Ensaluto

Blogo de Novatago

Nova malnova filmeto de hispana humuristo

Mi tekstigis dialogon de malnova hispana humura televidprogramo por amikino. Nu, mi nur tekstigis tri erojn de la programo; la eroj, kiujn mi plej ŝatis. La unua ero komencas en la minuto 1:50, la dua en la minuto 21:40 kaj la tria en la minuto 23:00. El la aliaj eroj de la programo, kelkaj estas kompreneblaj sen scipovi la hispanan, aliaj tute ne.

 

La programo estas "Ni en vivo, ni en directo" (Nek viva, nek rekta -elsendo-) de Emilio Aragono. Ano de unu el la plej famaj hispanaj klaŭnaj familioj, kiu frue eliris el la familia trupo kaj fariĝis televida humuristo, tamen ankoraŭ klaŭnstila.

 

Nu, jen ĝi:

 

 
bildo de Novatago

Reafiŝado de azenbiblioteko

Antaŭ kelkaj jaroj mi subtekstigis ĉi tiun filmeton kaj publikis ĝin en mia malnova blogo. Tiu blogo jam ne videblas. Jen por tiuj, kiuj ne vidis ĝin:

 
bildo de Novatago

Mia plej ŝatata memeo

Jen mia plej ŝatata memeo. Estas aliaj similaj, sed mi ŝatas ĉi tiun bildon ĉar en ĝi, la militistoj ne simple atakas, aŭ pretas ataki, ili atentas por ataki kaj esti atakotaj. Nuntempe, tio estas esence Tvitero. La bildo estas de hispana filmo pri la sieĝo de Baler (vikipedia artikolo en la hispana), kies titolo estas “1898, la lastuloj de Filipinoj”, kiun mi ne spektis ankoraŭ.

 

Tvitero, ĉiam ajn

bildo de Novatago

Gvidiĝi kaj blindiĝi

Estas bone gvidiĝi laŭ ideologio, almenaŭ se tiu ideologio respektas la homajn ratojn. Tamen, estas eraro blindiĝi pro ideologio kaj ne lasi ke aliaj ideoj influu onin.

bildo de Novatago

Erara ideo pri koruptado

Helpe de amaskomunikiloj, hispanaj koruptitoj diras ke se politikisto ne estas kondamnita de juĝisto, tiu ne agis fie kaj do, tiu ne estas koruptito kaj oni ne rajtas nomi koruptiton al tiu jam juĝita kaj ne kondamnita. Plej ofte, politikistoj havas leĝajn problemojn ĉar ili ŝtelis monon, helpis al iu ŝteli monon, aŭ io simile ĉiam rilate al mono malaperinta aŭ ne pagita kiel ĉefa problemo. En Hispanio, speciale dekstremuloj, politikistoj estas tre lertaj por ŝteli aŭ donaci ŝtatan monon al amikoj sen havi gravajn problemojn rilate al leĝoj. Tamen, estas grava senscio pri tio, kio estas koruptito kaj koruptado. Koruptito estas ne nur tiu, kiu ŝtelas monon, sed ankaŭ tiu, kiu konscie kreas leĝojn, kiuj damaĝas homojn kaj forigas homajn rajtojn aŭ kiuj preferas helpi senracie nur grandajn entreprenojn kaj bankojn, kaj tiaj leĝoj tre ofte, kvankam ne ĉiam, estas evidente produkto de koruptado. Mi ne bezonas nek pliajn pruvojn, nek permeson de juĝisto por akuzi kaj nomi al tiaj politikistoj koruptitojn. De la nuna hispana straro, tre malmultaj uloj, preskaŭ neniu, finas en malliberejo aŭ iel punitaj, tamen la tuta hispana straro estas korupta, kaj ili ĝuas tion.

