Ensaluto

Blogo de Mike59

bildo de Mike59

LA FANTOMO DE L' OPEREJO (98)

EPILOGO

 

Tia estas la vera historio de la Fantomo de l' Operejo.

 

Kiel mi antaŭsciigis vin en la komenco de tiu ĉi verko, oni ne povus nun dubi pri la reala ekzistado de Erik.

Iu ajn povas nun esplori tro da atestoj pri lia vivo por ne povi racie sekvi la agojn kaj movojn de Erik tra la dramo de la familio de Chagny.

 

Mi tute ne bezonas rediri ĉi tie kiel multe la ĉefurbo interesiĝis pri tiu afero.

Tiu forrabita artistino, la grafo de Chagny mortinta en tiom strangaj cirkonstancoj, lia frato malaperinta kaj la dormo de tri lumlaboristoj de l' Operejo !…

Kiaj dramoj !… Kiaj pasioj !… Kiaj krimoj ĉirkaŭ la idilio de Raŭlo kaj la dolĉa ĉarma Kristina !…

 

Kio iĝis el la sublima kaj mistera kantistino, pri kiu la mondo neniam plu aŭdis ?…

 

Oni prezentis ŝin, kiel la viktimon de l' rivaleco inter la du fratoj sed neniu imagis, kio okazis.

Ĉar Raŭlo kaj Kristina ambaŭ malaperis, neniu komprenis, ke la gefianĉoj foriris malproksimen de la homoj por ĝui feliĉon, kiun ili ne volis sciigi post la neklarigita morto de l' grafo Filipo…

 

Iun tagon, ili eniris trajnon en la stacidomo al Nordo de l' Mondo…

Eble ankaŭ mi iam prenos trajnon en tiu stacidomo… kaj ĉirkaŭ viaj lagoj, ho !Norvegio… ho ! silenta Skandinavio… mi serĉos la spurojn eble ankoraŭ vivantajn de Raŭlo kaj Kristina, kaj ankaŭ tiujn de patrino Valerius, kiu malaperis samtempe…

Eble iam per miaj propraj oreloj mi aŭdos la solecan Eĥon el la Nordo de l' Mondo, kiu resonados la kanton de tiu fraŭlino, kiu konis la Anĝelon de l' Muziko…

 

bildo de Mike59

LA FANTOMO DE L' OPEREJO (97)

"Nu, mi diras al vi, kiel mi kisis ŝian frunton… kaj ŝi ne forigis sian frunton de mia buŝo !…

 

Ha ! Ŝi estas honesta fraŭlino !

Mi ne pensas, ke ŝi mortis, kvankam tio ne plu koncernas min… Ne, ne, ŝi ne estas mortinta!…

Neniu tuŝu haron de ŝia kapo !

 

Ŝi estas brava kaj honesta fraŭlino, kaj aldone al tio ŝi savis al vi la vivon, daroga, kiam mi ne estus vetinta unu groŝon por via haŭto de Perso.

 

Verdire, neniu zorgis pri vi !…

Kial do vi troviĝis tie kun tiu juna viro ? Krome vi estis mortonta !

 

Nekredeble !…

Ŝi petegis min favore al sia kara junulo, sed mi respondis, ke ŝi turnis la skorpion kaj tial, pro ŝia propra volo, mi iĝis ŝia fianĉo ; ŝi ne bezonis du fianĉojn, tio estis ja ĝusta…

 

Koncerne vin, tion mi rediras, vi ne ekzistis, vi jam ne plu ekzistis, kaj vi estis mortonta kune kun la alia fianĉo !

 

"Sed aŭskultu, daroga !

Ĉar vi kriegis kiel frenezuloj pro la akvo, Kristina venis al mi, kun siaj belaj grandaj okuloj bluaj malfermitaj, kaj ŝi ĵuris per sia eterna savo, ke ŝi konsentas iĝi mia vivanta edzino !

 

Ĝis tiam, daroga, funde de ŝiaj okuloj mi ĉiam vidis mian edzinon mortinta.

La unuan fojon en ili mi vidis mian edzinon vivanta.

 

Ŝi estis sincera, per sia eterna savo.

Ŝi ne mortigos sin mem. Jen afero konsentita.

 

Duonan minuton poste, ĉiuj akvoj estis reirintaj en la Lagon, kaj mi elŝovis vian langon, daroga, ĉar mi ja opiniis, ke vi estis mortonta !

 

Fine !… Nu … estis konsentite !

