Ensaluto

Blogo de polenadisto

Ĉu grandegaj steloj foriras sen adiaŭo?

 
Egaj steloj "mortas" per eksplodoj de supernovaoj - la plej brilaj eventoj en la stelmondo. Tiuj teruraj katastrofoj samtempe estas tre gravaj por nia Universo: en ĝi naskiĝas pezegaj elementoj, ĉar nuklea fuzio en stabila stelo ne produktas elementojn, pli pezaj, ol fero. 
 Observante supernovaojn en najbaraj galaksioj, astronomoj eblas identigi per analizo de antaŭaj fotoj pre-supernovaajn stelojn. De tie ĉi ili trovis, ke inter la pre-supernovaoj mankas tre pezaj supergigantoj, pezantaj pli ok dekses da sunmasoj. Tio konsentas kun kelkaj teoriaj kalkuloj.
Dumvive stelo ekzistas pro balanso de du fortoj: malvastiganta gravito kaj vastiganta premo de energio, produktata per nuklea fuzio en la stelkerno. Kiam stelo elĉerpas sian nuklean brulaĵon, nenio kontraŭas graviton kaj stelekerno komencas kolapsi. Pro la kolapso en ĝi ekbrulas novaj reakcioj de nuklea fuzio, kaŭzontaj la eksplodon de supernovao. Sed en grandegaj steloj, laŭ kelkaj teoriaj kalkuloj, energio de novaj reakcioj ne estas sufiĉa por kaŭzi la eksplodon.
Sed neniam "silenta morto" de grandega stelo estis observata - tial tiu ideo restas hipotezo.
Por trovi tiujn eventojn tri astronomoj esploris arkivon de fotoj, faritaj per kosmoteleskopo "Hubble". En imaĝoj de najbaraj galaksioj, observitaj ne malpli, ol dum tri epokoj (periodo de observado), ili serĉas lumpunktojn, kiujn estis, sed poste malaperis. Nur 15 galaksioj estis selektita por la esploro surbaze kelkaj kondicoj, faciligantaj eblecon de vera trovo de la eventoj (ekzemple, distanco al galaksioj estas 10-28 megaparsekoj). Diversaj metodoj estis uzita por escepti eblajn bruojn kaj artefaktojn. 
 
Ses kandidatojn en malaperintaj steloj ili trovis. Aliaj fotoj de regiono de la ĉielo kun ĉiu kandidato estis uzata por precizigi informojn.
bildo de polenadisto

La unua trovo de fosilia kaptilo de karnomanĝa planto

"Plantoj manĝas per fotosintezo" - tion ni scias ankoraŭ el lernejo. Sed per tiu ĉi proceso plantoj ricevas nur organikajn ĥemiaĵojn, konsistantaj el karbono, oksigeno kaj hidrogeno. Sed por funkciado ili ankaŭ bezonas "mineralajn" ĥemiaĵojn: nitrogeno, fosforo ktp. Kutime plantoj ricevis ilin el grundo. Sed kelkaj plantaj specoj vivas sur tre malriĉaj grundoj kaj bezonas estiĝi "raboplantoj" (karnomanĝaj plantoj). Ili kaptas insektojn kaj aliajn malgrandajn artropodojn per specialaj kaptiloj (kutime ŝanĝitaj folioj) kaj digestas viktimojn per specialaj enzimojn.
 
Paleobotaniko ne scias multe pri fosiliaj karnomanĝaj plantoj. Kutime trovaĵoj estas nur poleno. Nur eocenajn semojn de akva karnomanĝa planto aldrovando (Aldrovanda el la drozeraca familio) oni trovis.
 
En la fino de pasinta jaro germanaj paleontologoj publikigis artikolon en la ĵurnalo PNAS, en kiu ili priskribis la unuan trovon de fosilia raboplanta kaptilo.
 
La trovo estas prezervita en la eocena Balta sukceno - la plej paleontologie riĉa sukcena minkampo de la mondo. La peco kun la trovaĵo venis el minejo apud rusa urbo Kaliningrado (en kiu lokiĝas Esperanta eldonejo Sezonoj).
 
