Esperanto.com: nia komunumo

Blogo de ninovic

bildo de ninovic

Ĉirkaŭvojo

Mi ne memoras pri kiu estis la verkisto de la frazo: "Feliĉo estas kiam vi okupatas legante hazardan libron kaj aperas iu en ĝi kiu similas al vi". Mi ne povus aserti tion pri la sekva teksto, fakte oni ne povus priskribi miajn vivtempon per tiuj vortoj, tamen ĝi, la teksto ja estas signifplena kaj tuŝas iel mian koron. Feliĉo -mi dirus- estas kiam vi okupatas rigardante, aŭ aŭdante, aŭ tuŝante ... ion, kaj subite aperas nova kompreno pri vi mem. Tiam vi dankplene konsolita antaŭiras ien ajm.

bildo de ninovic

Poemo de Rumi

Traduko al esperanto pri sufiĉe konata poemo de Rumi(*):

Mia lasta spiro
prononcos vian nomon.

Mi preterpasas mian vivon esperante
esti cindro en via fajro.

Mi ne bezonas kalikon da vino
oferita de anĝelo.
Kial mi bezonus vinon
se mi ebrias pro amo al vi?

Matene, dum la juĝo,
kiam mi levos la kapon de l' polvo.
estos por serĉi vin,
por interparoli.

* Rumi -> http://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%9Calal-ed-din_Mohammad_Rumi

bildo de ninovic

La semo povas esti eĉ ŝtono


Antaŭ jam sufiĉe da jaroj, mia instruisto pri muziko-historio rakontis al ni la jenan situacion.

Iam li, akompanita de popola muzikverkisto hispana, vizitis vilaĝeton por ĝui ĝian festotagon. Loka grupo da muzikistoj, ekkomencis ludi muzikaĵon per siaj malnovaj kaj tradiciaj muzikiloj. La du vizitantoj ege miris pro tio ke ambaŭ tre bone konis la melodion. Post la ludado, la akompananto de mia instruisto diris al unu el tiuj ludistoj:

- Mi tre bone konas tiun melodion, ĉar mi estas la kreinto

La loka muzikisto ankaŭ mire asertis:

- Ne diru stultaĵoj, ni ludas tiun ĉi melodion ekde ĉiam

 

bildo de ninovic

Turistoj post spekti bovturmenton

 

 

bildo de ninovic

Hura Katalunio

Mia tago hodiaŭ pleniĝis je ĝojo kaj admiro, post scii ke oni malpermesos la "taruobatalojn" (taŭroturmentomortigadon) ĉe Katalunio. Kore mi gratulas al la kataluna popolo. Mi preskaŭ ploris post ekkoni la novaĵon. Iom post iom, ni forlasos tiajn teruraĵojn.

Novaĵo hispanlingve:

http://www.elmundo.es/elmundo/2010/07/25/barcelona/1280081754.html

 

bildo de ninovic

Kapuściński vs Kierkegaard

"Se el multaj veroj vi elektas nur unu kaj vi postkuras ĝin blinde, ĝi iĝos falsa, kaj vi iĝos fanatikulo" Ryszard Kapuściński

"Pura koro nur deziras unu aferon" Soren Kierkegaard

Nuna futbala pensmaniero: Kapuściński 1 Kierkegaard 1

bildo de ninovic

Tri aŭskultmanieroj

Mi pensas ke ĝenerale ĉiu enklasigo estas arbitra. Mi priskribos tri aŭskultmanierojn, sed fakte ili povus esti kvar, kvin, eble du. La plej grava afero rilate al iu ajn listo, klasifikado aŭ kieldirite enklasigo, estas ke ĝi rimarkigas nin pri kelkaj detaloj, enkaptante nian atenton. Do, per enklasigoj ni gajnas novajn vidpunktojn, sed samtempe ni perdas, almenaŭ momente, aliajn. Baze al tio, ne kredu min sed eksperimentu vi mem.