Mi devis reporti vin supren sur la teron, en vian domon…

Poste, kiam vi estis definitive forlasinta la ĉambron Ludoviko-Filipo, mi revenis tien sola."

 

"Kion vi faris de la vicgrafo de Chagny ?" interrompis la Perso.

bildo de Mike59

LA FANTOMO DE L' OPEREJO (96)

Fino de la amrilatoj de l' fantomo

 

 

Ĉi tie finiĝas la skriba rakonto, kiun la Perso lasis al mi.

 

Malgraŭ la hororo de tiu situacio, kiu ŝajne definitive kondamnos ilin al morto, sinjoro de Chagny kaj lia kunulo estis savitaj danke al la sublima sindonemo de Kristina Daae.

 

Kaj la tutan sekvon de tiu aventuro mi aŭdis de la daroga mem.

Kiam mi iris viziti lin, tiu ĉi daŭre loĝis en sia apartamento strato Rivoli*, fronte al la Tuileries.**

 

Li estis tre malsana, kaj necesis mia tuta fervoro de ĵurnalisto-historiisto je la servo de l' vereco por decidigi lin revivi kun mi la nekredeblan dramon.

 

La fidela maljuna Darius ĉiam estis lia servisto, kiu kondukis min al li.

La daroga akceptis min en la angulo de la fenestro, kiu rigardis al ĝardeno.

Li sidis en grandega fotelo, kie li provis relevi sian torson, al kiu verŝajne iam ne mankis beleco.

 

La Perso ĉiam havis siajn mirindajn okulojn, sed lia kompatinda vizaĝo estis vere laca.

Li komplete razis al si la kapon, kiun li kutime kovris per ĉapo el astrakano.

Li surhavis tre simplan larĝan mantelegon, en kies manikoj li nekonscie ludis per siaj dikfingroj, sed lia menso restis tre klara.

 

Siajn iamajn suferojn li ne povis rememori sen ree senti febron.

Nur pecete mi sukcesis eltiri el li la neatenditan finon de tiu stranga historio.

Kelkfoje necesis longe petegi por ricevi respondojn al miaj demandoj.

Kelkfoje, ekzaltita de siaj rememoroj, li tuj elvokis antaŭ mi, kun impresa reliefo, la timigan vizaĝon de Erik kaj la terurajn momentojn, kiujn la vicgrafo de Chagny kaj li travivis en la Lagodomo.

 

Sufiĉis vidi kiel li tremetis dum li priskribis sian vekiĝon en la malkvietiga duonlumo de la ĉambro Ludoviko-Filipo… post la dramo de la akvoj…

bildo de Mike59

LA FANTOMO DE L' OPEREJO (95)

" Kristina !" mi ekkriis. "Kie vi estas ?"

"Apud la skorpio !"

 

"Ne tuŝu ĝin !"

 

Ĉar mi bone konis Erikon, jen venis al mi tiu ideo, ke la monstro denove perfidis la junan virinon.

Eble ĉion eksplodigos la skorpio !

 

Ĉar kial do li mem ne ĉeestis ?

Jam de longe estis la kvin minutoj pasintaj… kaj li ne revenis…

Li certe ŝirmis sin !… Kaj li eble atendis la teruran eksplodon…

Nur tion li plu atendis…

 

Fakte li ne povis plu esperi, ke Kristina iam konsentos iĝi lia propravola predo…

 

Kial li ne estis reveninta ?…

Ne tuŝu la skorpion !…

 

"Estas li !" ekkriis Kristina. "Lin mi aŭdis… Jen li !…"

 

Efektive li alvenis.

Ni aŭdis, ke liaj paŝoj alproksimiĝis la ĉambron Ludoviko-Filipo.

Li kuniĝis kun Kristina. Eĉ ne unu vorton li diris…

 

Tiam mi laŭtigis la voĉon :

"Erik ! Estas mi !… Ĉu vi rekonas min ?"

 

Je tiu alvoko, li tuj respondis per voĉtono eksterordinare paca :

"Nu, vi ne mortis ene tie ?… Do, provu resti trankvilaj !…"

 

Mi intencis interrompi lin, sed li diris al mi tiel malvarme, ke malantaŭ la muro tio frostigis al mi la sangon :

"Neniun vorton plu, daroga* ! Aŭ mi ĉion eksplodigos !"

