Ensaluto

Blogo de Adamo Olszewski

bildo de Adamo Olszewski

Esperanto La Lingvo de Euxropo

Esperanto por Eŭropo estas la plej bona solvo. Precipe por eŭropanoj Esperanto estas rilate facila Lingvo. Zamenhof iniciatis la Lingvon por tuta Mondo, sed la nuntempa konscienco de homaro ankoraŭ ne akceptas Esperanton. Tial oni devas enkonduki la novan taktikon rilate al disvastigado de Esperanto en la homara spac...o. Malforgesante pri la koncepto de Esperanto kiel la monda Lingvo, oni devas meti la gravan akcenton en Eŭropon. Ŝajnas al mi, ke Eŭropo en la reala situacio estas relatiove bona spaco por niaj celoj. Iuj esperantistoj ( sed ne nur esperantistoj ) opinias, ke Esperanto estas utopio. La nocio de la vorto "utopio" estas multsignifa, do mi konfirmas la opinion kaj mi estas certa, ke en konvenaj kondiĉoj nia celo estos realigebla. Kompreneble, Esperanto ne tuj fariĝos la eŭropa Lingvo. UEA, SAT, kaj ĉiuj aliaj E-organizaĵoj devas kunligi siajn fortojn kaj kunlabori kun UN. EU , ŝtataj kaj aliaj organizaĵoj kaj finfine post longa laboro ni atingos la celon.

Unu el la pioniroj de Esperanto Theophile Cart diris:"... ni fosu nian sulkon.." Se ni memoros la devizon de Cart, la verko de Zamenhof ne estos vana.

Abonrilata enhavo


povigita de