Ensaluto

Blogo de Poeto

bildo de Poeto

Pri tiu kiu forirendas, sed -ve! - ne por ĉiam.

poemo pri la milico, kiu baldaŭ policiĝos.

Fatraso

Sidis foje mi sur ŝtip’,
drinkis “kvason” kun Filip’.
De Filipo mi eksciis,
ke edzino mia liis.
Interpugni startis ni
jam tro verdaj pro ebri’.
Milicanoj tuj alkuris,
ni kun ili forveturis
en kaleŝ’ kun feraj kradoj’
plena de malsobraj fratoj,
al milica bastion’ –
alivorte, - al prizon’.
Ĝis kalsonoj nin nudigis
sbira bando kaj tre … kikis,
en karceron matrikulis,
tie ni testikojn rulis…
Post la nokto korpotrema
ni jam sobraj ĉe l’ mateno
al majoro prezentiĝis,
li al ni severe kriĉis
kaj muzelojn niajn ŝmace
li boksaĉis, tro senlace…
Nur tagmeze el karcer’
nin elĵetis al liber’
sobrigejo – putra nest’
de l’ milica malhonest’.
Kaj vespere kun Filip’
ree mi sur sama ŝtip’
nin kuracis per la kvaso:
- “Sbiroj estas ja fatraso!..”

 

bildo de Poeto

Fabelan donacon?

La iniciato propagi en la amas-komunikiloj informojn pri la Universala Kongreso en Kopenhago subtenindas, tamen malmultas interesaj faktoj, elvokotaj interesiĝon de la ĝenerala publiko je la temo. Do, la kampanjo estos sukcesa, se la kunorganizantoj prezentos multajn utilajn sciindaĵojn aŭ eĉ atentindajn fikciojn.
 Mi ekzemple pensas, ke veni en la landon de la granda fabelisto Hanso-Kristiano Anderseno estus mirinda okazintaĵo en vivo de ĉiu homamanto kaj esperantisto. Sed estus ankaŭ pli konvena evento, se oni venus en Danion al la UK kun propra fabela donaco omaĝe al la granda fabelisto. Do, eble, ni provu organizi en la kongreso internacian festivaleton de fabeloj kaj prezentu esperantan kolekton da fabelaj donacoj el diversaj popoloj? Ĉu kun slogano: "De Esperantujo kun amo al la hejmlando de Anderseno!"? Kaj en Esperanto.com ni povus komenci kolekti intelektajn "tributojn k impostojn".

bildo de Poeto

Poeta flugo

Poeta flugo.
======================

Mi sentas ardan forton kaj aspiron
batali, ami, servi kun sindon'.
Konvertas mi la tempon kaj inspiron

al bela flugo kun mirinda son'.

 

Mi volas ĉirkaŭflugi la planedon

kaj ravi homojn per fascina kant',
disporti la esperon kaj la kredon:
ke Tero estas sola hejmo-land'!

Mi foje vidis kiel flugas agloj,
mi tiam levis l' kapon al ĉiel'...
Kaj nun mi kredas: eblas ja mirakloj,
se unuiĝas homoj en kun-cel'!

 

Mi ankaŭ estas simpla suferulo,
sed lanĉas mi la flugon super ter'
kuraĝe kun sun-plena koro-brulo,
por homoj levu kapojn el desper'!

 

(gafur gazizi:05jan2011)

bildo de Poeto

Vivi tie

 

Vivi tie.

=========

Kiam sonĝo min vizitas,

vivas mi en Fantazio,

kie sonoj flue glitas,

sune ardas kor-pasio,

kie eblas ami longe,

kiel rojo inter rokoj,

kie velas surmaronde

miraĝeco de forvokoj.

 

Vivas mi en tiu lando,

kiu ĉarmas pli ol hejmo,

tie vintra vesper-lanto

ne bezonas fornan hejton,

tie homoj min rekonas

kiel fraton laŭ parolo,

tie la gitaro donas

oran ĝuon al memoro.

 

Tie en l' oranĝa sveno

hele kantas ĥoro juna...

dum ĉi tie - post reveno -

orfe hurlas hundo luna.

 

Aj, serena malsereno -

kiel sorĉi mi deziras!

Fuĝu for de mi, mateno,

kiam sonĝon mi eniras!

 

"Socia mendo" al rus-espa pretendo

=====================
"Ni ne lasu la fajr-birdon flugi for!"
(fajr-birdo= "ĵar-ptica", el la rusa fabela folkloro, sorĉa birdo de feliĉo)
.............................

Oportunas la momento!

bildo de Poeto

Blanka Spaco

Feliĉan Novan Jaron!

Blanka spaco

.
...............