 

Kaj li tuj aldonis :

"Tiun honoron meritas la fraŭlino…

La fraŭlino ne tuŝis la skorpion (kiel kviete li parolis!), la fraŭlino ne tuŝis la lokuston (kun tiel timinda memrego!) … sed ne estas tro malfrue por bone fari.

 

Nu, mi malfermas sen ŝlosilo, ĉar mi estas la ŝatanto de l' klappordoj, kaj mi fermas kaj malfermas ĉion, kion mi volas kaj kiel mi volas…

bildo de Mike59

LA FANTOMO DE L' OPEREJO (94)

ĈAPITRO 26 :

 

Ĉu turni la skorpion ? Ĉu turni la lokuston ?

Fino de la rakonto de l' Perso

 

 

Tiel, malsuprenirinte en la kelon, mi trafis la fundon mem de mia timinda penso !

Ne trompis min la fiulo per siaj nebulaj minacoj kontraŭ multaj el la homa gento.

 

Ekster la homaro, li konstruis al si subteran bestrifuĝejon for de la homoj.

Li estis ja decida ĉion eksplodigi kun si per orelfrapa katastrofo se tiuj el la supro de la tero venus lin postĉasi en la ejon, kie li kaŝis sian malbelecon.

 

La malkovro, kiun ni ĵus faris, tiom emociis nin, ke ni forgesis ĉiujn niajn pasintajn penojn, ĉiujn niajn tiamajn suferojn…

 

Nia escepta situacio, dum ni estis sinmortingontaj antaŭ ĵusa momento, neniam aspektis al ni tiel precize timega.

Tiam ni komprenis ĉion, kion la monstro volis diri kaj ĉion, kion li diris al Kristina Daae kaj ĉion, kion signifis tiu abomeninda frazo :

"Jes aŭ ne !… Se estas ne, ĉiuj estas mortaj kaj enterigitaj !…"

 

Jes, enterigitaj sub la restaĵoj de tio, kio iam estis la granda Pariza Operejo !

Ĉu oni imagu pli teruran krimon por forlasi la mondon en horora apoteozo ?

Planita por la trankvileco de lia rifuĝejo, la katastrofo celos venĝi la amon de la plej horora monstro, kiu iam promenis sub nia ĉielo...

 

"Morgaŭ vespere, ĝis la dekunua, lasta templimo !"

 

Ha ! Li bone elektis sian tempon !

La feston ĉeestos multe da homoj !… multaj el la homa raso… tie supre … inter la brilaĵoj de l' Muzikdomo…

Ĉu pli belan eskorton li povus imagi por morti ?…

 

bildo de Mike59

LA FANTOMO DE L' OPEREJO (93)

Ni laŭvorte ekmortis pro varmego, malsato kaj soifo… precipe pro soifo…

 

Fine mi vidis sinjoron de Chagny sin levi sur unu kubuto por montri al mi punkton de l' horizonto…

Li ĵus eltrovis la oazon !…

 

Jes, tie for la dezerton anstataŭis oazo… oazo kun akvo !… akvo klara kiel spegulo… akvo, kiu respegulis la arbon el fero !…

 

Nu ! Tio estis ja la dekoro de l' miraĝo… ĝin mi tuj rekonis… tiu ĉi estis la plej terura… Al tio neniu jam sukcesis kontraŭstari… neniu…

 

Mi klopodis konservi mian tutan racion… por ne esperi tiun akvon… ĉar mi sciis, ke se oni esperus la akvon, tiun akvon kiu respegulis la arbon el fero, kaj se post tia espero oni trafus spegulon, restus nur io farenda : sin pendumi sur la feran arbon !…

 

Tial mi kriis al sinjoro de Chagny :

" Jen la miraĝo !… Tio estas la miraĝo !… ne kredu je la akvo !… jen unu plia spegultruko !…"

 

Tiam, kiel oni diras, li ja "forspitis min" pro miaj spegultrukoj, risortoj, pivotaj pordoj, fantazia palaco …

Li kolerege asertis , ke mi estas freneza aŭ blinda por opinii, ke la tuta akvo fluanta tie for inter tiuj sennombraj belegaj arboj ne estas reala akvo… kaj la dezerto estas reala… kaj ankaŭ la arbaro… Ne al li oni rakontu stultaĵojn !… Li jam sufiĉe vojaĝis… kaj en ĉiuj landoj…

 

Li trenis sin kriante :

"Akvo !… Akvo!…"

 

Kaj li malfermis la buŝon, kvazaŭ trinkante… ankaŭ mi havis la buŝon malfermitan kvazaŭ mi trinkus…

 

ni la akvon ne nur vidis sed ankaŭ aŭdis !…

bildo de Mike59

LA FANTOMO DE L' OPEREJO (92)

Karaj fidelaj legantoj kaj geamikoj,

Kun plezuro mi prezentas al vi la sekvan epizodon de via felietono, kiun mi ĵus esperantigis el la fama franca romano de Gaston Leroŭx "Le Fantôme de l'Opéra" (1910)

 

Mi tutkore dankas al IVAR pro liaj amikaj rimarkoj!

