton okazis balotadoj en Francio celante la renovigon de la Regionajn Asembleojn. Je la unua baloto, la nova kunigo Eŭropo-Ekologio akiris averaĝe 12,5 elcentojn de la voĉdonoj, kompare al 25 elcentojn por siaj Socialistaj maldekstraj konkurenculoj. La nune nacie reganta dekstra partio (UMP) de Nicolas Sarkozy suben-glitis ĝis 26 elcento. Post la fina baloto, en 25 regionoj el 26, venkis maldekstra kunigo de la Verduloj kaj Socialistoj.
Krom vipanta malvenko por la nacie reganta partio de Sarkozy, la rezultoj estas ĝenerale rigardataj kiel venko por la Socialistoj sed ankaŭ por la Eŭropo-Ekologio kunigo, ĉar duobliĝis la rezulto de la Ekologistoj kompare al la antaŭa balotado antaŭ ses jaroj.
Baze de tiu pozitiva rezulto la Verda Partio kiu estas la kerno de la E-E kunigado decidis daŭrigi la dialogon kun siaj partneroj por lanĉi novan pli vastan partion celante novajn progresojn en la nacia balotado de 2011.

GMOj: Kontraŭ-batalas la Terkultivistoj
Usonana ter-kultivisto Lennie Joe Kyle, kies rizo estis infektita per GMOj (Gene Modifitaj Organismoj) de la firmao Bayer ricevos kompenson de sume 1.3 millionoj da dollaroj de tiu firmao, laŭ juĝo de Usona tribunalo, deklaranta tiun infekton "intenca". Tiu sumo inkluzivas la unuan kompenson por perdo de estontaj enspezoj jam atribuitan koste de Bayer.
La kazo estas unu el centoj de ĉi-specaj kazoj eliĝintaj de la 2006 infekto de Usonaj riz-provizoj per la de Bayer eksperimentata GM LL601 rizo – akcidento kiu, eĉ post jaroj, daŭre malhelpas la eksporton de Usona rizo. Jam estis kondamnita la firmao pagi 3,5 milionoj de dolaroj al kvar ceteraj kamparanoj.
La Ne-Registrata Organizo "Food and Water Watch" (Kontrolo de Akvo kaj Nutraĵoj) esprimis sian kontentiĝon pri la decido de la tribunalo samtempe substrekante ke ĝi spegulas la fiasko de la pri-reguligaj instancoj: "bedaŭrindas ke ter-kultivistoj estas devigataj tiel barakti por akiri kompenson"
"Gen-tekniko estas malcerta tekniko kiun malfacilas enteni kaj kiu, eskapinte, kaŭzas gravajn damaĝojn". Certe ne valoras preni tiajn riskojn pri nia nutraĵ-provizo kaj pri la viv-kapablo de niaj farmoj... Espereble la tribunala decido agas kiel averto al ceteraj GMO firmaoj.
Fonto: Common Dreams (Komunaj Revoj) -
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn

Ĉu krizo? Ne por ĉiuj!
Freŝdata esploro montras ke la nombro de milion-posedantoj en Usono kreskis je dek-ses procento pasintjare. Samtempe stagnis la salajroj de la plimultaj laborantoj kaj kreskis la senlaboreco. Laŭ la esplora firmao Spectrem Group, la fendego inter riĉuloj kaj malriĉuloj en Usono ĉiam pli proksimiĝas al tiu nun ekzistanta en Meksiko.
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn

Longdaŭraj sekvoj por la Iraka loĝantaro
2010-3-4
Raportita en la retejo de la BBC hodiaŭ, estas la apero de granda nombro de denaskaj difektoj en la Iraka urbo de Faluja. Doktoro en hospitalo deklaris ke li vidas du ĝis tri kazoj de trafitaj novnaskitoj ĉiutage.
Antaŭ tri jaroj ferocaj bataloj okazis en la urbo, kiam la usonanaj armeaj fortoj subigis la urbon.
La loka loĝantaro akuzas la militistaro kiu negas iun ajn aktualan problemon, samtempe konsentante ke tiaspecajn problemojn povas okazigi iuj eksplodaĵoj. Ĉe la per-Usone financata hospitalo, la reportanto ne sukcesis akiri eldirojn per la kuracistoj.
La ĵurnalisto kalkulas ke nombriĝas je ĉirkaŭ mil dum jaro la kazoj de denaskaj difektoj skale de la urbo. La koro estas la plej ofte trafita organo.
La gepatroj kulpigas la pint-teknologiaj armiloj uzataj de la Usonanaj trupoj. La detruaĵoj estas forĵetitaj en la riveron el kiu la loĝantaro ĉerpas sian trinkakvon.
Konkludas aŭtoro: "Sovaĝa epidemio ĉirkaŭpremas Fallujan kaj la viktimoj estas la plej malfortaj kaj plej vundeblaj"
