mi tutkore kredas, ke por bone lerni lingvon oni nepre havu bona(j)n vortaro(j)n en la lernata lingvo. tial mi serĉadis bonan franclingvan vortaron, sed trovi bonegan (almenaŭ por mi) vortaron estis tre malfacila. ĉar mi jam havas multe da sperto pri lerni lingvon, mi jam bone scias la plej bonajn lern-metodojn por mi: vidadi kaj aŭdadi/aŭskultadi. mi plej bone memoras vortojn se mi ripete vidas ne nur vortojn, sed ankaŭ bildojn ktp. mi plej bone parolas lingvon se mi ripete aŭdas la lingvon. do, kompreneble, la plej bona vortaro por mi estus vortaro, kiu havas son-kapablecon kaj multe da bildoj. bedaŭrinde tiaj vortaroj estas maloftaj kaj kutime multkostaj.... tamen, hodiaŭ mi finfine trovis tian vortaron kaj ĝi eĉ ne estas multkosta! :D mi estas tiel feliĉega, ke mi sentas min devigita blogi pri ĝi. :P
ĉu vi estas kreema? ĉu vi havas ciferan fotilon aŭ kameraon?
se vi respondis "jes" al la supraj demandoj, vi povas partopreni en la UNUA Esperanta Kinofestivalo!
la kinofestivalo nomiĝas "Kino Sen Limoj" kaj ĝi okazos en São Paulo, Brazilio la 10an - 13an de julio. krom kinaj furoraĵoj, la kinofestivalo ankaŭ prezentas konkursan programon pri mallongaj filmoj! iu ajn rajtas partopreni, do bonvolu disdoni la informojn!
mi faros ĉi tiun blogaĵon mallonga ĉar mi nur volas skribi kelkajn hazardaĵojn antaŭ ol eklabori. lastatempe mi okupiĝas pri multe da aferoj, sed en mia libera tempo mi klopodas eki kelkajn novajn ŝatokupojn. miaj lastatempaj ŝatokupojn estas jene:
lerni la francan lingvon
lerni kiel verki hajkuojn
lerni trikadon
ĝis nun mi ankoraŭ tre malmulte scipovas la francan lingvon kaj mi tute malsukcesas pri verki hajkuojn, sed mi jam fintrinkis du projektojn!
se vi havas konton ĉe ravelry.com (socia ttt-ejo pri trikado kaj kroĉetado), aldonu min! mia konto estas "nighstar".
parenteze, mi klopodas uzi pli ofte mian skajpan konton por praktiki lingvojn..... mi estas tre sinĝenema kaj ne tre babilema, sed se vi iam ŝatus paroli aŭ Esperanton aŭ la francan aŭ la anglan aŭ la japanan kun mi, bonvolu aldoni la konton "nighstar" al via kontako-listo. :)
kaj ankoraŭ unu hazardaĵo. mi pripensas ŝanĝi la aspekton de mia blogo "verdeskribitaj sensencaĵoj". mi kreis la nunan aspekton antaŭ kelkaj jaroj kaj nun pensas, ke eble ĝi estas iom tro... peza? eble mi ŝanĝu ĝin al io pli simpla? kion vi opinias....? dankon anticipe pro viaj opiniojn. :)
jam forpasis kelkajn monatojn ekde mia lasta blogaĵo... lastatempe verŝajne ĉiumonate almenaŭ unu katastrofo okazis en la mondo. televidi/legi/aŭdi/ktp informojn pri la katastrofoj estis tiel deprimaj, ke verdire mi ne volis skribi pri ili. "la interreto jam inundas de blogaĵoj/informoj/ktp pri la katastrofoj," mi pensis. "do estus tute bone se mi ne aldonus al tio. plue, se mi blogus pri la katastrofoj, mi eĉ pli deprimiĝus." nu, la katastrofa tertremego, kiu okazis en Japanio la 11an de marto ne plibonigis miajn sentojn.
