Ensaluto

Blogo de Paŭlo Silas

Estanteco kontraŭ maljuneco - poemo

 

Estanteco kontraŭ maljuneco

 

 

Vorton tre antikvan oni aŭdis.

Forton de Junaĝo oni laŭdis.

Libron tre legindan oni legis.

Veron de Fruaĝo oni flegis,

Ĉar tiu ĉi novaĵon ekkonis

La maljuneco kiu tro sonis

Pli malproksima kaj bezonis

Veran finan vorton kaj apogon

Al sia tre intima prefero.

Sed la precipan praan mensogon,

Pro ĝia tre kutima fiero,

Nun la estanteco admonis.

 

 

bildo de Paŭlo Silas

La kadavro - poemo verkita de mi

 

 

 

 

La kadavro


Nun rakontas min rakontoj

Ĉar mi estas la kreaĵ’.

Superflugas min la montoj

Ĉar ne estas mi la paŝ’.

bildo de Paŭlo Silas

Ajnaj vortoj - poemo

 

Ajnaj vortoj


Aŭdis mi pri terur’.

Vidis mi kun surpriz’

Ke komenciĝis kriz’

Pro malklara susur’.


bildo de Paŭlo Silas

Sekreta konduto - Poemo verkita de mi

 

Sekreta konduto

http://www.ipernity.com/blog/paulo-sena/287645

http://www.ipernity.com/doc/paulo-sena/9399394

Sur la mallarĝa trotuar’,

Apud kiu estis floretoj,

Oni suriris sole sen par’,

Nur kun siaj malkvietoj.

bildo de Paŭlo Silas

Malvelkoj - Respondo al la poemo Velkoj, el William Auld

 

Malvelkoj

Respondo al la poemo Velkoj, el William Auld


 

Al mi ja plaĉus, se la foliar’

bildo de Paŭlo Silas

― Ubro: la urbo de la stranguloj ―


― Ubro: la urbo de la stranguloj ―

1 - Stranga urbo de strangaj urbanoj

Pri strangega urbo oni parolas. Urbo, kies origino ĉiam restis maldifinita. Urbo, ĉirkaŭ kiu oni vidas altajn arbojn. Urbo fermita al turistoj. Urbo, el kiu oni ne aŭdas bruon de festo. Urbo tute malegala al najbaraj urboj. Urbo, kiu ne konas samspecan urbon. Stranga urbo de strangaj urbanoj.

Ĝia nomo estas Ubro, ankaŭ nomita la urbo de la stranguloj. Nekonata urbo ĝi estas. Nekonata de kiu en ĝi ne loĝas, sed tre konata pro siaj malnormalaj homoj, kiuj verŝajne estas la plej malnormalaj homoj sur la terglobo.

bildo de Paŭlo Silas

Silentemaj elmigrantoj

Silentemaj elmigrantoj

http://www.ipernity.com/doc/paulo-sena/9284935?from=9284935&at=1287791700

http://semcontinuacao.wordpress.com/2010/10/22/silentemaj-elmigrantoj/


 

En la rando de la lando

Ili estis silentemaj.

Iliaj duboj en la kapo

Ne helpis pri neniu eskapo.

Kion faros ili nun?

Se al ili nek la sun’

Estis helpinta

En tiu ventego vintra,

Kiu malvarmigis ĉion

Kaj eĉ ne permesis konversacion.

 

bildo de Paŭlo Silas

Sensencaĵo

 

Sensencaĵo

http://www.ipernity.com/doc/paulo-sena/9234330

http://semcontinuacao.wordpress.com/2010/10/16/sensencajo/

 

Pri sensencaĵo mi nun parolas

Ĉar sencon mia menso ne plu volas.

Paradokson mi proponas

Sed ĉe vi mi ne friponas.

bildo de Paŭlo Silas

Ni trairos - Verkita de mi

 

-----  Ni trairos  -----

-----

http://www.ipernity.com/doc/paulo-sena/9173915

http://semcontinuacao.wordpress.com/2010/10/06/ni-trairos/

-----

Mi scias, ke vi vidis la veron.

bildo de Paŭlo Silas

Fabrico de augúrios (fabrikado de la aŭguroj) - verkita de mi

 

Fabrico de augúrios (fabrikado de la aŭguroj)

 

http://www.ipernity.com/blog/paulo-sena/276375

http://semcontinuacao.wordpress.com/2010/09/18/731/


Je la vesperkrepusko

Tua face eu busco

Kiam vian vizaĝon mi serĉis

O mundo se encheu de enfeites

Kiam la mondo pleniĝis per ornamaĵo

Da alegria ouvi o bom presságio

bildo de Paŭlo Silas
Abonrilata enhavo


povigita de