 
Fosiliaj restaĵoj de karnomanĝa planto
 
A-B Du fosiliaj karnomanĝaj folioj el la Balta sukceno. C. Rando de la folio kun tentakloj de diversaj longklasoj kaj diafanaj haretoj. D. Pinto de la folio, finiĝanta per la tentaklo. E-F. Glandaj kapetoj de tentakloj kun centralaj poroj (montriloj). (Figuro el la priskribata artikolo en PNAS).
bildo de polenadisto

Kiam komenciĝis armila perforto?

Ni ne scias, kiam la homo komencis uzi armilon kontraŭ samspeculojn. Tio okazis antaŭ multaj miljaroj - versimile, ĵus tiam, kiam la homo inventis armilon por ĉasi. Kontraŭhoma uzado de armilo ne implicas militon - tio povus esti interpersona batalo, rita mortigo aŭ ekzekuto.
Armila perforto aperis longe antaŭ invento de skribo, do ni estas devigita uzi aliajn fontojn, esplorante la problemon. Plimulto de studoj de prahistoria perforto uzis datumon de etnografio. Sed nun historiistoj opinias, ke etnografio de triboj de la moderna mondo ne estas bona fonto de scioj pri prahistorio kaj komencis pli aktive uzi datumon de arĥeologio kaj paleoantropologio. Nur tiel ni povas gajni scion pri armila perforto en paleolitiko (malnova ŝtonepoko).

Rusa historiisto Leonid Viŝniackij kompilis arĥeologajn fontojn, kiu rilatas al paleolitika kontraŭhoma uzado de armilo.
Arĥeologoj kaj paleoantropologoj nemalofte trovas spurojn de damaĝo sur ostoj de antikva homo. Ili estas rezultoj de akcidento, atako de rabobesto, malsano kaj ofte tio estas malfacile kompreni, kio estis kaŭzo de la damaĝo. Nur kelkaj trovaĵoj sendube atestas armilan perforton.

Neniu trovaĵo de aŭstralopitekoj kaj fruaj prahomoj (Homo habilis) havas evidentajn atestojn de armila perforto, sed tiu interpreto ankaŭ restas eventualan. Ekzemple, kranio, trovita apud ĉinia vilaĝo Mapa, havas spuron de forta bato per obtuza objekto, kiu saniĝis dumvive. Sed Viŝniackij opinias, ke tio povas esti rezulto de ceremonia sinekzekutado.

bildo de polenadisto

Digestado de fiŝo komenciĝas de l’kapo (aŭ de l'vosto)

Grupo de francaj kaj hispanaj iĥtiologoj, studantaj nutradon de ŝarkoj, trovis strangan fenomenon. Verdire, ili ne komprenas ĝin tute - sed ni jam havas malgrandan artikolon en la ĵurnalo PLoS ONE.
Objekto de ilia esploro estas ŝarko Isurus oxyrinchus, ofte nomita "mako" (tiu vorto signifas "ŝarko" en la maoria lingvo). Tiu rabofiŝo loĝas moderajn kaj tropikajn akvoj de la tuta mondo. Ĝi estas unu el la plej gravaj karnomanĝuloj de la Oceano, manĝanta prefere fiŝoj kaj kapopieduloj. Do studado de la dieto de tiu ŝarkoj gravas por kompreni funkciado de mara ekosistemoj.

Aŭtoroj de la artikolo studis enhavon de stomakoj de 113 makoj, kaptitaj en Atlantiko apud Hispanio kaj Franco. 69 el ili havis nedigestitan manĝon, kaj 55 el ili - nedigestitajn fiŝajn restaĵojn . Plej amasa fiŝĉasaĵo estis atlantika sairo Scomberesox saurus. Sciencistojn surprizis, ke preskaŭ ĉiuj sairoj en ŝarkstomakoj estis senkapaj kaj senvostaj. Nur unu kapo kaj unu vosto de sairo estis trovita en unu ekzemplero de ŝarko. Neniam antaŭe fiŝsciencistoj trovis tion. Interese, ke iĥtiologoj ankaŭ trovis malfacile digesteblajn fiŝajn okullensojn en la stomakoj - kaj ilia kvanto preskaŭ egalas al la kvanto de fiŝkorpoj.
Kial sairoj en la stomakoj mankas kapojn kaj vostojn? Aŭtoroj ne scias - kaj honeste skribas pri tio.
Ili havas tri hipotezojn:
1) ŝarkoj manĝas sairojn sen kapo kaj vosto estas digestita unuavice. Nu, eble, por ŝarko estas malfacile manĝi rapidmovantajn ĉasaĵojn tute. Kaj okullensoj, eble, apartenas al aliaj specoj.
2) ŝarkoj manĝas sairojn sen vosto kaj kapo estas digestita unuavice. Kial korpo inter kapo kaj vosto digestitas pli malrapide? - tiu demando rilatas al ambaŭ hipotezoj. Nu, ostoj tie estas defendita per potencaj muskoloj - skribas aŭtoroj.