Ŝutas sin la neĝo - lanta blanka pluv' -
kovras tutan mondon per kotona puf',
de lanugaj flokoj en la neĝobal'

ŝutas sin fabelo super la real'.

En l' oreloj flutas valsa melodi',
malrapide dronas en ekdormo mi,
tuŝetanta sonĝo kisas per kares',
volvas min per mola paco kaj forges'.

Sur enkorta aŭto vata litkovril'

la maŝinon tenas en medit-trankvil',
kaj ne vokas vojo al vojaĝa vent'.

La animon lulas la medi-silent'.

Ne ekzistas tondroj, pafoj kaj mizer',
regas nur la frosto sur la tuta ter'...
Marŝas la sorĉulo, bondezira gast',
ŝutas li donacojn de la blanka vast'.

 

(gafur gazizi: 26. dec. 2010)

bildo de Poeto

Pri la novfasxismo

Faŝismo en sia vualita formo konekse kun ksenofobio delonge nestas sin en Rusio - la lando, plej damaĝita sub la hitlera faŝismo.
 
La rusa faŝismo estas specifa formo de agresema rasismo kaj ŝovinismo, direktita kontraŭ­ reprezentantoj de aliaj popoloj kaj nacioj, ne havantaj karakterajn trajtojn de la stereotipa ver-rusa aspekto (bluaj okuloj, oratra hararo, ktp). Ĉu kulpas mem la tuta rusa nacio, se el ĝia sino eliras eĉ multaj kulture edukitaj ideologoj de la specifa novfaŝismo? Ĉu ne indikas tiu ĉi terura simptomo pri iu ŝanĝo en la ĝenerala nacia memkonscio de rusoj? Verŝajne, la fuŝ-arte farita simbiozo de rusoj kaj rusianoj (kunmikso de multaj aliaj etnoj) estas iu projekto de la delongege konstruata far Kremlo russtila Babelturo, kiu ribelas kontraŭ Dio mem (= natura evoluo)? Al mi vidiĝas, ke estas io nenatura en la ekzisto de la rusa faŝismo. Eble, ĝi estas nur iu imagita, pentrita timigilo, kiun ruze starigas antaŭ ni la gvidoroj de Ruslando? 

 Tamen la faktoj obstinaj atestas, ke de tempo al tempo la rus-faŝismaj ekscesoj ekzaltas sin rabie kontraŭ­ eksterlandanoj, provizore loĝantaj en Rusio, ankaŭ­ kontraŭ la enlandanoj, ne portantaj la stereotipan "rusan aspekton".

 Mi povas konstati per mia propra sperto, ke la granda parto de tiel nomataj "veraj rusoj" ofte malkaŝe eldiras sian hatan rilaton ne nur al nerusianoj, sed eĉ al tiuj samcivitanoj, kiuj ne estas laŭ­ aspekto rusoj: ekzemple, al ĉukĉoj, burjatoj, tataroj, baŝkiroj, ktp. Laŭdeklare, ĉiuj rusoj estimas la rajton de alinacianoj kunvivi en Ruslando, sed en la realo ofte okazas, precipe en la lokoj de la plejparta "ruseco", ke "nerusoj laŭ­ aspekto" estas konsiderataj kiel fremduloj en la socio. Tia naciisma aŭ­, pli ĝuste, ŝovinisma netoleremo naskas ĉe la kontraŭ­a, ofendata parto rezistan memestiman reagon en la alinaciaj minoritatoj aŭ­ diasporoj, kunvivantaj kun rusoj.

bildo de Poeto

Novjarbonon!

Novjarbenon!!!
 "Esperanto.com" estas de multaj flankoj tre oportuna por aktiva esperantista interkomunikado. Inter aliaj komfortaĵoj al mi plaĉas la ĉarma ebleco de la e-retumejo tuj prezenti esperantajn tekstojn kun ĉapeligo de ĉiuj ĉapel-literoj. Ja ne ĉiam eblas prezenti ilin pro manko de esperanto-literaj klavaroj por diversaj komputiloj kaj miniaturaj diĝitaj aparatoj (poŝtelefonoj, polmokomputiloj ktp). La ĉapeliga ebleco kontribuas al pli rapida kaj pli ĝisdata interŝanĝo per komunikaĵoj, kaj tial la paĝaro de "Esperanto.com" aspektas ĉiam aktuala kaj refreŝigita. Min tre ĉagrenos la fakto, ke malaperos iam ne nur paĝaro mem, sed la facile retrovebla (kaj rememorebla) domajn-nomo de nia unika "esperanto.com"! Okaze de la Nova Jaro mi deziras al nia kara -Esperanto.com- ankaŭ al ĉiuj samretumantoj longan kaj riĉan plu vivadon kun la eferveske junega sano! Ĝis novaj atingoj en la jaro 2011! Amike via: gazizi.


bildo de Poeto

Rememoras mi la tempon...

