Ensaluto

Blogo de Pablo

Amikumu

Mi volas paroli iomete pri nova apo por esperantistoj.

 

Ĝi temas pri Amikumu. Ĉu vi konas tiun nomon? Eble jes, antaŭ multe da tempo, unu socia reto aperis kun sama nomo, kaj kelkaj jaroj poste, ĝi revenas kiel apo por poŝtelefonoj.

 

Kion ni povas fari tie?

 

ĝis nun, la apo montras al vi la cent plej proksimajn uzantojn. Tiel, vi povo konatiĝi kun proksimuloj kiuj parolas esperanton, sed vi ambaŭ ne sciis, kaj vi pensis esti la solaj esperantistoj de via urbo, ekzemple, aŭ povas helpi renkontiĝi homojn dum vojaĝo, sed neceso de granda organizo. Kiel vi vidas, ĉi tio ne anstataŭos la faman pasportan servon.

 

Kaj ne multe plu estas rakontida, se vi pensas ke tio estas interesa, provu ĝin.

 

Persone, mi instalis ĝin kaj danke al ĝi, mi malkovris kelkajn samurbanojn kiuj estis "kaŝitaj", sed ankoraŭ ne renkontiĝis. La cent plej proksimaj homoj el mia urbo estas ĉiuj en 600km. Sed en aliaj urboj kiel Amsterdamo, oni diris min ke la centa plej malproksima troviĝas je 150km, facilege renkontiĝi tie por amikumi aŭ kafumi.

bildo de Pablo

Johnny B Goode - Chuck Berry en Esperanto

En muzikumejo ni estis laborantaj pri "Jonhhy B. Goode" de Chuck Berry (https://eo.wikipedia.org/wiki/Chuck_Berry), kiam ni eksciis pri lia forpaso.

Jen nia eta omaĝo:

bildo de Pablo
bildo de Pablo

Mi ŝatas vin

Fine ni atingis ĝin!

Jen la rezulto:

Ĝuu ĝin!

Restas unu semajno por #misxatasvin, alvoko

Saluton, kiel miantaŭanoncis, en la antaŭa blogaĵo. je la fino de februaro ni finos la kolektadon de bilsoj por fari la muzikfilmeton nomita "Mi ŝatas vin"

 

 

Jen kelkaj el la fotoj kiuj ni ricevis ĝis nun, sed por vere montri la grandan diversecon de esperantistoj, necesas multe pli.

bildo de Pablo

Mi ŝatas vin - alvoko por kunlaboro

Muzikumejo pretigas novan muzikfilmon, kaj ni ŝatus ke ĝi estos vere amuza, ni petas vian helpon.

Simple fotu vi mem, kaj la teksto "mi ŝatas vin" devas esti videbla.

 

Facile, ĉu ne?

 

Inter ni ĉiuj atingos plej amuzan muzikfilmeton!

bildo de Pablo
bildo de Pablo

Lulkanto de Ursino

Saluton, mi ŝatus montri novan kanton de muzikumejo.

Nun, ĝi temas pri kanto el la rusa animacia filmo "Umka".

Kiel elekti registrilojn por registri hejmajn karaokeojn (Gvido por tute nesciuloj).

Multaj esperantistoj emas registri kantojn, kaj unu el la plej rapidaj manieroj estas simple uzi karaokeojn, facile trovebla per interreto, sed povas okazi ke ili ne scias kiel fari tion aŭ la rezulto ne estas tiel bona kiel oni atendas. Mi ŝatus iom helpeti por konstrui la unuan pecon de hejma sonstudio.

Mi ne estas fakulo, eĉ ne granda spertulo, sed ja legis kaj havis iom da sperto, kaj mi celas ke vi, leginte ĉi tion, havos iom pli klare kion vi bezonas. Ĉefe ĉar plejmulton da artikoloj kiujn vi trovos interrete estos por profesiuloj aŭ duonprofesiuloj, kaj tio rekomendita tie pli kostas, por nura hobeo. Se vi estas spertulo, iru for legi ion pli profunda!

Unua ĉapitro. Elekti mikrofonon:

Plej grava afero, ne prozorgu pri stereo. Registru laŭ "mono", kaj poste, ĉe la komputilo, eblas fari la stereon, aŭ, eble, eĉ ne indas fari tion.

Estas du plej gravaj parametrojn por elekti mikrofonon: Direkteco kaj Teĥnologio.

1. Direkteco
Tio siginifas ĉu la mikrofono kaptos la sono nur el unu direkto aŭ el sia tuta ĉirkaŭaĵo.

Ni celas registri karaokeon, do, ni ne moviĝos ĉirkaŭe, kaj ni kapablos resti senmovaj, do, kutime, pli bonas direkta mikrofono. Tio helpos por ke ĉirkaŭaj bruoj (proksima komputilo, televido, malvarmujo...), ne estos tiom forte kaptitaj. Se ni celus fari podkaston kun kelkaj partoprenantoj, eble la elekto estus alia.

Estas aliaj klasoj da mikrofonoj, sed ĉi tio ne estas kursego, nur eta enkonduko.

2. Teĥnologio
Nun ni parolos pri du malsamaj teĥnologioj.
Kondensilaj kaj dinamikaj mikrofonoj

En profesia etoso, estas teorioj pri kiun uzi por kio, kiam..., registri samtempe per ambaŭ kaj miksi poste... (ni estas amatoraj, ni ne povas gasti tiom da mono nur por ludi kaj eksperimenti!)

bildo de Pablo

2016, la bovina jaro en esperantujo

La jaro finiĝas kaj multaj profitas por resumi la jaron.

En esperantujo, okazis muitaj aferoj, sed persone, mi ŝatus diskonigi ĉi tion, la videoresumo de babelofilmoj:

bildo de Pablo

Feliĉan novjaron, Feliĉan novan jaron, happy new year en esperanto

Saluton, kaj feliĉan novjaron.

Ne plu por aldoni:

bildo de Pablo

kantkompilo 2016

Jen videoresumo pri la jaro 2016:

bildo de Pablo
Abonrilata enhavo


povigita de