Imagema aŭskultado aŭ la orelo el revemuloj. Kelkfoje, aŭskultate ekzemple muzikon belan laŭ vi, vi revas pri diversaj memoraĵoj. Tiu kanzono kiu memorigas vin pri ŝi aŭ li, faciligas la fluadon de viaj sentoj kaj mensaj imagoj. Tia aŭskultado estas tre efika por la filmarto. Ne estus tiel intense la batalado ĉe la kinejo, se momente malaperus la akra militmuziko kiu ekscitigas vin. Dum la imagema aŭskultado vi uzas la sonon por subteni vian imagpovon. Oni povus aldoni multajn ekzemplojn de tia aŭskulto-atento, ĉar estas verŝajne nia plej ofta uzo de la aŭskulto-kapablo. Ekde la vidpunkto de la atento, ĝi estas certe la plej disa maniero por uzi niajn orelojn. Aliparte ĝi estas ankaŭ la plej kutima, kaj laŭ mi, multe da homoj preskaŭ neniam spertas alian aŭskultmondon.

bildo de ninovic

Demando pri diverseco kaj lingvoj

laŭ artikolo en la vikipedio, la jena listo prezentas la plej uzatajn lingvojn en la mondo:
1. Ĉinaj lingvoj 14.37%
2. Hindia 6.02%
3. Angla 5.61%
4. Hispana 5.59%
5. Franca 3.4%
6. Rusa 2.75%
7. Portugala 2.63%
8. Japana 2.06%
9. Germana 1.64%
10. Korea 1.28%
11. Bengala 1.2%
http://eo.wikipedia.org/wiki/Listo_de_lingvoj_la%C5%AD_parolantaro

La problemo estas ke ne facilas kalkuli la nombron da parolantoj el unu lingvo. Preter tio, ne facilas difini kio estas lingvo. La antaŭa listo montras speciale la signifon de lingvo laŭ politika senco, sed multfoje la interna situacio en ajna lando estas pli malfacila ol la simpla desegno de koloraj mapoj.

Ekzemple Kameruno, lando relative malgranda, havas 270 lingvojn. Aliparte Papua Nueva Ginea enhavas 850 malsamajn lingvojn -"malsamaj" signifas "ne interkompreneblaj"-. La 30 percento de ĉiuj lingvoj estas en Afriko, tamen se vi vizitas la vikipedia paĝo, ekzemple de kameruno, oni povas legi: Oficialaj Lingvoj -> Angla kaj Franca. Do, jen la grava malsameco inter la politika senco de Lingvo, kaj la lingvistika.

bildo de ninovic

United Estates of Eurasia

Mi provas meti youtubean filmeton ĉi tie.

Temas pri la kanto "United States of Eurasia", kiun mi konis lastatempe.

 

bildo de ninovic

Avataro

Verŝajne, iuj el vi jam spektis la filmon tiel nomata "Avatar", aŭ Avataro esperante. Ĝi lastatempe iĝis fama, precipe ĉar en multaj kinejoj el la mondo, jam oni povas spekti ĝin per specialaj okulvitroj, uzante la novan 3D teknologion. Malgraŭ, laŭ mi, ĝi ne estas bonega filmo, aŭ almenaŭ la rakonto estas verkita laŭ la kutimaj hollywoodaj facilkompreneblaj ŝablonoj, multaj homoj entuziasme opiniis pri ĝia spektindeco. Mi ne volas rakonti nun la historion, pro tio ke facile vi trovos multe da skribaĵoj, filmetojn, bildojn ktp, en la reto. Sed se vi jam konas la rakonton, kaj eble ion al vi interesis ĝi, verŝajne vi miros pri la jena vera situacio.

( Antaŭfilmo pri Avataro en la portugala: http://www.youtube.com/watch?v=wVj3j-LOrQU&feature )

Amikino skribis al mi rakontante pri popolo kiu helpon bezonas. La filma rakonto Avataro estas preskaŭ same kiel tio, kio okazas al tiu popolo. Tamen la ĉefa malsameco estas ke la filmo estas, kompreneble, fikcia. Bedaŭrinde estas alia diferenco pli: ĝenerale la realo ne multe gravas kompare de agrabla kaj kontentiga fikcio.

Filmetoj hispanlingve:

http://www.survival.es/peliculas/lamina

Parto 1: http://www.youtube.com/watch?v=F6B7YĥWSDE&feature=related
Parto 2: http://www.youtube.com/watch?v=sk1HwPkeKyE&feature=related

Filmeto angle
http://www.youtube.com/watch?v=R4tuTFZ3wXQ&feature=related

____

Ankaŭ legeble ĉe: http://www.ipernity.com/blog/140620/246504