Ensaluto

Blogo de Daŝa

Adoleskanta kaj infana programoj

Saluton! Hodiaŭ mi volas rakonti pri projektoj (senpagaj!), kiuj startis nialande post la reveno el la Junulara Konferenco en Dnipropetrovsko. Tiuj ĉi programoj reale ŝanĝas la socion, la medion.

 

 

(mi kaj vietnama knabino Viktoria lernas kroĉeti dum fiŝkaptado)

 

LA ADOLESKANTA PROGRAMO

bildo de Daŝa

La rakonto pri la 114 Junularaj Konferencoj

 

bildo de Daŝa

"Vi estas la fruktoj de unu arbo kaj la folioj de unu branĉo"...

 

Bahaanoj de la tuta mondo festas ilian Novjaron la 21-an de marto. Estos la 171-a jaro laŭ ilia kalendaro. 

Sed la 31-an de decembro estas Festo de la Deknaŭa Tago. Laŭ la suna kalendaro oni devas festi ĝin la 30-an. Do, ni festis sekvatage, ĉar niaj amikoj tiam revenis el la vintra bahaa lernejo, kiu okazis en Bresto, Belorusio. 

 

Sur tiu ĉi fotografaĵo vi povas vidi miajn amikojn, niajn karajn gastojn el Litovio (Aiste, James kaj iliajn du filinojn), junajn partoprenantojn de niaj adoleskantaj grupoj kaj mian patrinon (ŝi estas ankaŭ bahaanino). 

 

Mi rigardas ilin, kvazaŭ "unu grandan rondon familian"... 

Nia Profeto, Bahaullah, fine de la 19-a jarcento diris:

 

"Estas la devo de la regantoj de la mondo... aŭ de la ministroj de la tero kune interkonsiliĝi kaj elekti unu el la ekzistantaj lingvoj aŭ novan lingvon instruotan al la infanoj en ĉiuj lernejoj de la mondo, kaj same unu skribon. Tiel la tuta tero estos fine konsiderata kiel ununura lando

(Tablets, 3 : 6, p.22)"
 
"La tago alproksimiĝas, kiam ĉiuj popoloj de la mondo akceptos universalan lingvon kaj komunan skribon. Kiam tio estas atingita, ĉiu homo, kiun ajn urbon li vizitos, kvazaŭ eniros en sian propran domon." (Gleanings from the Writings of Bahá'u'lláh, Wilmette: Bahá'í Publishing Trust, 1983, p. 250)
 
Kaj mi trovis tian lingvon :)
bildo de Daŝa

La plej malfacila fako!

Topografia anatomio estas ege komplika fako! Ĉiuj gestudentoj terure timas ĝin! Marde mi havos la ekzamenon. Bondeziru al mi sukceson...

 

 

bildo de Daŝa
Abonrilata enhavo


povigita de