bildo de polenadisto

Kiel sekso interrilatas kun genro en la hispana?

Grandegaj multekostaj esploroj ne necesas por sciencaj novaĵoj. Simplaj eksperimentoj ankaŭ alportas rezultojn, interesajn por vasta publiko. Nova studaĵo de psikologoj kaj lingvistoj el la Universitato de Kansaso pruvas tion.
Ili esploris interrilatojn inter gramatika genro de dirata vorto kaj sekso de parolanto en la hispana lingvo. Ĝi havas du genrojn, masklan kaj inan. Plejparte vortoj de maskla genro havas finaĵon "-o", kaj vortoj de la ina - finaĵon "-a". Estas kelkaj esceptoj el la regulo, sed esploristoj uzis neniun el ili.

Dudek denaskaj hispanparolantoj partoprenis en la eksperimento.
Ili aŭdadis reproduktadojn de hispanaj vortoj, diritaj per viroj kaj virinoj. En la unua parto de la eksperimento ili devis rekoni sekson de parolanto (Ĉu viro aŭ virino diris la vorton?), en la dua - genron de vorto (Ĉu ĝi estas maskla aŭ ina?). 160 vortoj estis uzataj en ĉiu parto: 80 kongruaj en sekso kaj genro (40 masklaj, diritaj per viro kaj 40 inaj, diritaj per virino) kaj 80 malkongruaj (40 masklaj, diritaj per virino kaj 40 inaj, diritaj per viro). Por respondi partoprenantoj prenis klavojn kun simbolo de sekso (bildoj, similaj al la necesejaj) aŭ de genro (kun hispanlingvaj difinaj artikoloj - maskla "el" kaj ina "la"). Komputilo registris tempon de respondo kaj respondon mem.

bildo de polenadisto

Ĉu rezultoj de medicingenetikaj esploroj estas homarvasta?

Oni ofte povas legi/aŭdi en amaskominikiloj ion, similan al "Sciencistoj malfermis genon de iu malsano". Sed tiu frazo ne estas tre honesta.
Unue, estas pli akurate paroli pri genvarianto de malsano, sed ne pri geno. Ekzemple, homoj kun hemofilio ne havas specialan genon - loko en DNA - kiu malhelpos sangon koaguliĝi kaj mankas en genomo de aliaj homoj. Ne, hemofiluloj havas samajn genojn de sangkoaguliĝsistemo, kiel ĉiuj - sed ili havas eraran, "malsanan" varianton de unu el tiuj genoj.

Due, nun medicingenetikistoj esploris pli ofte nur genetikan emon al la malsano, sed ne ĝustan "heredan malsanon". Do homoj kun "malsanan" genvarianton nur havas pli grandan probablecon malsaniĝi. Multaj homoj, havantaj tiun genvarianton, neniam malsanos - kaj multaj de malsanuloj ne havas tiun genvarianton. Sed scio pri malmanko de tiu genvarianto povas helpi profilaktiki la malsanon.

Sed trovi funkcian valoron de iu geno estas malfacila tasko. Do sciencistoj entreprenas tiel nomatan "genomvastajn studojn de asocioj". Tiu metodo aperis antaŭ dekjaro, kiam ebliĝis rapide kaj relative malmultkoste DNA-vicriveli tutajn genomojn de multaj da homoj. La ideo de tiu metodo estas simpla. Oni prenas du grupojn da homojn: kun la interesiĝata malsano kaj sen ĝi - kaj DNA-vicrivelas tutajn genomojn de ĉiu el ili. Poste oni serĉas genvariantojn, kiuj troviĝas en genomoj de malsanuloj, ol en genomoj de sanuloj tro pli ofte por hazarda koincidenco. Grava noto: tiu metodo nur trovas asociojn inter genvariantoj kaj malsano - ili povas ne esti vera kaŭzo, kiu faras homojn pli emas al la malsano, sed nur troviĝas proksime de ili. Do ni sciiĝas nur genajn markojn de la malsano.