bildo de Novatago

Retejoj kontraŭ retumilaj senreklamigiloj

Multaj retejoj decidis malhelpi aliron al sia enhavo se oni uzas kontraŭreklamilon por interretumi. Laŭ mi ili rajtas fari tion, tamen, ankoraŭ laŭ mi, multaj el ili supertaksas aŭ supertaksegas sian enhavon kaj/aŭ utilecon. Sendube estas multaj retejoj, kies enhavo estas utila aŭ inda laŭ personaj interesiĝoj aŭ almenaŭ ili havas ĉian enhavon laŭ kvalito, tamen estas miloj kaj miloj da ili, kies enhavo estas senpermesaj tradukaĉoj, informoj kaj “amuzaĵoj” ĉie disponeblaj kaj aĉe skribitaj, rektaj kopioj, aŭ kaze de ĵurnaloj, politikaj manipuliloj. Kelkaj el tiaj retejoj opinias sin mem indaj. Domaĝe se ĉiaj ĉi retejoj malaperas ĉar oni uzas kontraŭreklamilon en retumilo.

bildo de Novatago

Aŭskultu holofonaĵon

Holofonio estas sona registrosistemo, kiu permesas aŭskulti sonojn kvazaŭ oni estus en la loko dum la registrado. Legi ĉi tiun difinon, eble iom miskomprenigas la aferon, ĉar eble ĝi pensigas je la moderna kina sonsistemo 5.1. Nu, la sperto estas tre tre simila sed, laŭ mi, ne tute sama kaj fakte holofonio estas aŭ povas esti pli “reala” kaj pli altkvalita, speciale se oni pensas ke kina sonsistemo uzas kvin sonkanalojn kaj holofonio nur unu. Tamen, holofonio bezonigas kapaŭskultilojn por taŭge aŭskulti registraĵon.

 

Jen ekzemplo (memoru uzi kapaŭskultilojn): https://www.youtube.com/watch?v=ZCw1R77R4hU

 

Ho! Mi forgesis! La registraĵo estas parolado en la angla sed tio ne gravas por la afero, gravas simple aŭskulti.

bildo de Novatago

La sama ideo laŭ politikistoj

Mono por…

 

  • … gereĝoj = buĝeto
  • … entreprenoj = investo
  • … bankoj = stimulo
  • … sociaj helpoj = elspezo

 

Malĝoje. :(

bildo de Novatago

Kurioza intervjuo de humurduopo al Madonna

Jen kio okazis kiam la hispana humurduopo Martes y trece intervjuis Madonon (la vikipedia artikolo ja estas pliboniginda ¬¬) en 1992.

 
bildo de Novatago

Miaj 10 plej ŝatataj hispanaj filmoj

Mi ne scias tion, kio estas "la plej bona filmo". Tio laŭ mi ne ekzistas, tamen mi ja havas ŝatatajn filmojn, kaj tiuj estas pli ol tiuj, kiujn mi listigas ĉi tie. Do, jen la dek plej ŝatataj de mi inter tiuj hispanaj:

 

Airbag (Aerosako - 1997) Humura filmo.

 

Los cronocrímenes (La tempokrimoj - 2007) Sciencofikcia pri tempovoĝajoj. Ĉi tiaj filmoj estas nekutimaj en la hispana kinarto. La rezulto estas sufiĉe bona.

 

Abre los ojos (Malfermu la okulojn - 1997) Sciencofikcia verko de Alejandro Amenabar, kiu estas, laŭ mi, la plej bona kinartisto de la lando. Mi ege rekomendas ĉi tiun filmon. Ekzistas holivuda refaraĵo titolita Vanila Sky (Vanila ĉielo - 2001). Fakte, tiu refaraĵo estas pli kopio ol refaraĵo, eĉ la ĉefrolulino estas la sama aktorino.

 

Amanece, que no es poco (Suneliras, tio ja ne estas malmulte - 1989) Superrealisma humura filmo kiu iĝis kultofilmo. Estas homoj, kiuj lernas la paroladojn kaj kunveniĝas por deklami ilin. Por nehispanoj verŝajne estos malfacile kompreni la ŝercojn ĉar ili estas tre hispanaj kaj tre superrealismaj. Kurioze, Martin Scorsese pripensis refari ĝin holivude.

 

bildo de Novatago
Abonrilata enhavo


povigita de