Neniam lasu la tonojn mutiĝi
Neniam lasu malĝojon venki
forgesu la mornan pasinton
lasu kantojn vin animi
La vivo prenas kaj la vivo donas
vi ne pensu pri aĵoj perditaj
la donacoj, kiuj venas, venas nun:
varmaj ventoj, brilanta sun'
Sentu la ritmon de la sekundoj
dum minutoj iĝas melodioj
la horojn plenigas akordoj
la tagoj estas simfonioj
La vivo estas via kanto
ĝin lasu en ĉiu momento
plenigi vian ĉambron
vin luli, bela amo
Enspiru la tonojn, la freŝan aeron,
plenigos ili la tutan animon
la muziko neniam mutiĝos
sed eterne plu sonos