bildo de polenadisto

Astronomio de indiĝenaj aŭstralianoj

Homo interesiĝas pri ĉielo antaŭ sia origino. Eĉ praaj triboj havas sciojn pri movado de la Suno kaj Luno, ofte povas diferencigi "vagantajn" planedojn de "senmovajn" stelojn. Tia "etnoastronomio", esprimanta plejparte en mitoj kaj legendoj, povas esti pli saĝa, ol oni povas imagi.

Aŭstralianaj aborigenoj estas unu el la plej enigmaj homaj grupoj. Veninta en Aŭstralio antaŭ ĉirkaŭ 40 000 jaroj, ili evoluis preskaŭ aparte de la resta homaro. Sed, kiel ofte okazadas, post la veno de eŭropanoj kulturo de indiĝenaj aŭstralianoj (kaj ankaŭ ili mem) komencis rapide malaperi.

Sed nun sciencistoj kune kun entuziasmaj aborigenoj kolektas sciojn pri la malaperanta kulturo.

Komence de junio du aŭstraliaj esploristoj publikigis mallongan revuon pri niaj scioj de astronomio de indiĝenaj aŭstralianoj.

Kion do ni scias pri la fako?

Verŝajne, unuan, ke oni rememoras, aŭdinte pri "etnopastronomio", estas konstelacioj. Indiĝenaj aŭstralianoj ankaŭ havas siajn nomojn por okulfrapaj stelaroj. Ekzemple, Suda Kruco estas nomita "spuro de emuo", "rajo" aŭ "posumo sur arbo". Interese, ke multaj triboj havas unu "malhelan konstelacion" Emuo, kiu estas ne stelaro, sed aro de malhelaj polvaj nebuloj en la Lakta Vojo.

Suno kaj luno ĉiam havas gravajn rolojn en mitoj. Aŭstralianoj ne estas escepto. Ili havas legendoj eksplikantaj lunfazoj laj sun- kaj lunmovadoj tra ĉielo.
Pli interese, ke almenaŭ tri grupoj de indiĝenaj aŭstralianoj trovis sufiĉe veran kaŭzon de suneklipsoj! Ili konjektas, ke tiu fenomeno okazis pro edziĝo de Luno-viro kaj Suno-virino. Multaj triboj ligas luneklipsoj kun io, ombriganta vizaĝon de Luno-virino - kaj unu tribo eĉ ligas tiujn fenomenojn kun reciprokaj pozicioj de Luno kaj Suno.

bildo de polenadisto

Kial ŝarkidoj manĝas gefratojn en patrina utero?

Oni ofte reprezentas ŝarkojn kiel kruelaj mortigmaŝinoj. Tiel plejparte ne estas vero - tiuj ĉi fiŝoj estas mortiguloj ne plu, ol aliaj predantoj. Sed kelkaj iliaj vivmanieroj povus hororigi. Unu el ili estas embria kanibalismo: la plej grandaj ŝarkidoj manĝas siajn gefratojn antaŭ naskiĝo, kiam ili ankoraŭ vivas en patrina korpo.

La embria kanibalismo ŝajnas malutila, ĉar rezultas en malpliigo de reproduktiva sukceso de femala ŝarko: ŝi havas malpli idojn, ol povus. Ekzemple, sabla ŝarko (Carcharias taurus) ĉiam naskas nur du ŝarkidoj. Utero de tiu ĉi specio havas du partoj. Ŝarkidoj, kiuj estas unuaj eloviĝintaj en ĉiu parto de utero, baldaŭ manĝis ĉiujn aliajn embriojn. Tiu manĝaĵo helpas ilin kreski pli rapide kaj ili naskiĝas ĉirkaŭ unu metro longe (ĝis 1,25 m)! Do nur du ŝarkidoj transvivis - unu el ĉiu utera parto.