 

Por malkovri la romanon ekde ties unua epizodo, jen la ligilo :

www.ipernity.com/blog/mike59/748731

Agrablan legadon!

 

 

Tiam sur la pargeton li kuŝiĝis kiel oni faras en arbaro.

 

Li asertis, ke li atendos ke mi eltrovu la pordon de l' arbaro, ĉar nenio pli bona utilas liaflanke!

Kaj li kredis devi aldoni, ke de sia loko "la vidaĵo estas belega".

(Malgraŭ ĉio, kion mi diris, la turmento efikis.)

 

Rilate al mi, forgesante la arbaron, mi elektis unu spegulpanelon kaj ĉiudirekten ekpalpis ĝin, serĉante ties plej malfortan punkton, kiun oni premu por rotaciigi la pordon laŭ la sistemo de pivotaj pordoj kaj klappordoj de Erik.

 

Tiu malforta loko povis kelkfoje esti sur la spegulo nura makulo dika kiel pizo, sub kiu troviĝas la movenda risorto. Mi serĉis kaj serĉadis ! …

Mi esploris kiel eble plej supren povis trafi la manoj…

 

Erik estis proksimume tiel granda kiel mi, kaj mi opiniis, ke li ne metis la risorton pli supren ol necesas lia staturo – fakte tio estis nur konjekto sed mia ununura espero.

 

Tiel sen malforto mi decidis precize kontroli la ses spegulpanelojn, kaj poste ankaŭ tre atente ekzameni la pargeton.

Dum mi plej zorgeme esplortuŝis la spegulojn, mi klopodis ne perdi tempon ĉar la varmego pli kaj pli ĝenis min, kaj ni laŭvorte kuiriĝis en tiu fajranta arbaro.

 

bildo de Mike59

LA FANTOMO DE L' OPEREJO (91)

 

 

 

25a ĈAPITRO

 

"Barelojn ! Barelojn !… Ĉu vi vendas barelojn ?"

 

Sekva parto de la rakonto de l' Perso

 

Mi jam diris, ke la ĉambro, kie sinjoro de Chagny kaj mi troviĝis, estis regule sesangula kaj tute ornamita per speguloj.

 

De post tiu tempo oni vidis interalie en iuj ekspozicioj tiajn simile aranĝitajn ĉambrojn, kiujn oni nomis "domo de miraĵoj" aŭ "palaco de iluzioj".

 

Sed tiu invento apartenas al Erik, kiu konstruis antaŭ miaj okuloj la unuan el tiaj ĉambroj dum la rozkoloraj horoj de Mazenderan.

 

Sufiĉis meti en la angulojn iun ornamaĵon, ekzemple kolonon, por tuj vidi palacon kun mil kolonoj ĉar, pro la efiko de la speguloj, la realan lokon grandigis ses ĉambroj sesangulaj kaj ĉiu el ili senfine obliĝis.

 

Iam por amuzi la "etan sultaninon" li kreis dekoron, kiu fariĝis la "sennombra templo"; sed la eta sultanino baldaŭ enuis pri tia infana iluzio, tial sian inventon Erik ŝanĝis en torturĉambron.

 

Anstataŭ la arkitektura motivo en la anguloj, kiel unua vidaĵo li metis arbon el fero.

Nu kial tiu arbo, kiu per ties pentritaj folioj perfekte imitis la vivon, estis el fero ?

 

Ĉar ĝi devis esti sufiĉe fortika por kontraŭstari ĉiujn atakojn de l' "paciento" enŝlosita en la torturĉambron. Ni vidos kiel tiu novfarita dekoro dufoje tuj ŝanĝiĝis en aliajn sinsekvajn dekorojn danke al la aŭtomata rotacio de la tamburoj.