Al mi ŝajnas ke mi estis feliĉa en tiu sovetia periodo, en la oka jardeko de la pasinta jarcento. Mi estis aktiva, kreema kaj sentanta min bezonata al la esperantista medio en la urala regiono. Du fortaj kolektivoj - la esperantista klubo de Ufa (majstre gvidata tiam de nia e-movada patriarko Boris Kolker) kaj la kultura rondo de la uralaj esperantistoj (kiun sukcese kaj kvazaŭrivale gvidis alia patriarko Aleksander Korĵenkov, subtenata fidele de Halina Goreckaja).
 Kvankam laŭ mia naturo mi estis granda pigrulo kaj samtempe eĉ drinkema huligano, mi fariĝis aktiva pensanto en esperanto, kiu per la impulsoj de tiuj du kolektivoj kaj moralaj korespondaj subtenoj el Estonio (Jaan Ojalo) kaj el Bulgario (Violin Oljanov, Nikola Aleksiev kaj multaj aliaj) strebis ludi gravan rolon de kvazaŭesperantonacia poeto. Mi imagis min tiam giganto aŭ preskaŭ geniulo. Tiuj dek jaroj de mia feliĉo neniam revenos. Kaj mi tre bedaŭras ke ne povas revenigi tiun oran tempon.
 Dank' al esperanto mia junaĝo estis protektita de iuj misfaroj aŭ miskondutoj. Mi ne fariĝis krimulo (spite al huligana kompanio, kiu ofte entrudis min en diversajn fiagojn kaj kibicadon). Mi tiam trovis mian gravan rolon en la movado de esperantistoj, imaginte min renoma poeto de la entuziasma esperantista medio en la uralparta regiono de Ruslando. Certe,ankaŭ kun helpo kaj subteno de la plej aktivaj gvidantoj de tiu ĉi medio mi iom post iom elkreskis el mia strebo fariĝi esperanta poeto al la longedaŭra stato de la verva verkemulo en esperanto kaj eĉ ne imagis mi mian alian rolon en tiu tempo krom senti min la unika esperanto-poeto, despli unika, unusola por la tuta baŝkirnacia loĝanaro, kiu, interalie, tute ne konis min pro mia nurenesperantuja izoliteco.
 Nur dek jarojn longis mia feliĉo. Kaj poste venis la kraŝo de la kvazaŭstabila socia sistemo. Post tiu ĉi kraŝo komenciĝis lanta detruiĝo de la poeto gazizi.

bildo de Poeto

ek al blek! Mi en Opera-komunumo.

Pro malofta ebleco uzi la "grandan" (hejman) komputilon, mi ekis praktiki mian blog-kreadon en la Opera-komunumo per mia poŝtelefono kaj iom perla poŝkomputilo. Eble tiu ĉi neordinara iniciato mia povos riveli en mi iun basan aŭ teneran voĉon de malprofesia ĉantisto en la Opera (ĉu laboro aŭ verko, ellatine?)  Do, bo'vo' viziti la paĝaron kreadatan: http://my.opera.com/Samideano/blog/ kaj http://my.opera.com/poezio

Bedaŭrinde, mi ne ofte havas liberan tempon, ĉar devas multe labori por malmulte ricevi salajron :-) . Ankaŭ pro tio ke mi havas multajn ŝat-okupojn kaj grandajn revojn, mi ne povas displanigi aŭ simple ordigi mian liberan tempon. Ankaŭ multe lerni en mia nova profesio (tiu de elektromuntisto-riparisto pri alt-tensiaj instalaĵoj) mi devas por ne perdi labor-lokon. 
Necesas diri, ke mi plejparte uzas interreton per mia poŝ-telefono "Nokia 6260" (kiu jam dum pli ol 6 jaroj fidele servas al mi) kaj la tekstojn por mesaĝoj mi kutime kompilas-tajpas per la antaŭ tri jaroj aĉetita (kredite) poŝ-komputilo (aŭ polm-komputilo) Fujitsu-Siemens Pocket Loox N560, kiu povas akiri interreton nur per Wifi aŭ per la "granda" komputilo (PC). Uzi la "grandan" hejman (aŭ, ni diru, porfamilian) komputilon mi povas tre rare pro ĝia konstanta okupiteco. Mi esperas ankaŭ pri la ebleco aĉeti teko-komputilon (notebook or netbook) por esti pli potenca kaj pli sendependa en mia retumado. Sed tiu ebleco ankoraŭ ne baldaŭ bonŝance ridetos al mi. Do, mi toleru kaj paciencu plu!

bildo de Poeto
Abonrilata enhavo


povigita de