 

Sabla ŝarko (Carcharias taurus)  Sabla ŝarko (Carcharias taurus)

bildo de polenadisto

Mielabeloj ne povus polenigi niajn rikoltojn tiel bone, kiel aliaj insektoj.

Kiel insektoj rilatas al nia agrikulturo? Verŝajne, multe da homoj respondas, ke parazitoj povas malpliigi rikolton. Jes, sed ne nur tiun malbonon donas insektoj al kamparanoj. Multe da agrikulturaj plantoj, precipe la fruktaj, dependas de insektaj polenigistoj.
Bedaŭrinde, lastatempe kiel abundeco, tiel ankaŭ diverseco de naturaj insektoj en kamparoj malpliigas. La plej grava kaŭzo de tiu proceso estas detruo de naturaj vivejoj. Areoj, ŝanĝitaj per homa agado, ne plu povas subteni ekziston de multaj specioj. Pro tiu malprospero de polenado rikoltoj malpliiĝas. Ofte tio jam estiĝis gravan agrikulturan problemon.
De tio kamparanoj en diversaj landoj komencis provi plibonigi polenadon de rikoltaj plantoj. Subteno de naturaj vivejoj estas tre malfacila tasko, sed multaj homoj esperas, ke helpas polenigi niajn rikoltojn povus mielabeloj (Apis mellifera). Tiu insekto estis bone konata, kiel unu el du hejmigitaj insektoj (la duan estas silkraŭpon). Mielabelaj laboristinoj, senĉese kolektantaj nektaron kaj polenon, estis la simbolo de laboremo en multaj kulturoj. Estas konata, ke mielabeloj estas bonegaj polenigistoj. Tial nun oni ofte starigas abelujojn apud kampoj por rikoltpliigo.

Mielabelo

Mielabelo kun polenaro sur kruroj.

bildo de polenadisto

Biologoj rekreis aspekton de la unua placentulo

Antaŭ centjaro biologoj ŝatis konstrui rekreaĵojn de "hipoteza praulo" de diversaj grupoj de nuntempaj vivuloj - ekzemple, vertebruloj aŭ insektoj. Tiu "praulo" kunigis en si la plej primitivajn trajtojn de konataj nuntempaj kaj formortintaj uloj de la esplorata grupo.
Poste, aparte pro la eniĝo de genetika datumo en la sistematiko, sciencistoj plejparte ĉesigis rekrei la "hipotezajn praulojn". Laŭ ĉefa idea de la nova paradigmo de filogenetiko (malfora al la sistematiko branĉo de biologio, studanta parenceco de specioj), ni nur povas trovi lokojn de konataj specioj sur la evolua arbo, sed ne kompreni, de kiu ili devenis. Estas do nur specioj-gefratoj, sed ne "gepatro kaj ido".
Sed biologojn, certe, interesas - kiel aspektis (kaj vivis!) reala antaŭlonge formortinta specio, de kiu estis devenonta diversa nuntempa grupo de vivuloj.

Nova studo de historio de placentuloj konfirmis tian intereson.
Placentuloj estas la plej diversa nuntempa grupo de mamuloj. Ili (verdire, ni - homo ankaŭ estas placentulo) estiĝis gvidantojn de la Tero en la Kenozoika erao, komenciĝinta antaŭ 65 milionoj jaroj kaj daŭriganta ĝis nun. Rolo de aliaj grupoj de mamuloj - marsupiuloj (ekzemple, kanguruoj) kaj monotremoj (ekidnoj kaj ornitorinkoj) - estas tre pli sube.

Aŭtoroj de la studo uzis 4541 morfologiaj trajtoj de 86 nuntempaj specioj, reprezentantaj ĉiuj placentulaj ordoj, kaj de 40 formortintaj. Ankaŭ aro de genetika datumo estis uzata.
Bazinte sur tiu ega datumaro ili konstruis filogenetikan arbon, montrantan la parencecon de diversaj branĉoj de placentuloj kaj ankaŭ aliaj mamuloj.
La arbo montris integron kaj parencecon de plimulto da tradicie konataj ordoj. Tio konfirmas verecon de la studata arbo.
Poste sciencistoj bazinte sur la paleontologie konata tempo de iuj eventoj en mamula evoluo povis estimi tempon de aliaj branĉiĝoj.

bildo de polenadisto
Abonrilata enhavo


povigita de