 

Tiuj ĉi troviĝis en la anguloj ; ili estis partigitaj en trionojn kaj adaptiĝis al la anguloj, ĉiu kun dekora motivo kiu alterne aperis.

bildo de Mike59

LA FANTOMO DE L' OPEREJO (90)

"Ĉu vi mem kreis tiun ĉambron, Erik ? … Ĝi estas tre bela , sciu!… Elstara artisto vi estas, Erik ! ..."

 

"Jes, elstara "en mia speco "..."

 

"Nu, diru al mi, Erik, kial do vi nomis ĝin la torturĉambro ?"

 

"Ho ! … Estas tre simple ! … Unue, kion vi vidis ?"

 

"Mi vidis arbaron."

 

"Kaj kio estas en arbaro ?"

 

"Arboj..."

 

"Kaj kio estas en arbo ?"

 

"Birdoj..."

 

"Ĉu vi vidis birdojn?"

 

"Ne, birdojn mi ne vidis ..."

 

"Do, kion vi vidis ? … Serĉu !… Vi vidis branĉojn… Kaj kio estas sur iu branĉo ?" demandis la terura voĉo.

"Estas pendumilo ! Jen kial mi nomas mian arbaron la torturĉambro !…

Komprenu, jen nura dirmaniero… Ĉio tio estas ŝerca!…

Neniam mi parolas kiel la aliaj !… Nenion mi faras kiel la aliaj !…

 

Sed tio vere lacigas min !.. Jes ja, mi estas laca !…

Vidu, naŭzas min havi arbaron en mia domo, kaj tiun torturĉambron… kaj loĝi kiel ĉarlatano funde de skatolo kun duobla fundo !…

Tio naŭzas min !… jes, tio naŭzas min ! …

 

Mi volas vivi en kvieta apartamento kun ordinaraj pordoj kaj fenestroj, kun honesta edzino ene, kiel ĉiuj ! …

Tion vi devus kompreni, Kristina ! … kaj mi ne bezonus senĉese rediri al vi !…

Edzino kiel ĉe iuj aliaj…

Edzino, kiun mi amus, promenus dimanĉe, kaj ridigus la tutan semajnon !…

 

Ha ! Vi ne enuus kun mi !

Mi konas multajn ruzajn trukojn, ne parolante pri la ludkarto-prestidigitaĵoj !…

 

bildo de Mike59

LA FANTOMO DE L' OPEREJO (89)

24a ĈAPITRO

 

La torturoj komenciĝas. (Sekva parto de la rakonto de l’ Perso)

 

 

La voĉo kolerege rediris :

« Kion vi faris el mia eta sako ? »

 

Kristina Daae tremis certe ne pli ol ni.

 

« Ĉu por preni mian sakon, vi petis ke mi liberigu vin ? … Nu ?... »

 

Aŭdiĝis la rapidegaj paŝoj de Kristina, kiu revenis en la Ludoviko-Filipo-ĉambron, kvazaŭ por serĉi ŝirmejon antaŭ nia muro.

 

« Kial vi forkuras ? » demandis la kolerega voĉo, kiu venis post ŝi.

« Bonvolu redoni mian sakon ! Ĉu vi ja ne scias, ke ĝi estas la sako pri la vivo kaj la morto ? »

 

« Aŭskultu, Erik », suspiris la juna virino, «nun kiam estas certe, ke ni devas kunvivi … ĉu tio gravas al vi ? … Ĉio via de nun estas mia !... »

 

Ĉio dirita kun tiom da tremo, ke tio kompatigas…

 

Sian tutan energion la malfeliĉulino devis uzi por venki sian teruron… Sed ne per tiaj infanaj trompoj, diritaj inter klakantaj dentoj, oni povis surprizi la monstron.

 

« Vi ja scias, ke ĝi enhavas nur du ŝlosilojn !... Kion vi volas fari ? » li demandis.

 

Ŝi diris :

« Mi ŝatus viziti tiun de mi nekonatan ĉambron, kiun vi ĉiam kaŝis al mi… »

« Temas pri virina scivolo… », ŝi aldonis per voĉtono, kiun ŝi volis ŝajnigi gajan, sed kiu certe sukcesis nur pligrandigi la malfidon de Erik, tiom false ĝi sonis.

 

«Ne plaĉas al mi la scivolemaj virinoj ! » Erik respondis, « kaj vi devus esti suspektema depost la legendo pri Blubarbulo… Nu ! Redonu mian sakon !… Redonu tiun sakon !… Lasu do la ŝlosilon !… Vi, scivola ulino »

 

Abonrilata enhavo


povigita de