finfine la pluvado kaj ŝtormoj ĉesis kaj la suno denove brilias. por tiuj, kiujn la inundoj ne influis, vivo ree fariĝis normala. por tiuj, kiujn la inundoj influis.... vivo verŝajne ne fariĝos normala ĝis longe. :/
ĉe mi ĉio estas normala krom mia kutima (volontula) laboro ĉe bestŝirmejo ĉar la bestŝirmejo inundis. la pasintan sabaton mi partoprenis la kutiman kunvenon de la Brisbana E-Asocieto kaj mi eksciis, ke la Esperantistino, pri kiu mi antaŭe zorgis, estas sekura. :) mi ankaŭ renkontis usonaninon! :D verŝajne ŝi loĝas en Aŭstralio dum 7 jaroj kaj ne estis ŝia unuafojo partopreni E-kunvenon en Brisbano, sed estis la unuafojo por mi renkonti ŝin. mi feliĉEGas pri renkonti usonano kaj eĉ pli feliĉEGas, ke ŝi lernas Esperanton. :)))
krom tio, nenio vere menciinda okazas ĉe mi. lastatempe mi komencis lerni trikadon kaj mi alŝutis kelkajn filmetojn pri Fae (mia kato) ĉe Youtube, sed mi ne faris esperantan videoblogon.... krom ĝisdatigi mian kat-blogon, mi pigras zzzzz.....
jen filmeto de hazardulo en Toowoomba. la filmeto montras kiel tuj kaj kiel rapida la inundo okazis en Toowoomba la pasintan tagon.
(dufoje klaku por spekti pligrande)
la prezidento de la Aŭstralia Esperanto-Asocio, Dianne Lukes, loĝas en Toowoomba kaj mi esperas, ke ŝi kaj ŝia familio estas sekuraj....
tiu sama akvo, iu inundis Toowoomba-on nun iras orienten al Brisbano, la ĉefurbo de Kvinslando, kie mi loĝas. ĝi jam transiris (ne trairis) plurjan aliajn urbetojn kaj mortigis kelkajn homojn kaj en la venontaj 48 horoj ĝi atingos Brisbano pere de la Brisbana Rivero. laŭ la nuntempa novaĵo, aproks. 6,500 hejmoj en Brisbano estos inunditaj ĝis ĵaŭdo kaj nun multaj homoj evakuas siajn hejmojn kaj firmojn. dankinde mi ne loĝas proksime al la rivero kaj do mi estas sekura, sed multe da homoj kaj iliaj hejmoj ne estas.... mi tutkore deziras ĉion bonan al tiuj. ESTU SEKURE.
dum la pasinta monato+ pluvas preskaŭ ĉiutage ĉi tie en Kvinslando, Aŭstralio. la nuna vetero memorigas min pri la pluvsezono en Japanio, sed lastatempe ĉi tie ankaŭ okazas multe da ŝtormoj kun forta vento kaj tondro + fulmo. kelkaj urbetoj en Kvinslando jam inundas kaj multe da homoj perdas siajn hejmojn ktp, tamen la pluvado ne ĉesas. :/ dankinde en la urbo de Brisbano, kie mi loĝas, ankoraŭ ne estas multe da inundoj, sed la pluvado kaj ŝtormoj ankoraŭ estas tre ĝenaj por mi.
kiam mi demandas al lokanoj pri la lastatempa vetero, ili ĉiuj diras, ke ĝi estas tre stranga kaj nekutima. tamen por mi estas strangEGe vidi tiom multe da pluvo malgraŭ tio, ke mi jam pasis 5 jarojn en lokoj, kie estas multe da pluvo. mi kreskis kaj loĝis en dezerto dum 20 jaroj kaj en dezerto eĉ malmulte da pluvo okazigis inundon. tiam pluvaj tagoj estis raraj kaj do specialaj por mi, ĝis kiam mi komencis konduki aŭton... en la dezerto verŝajne neniu scias, kiel bone konduki aŭton en pluvo kaj do ĉiam kiam pluvas okazas multe da aŭtoakcidentoj. ĈIAM. :( sed ĉi tie neniu prizorgas la pluvon aŭ pluvegon escepte de kiam inundas. pluvado estas kutima/ordinara afero escepte de kiam inundas....
mi kredas, ke por mi pluvo neniam estos tute kutima/ordinara afero. neniam.