Blogo de Ramón Morales

Eta ferma lingva komunumo...
Estas kurioze: tuj post kelkaj minutoj kiam mi ensalutas en ĉi tiun retejon, tiam ĉiu enlasutinta ulo elsalutas... Ĉiun fojon, ĉiun ulon! Ĝis mi restas sola! Ĉu tio ĉi okazas al la aliaj uzantoj aŭ nur al mi... Se tio ĉi okazas intence nur al mi, mi diras do, ke estas neniu kialo, ĉar mi neniam uzas la babilejon, ne ĉi tie nek en Facebook... Do, ajnkaze, mi nur povas lasi la jenan pripenson:
Esperantujo nuntempe estas tiel, kiel ĉiu eta kaj ferma komunumo: se vi estas agrabla kaj sagaca al ĉiuj, ĉiuj kondutos bone al vi. Sed se vi estas polemika kaj honesta, vi estos ignorata kaj forlasigita. (Tia sinteno funkcias bone daŭre en etnaj lingvoj sed mi ade opinias, ke monda internacia lingvo devas preterpasi tiun ĉi baron pri blindaj "agrableco, simpatieco, sageco"...) Ĉu tio ĉi estus la kialo de la malpligrandiĝo de la Movado dum la tempo pasas? La afero estas klara por mi: dum la esperantistoj kaj la esperantoparolantoj dise en la mondo ne estu toleremaj, Esperantujo --kaj sekve Esperanto-- ĉiam estos eta ferma lingva komunumo...

"Mi lernigis cin, amino mia..."
"Mi lernigis cin, animo mia, diri “hodiaŭ” tiel, kiel oni diras “iam” kaj “je alia tempo”, kaj dancante preterpasi sur ĉiu “tie ĉi”, “tie” kaj “tie fore”. Mi liberigis cin, animo mia, de ĉiuj kaŝejoj kaj apartigis cin de l´ polvo, de l´ araneoj kaj de l´ duonombro. Mi lavis for de ci ĉiun honton, virton enanguligitan kaj persvadis cin por ke ci montriĝu nude je l´ sunokuloj. Per tia stormego, kiun mi nomas “spiriton”, mi blovis sur cia maro senorda kaj elpuŝis per mia blovo ĉiun nubon, strangolante eĉ la strangoliston, kiun oni nomas “pekon”. Mi koncedis al ci, animo mia, la rajton diri “ne” tiel, kiel la stormego, kaj “jes”, kiel la malferma ĉielo; nun ci silentas tiel, kiel la lumo kaj paŝadas tra neantaj stormegoj. Mi redonis al ci, animo mia, la liberecon sur ĉio kreita kaj nekreita, kaj kiu konas, kiel ci, la volupteco de l´ estonteco? Mi lernigis cin, animo mia, tiun ĉi malŝaton, kiu ne ronĝas anobimaniere, tiun grandan malŝaton aman, kiu des pli ĝi amas, ju pli ĝi malŝatas. Mi lernigis cin, animo mia, konvinki por alporti al cia grundo eĉ la argumentojn: tiel, kiel faras la suno, kiu persvadas la maron leviĝi al ĝia alto. Mi elradikiĝis, animo mia, ĉiom da obeemeco for de ci, ĉiom da genuiĝemo kaj ĉiun nomi mastron al alia: pro tio ĉi mi nomis cin “ŝanĝo de direkto pri la neceso”, “limo de l´ limoj”, “tempa umbiliko” kaj “blua sonorilo”. Mi igis cian teron trinki, animo mia, ĉian saĝecon, ĉiujn novajn vinojn same ankaŭ la plej fortajn kaj malnovajn, de la saĝeco. En ci, animo mia, mi surverŝis ĉiom da suno kaj ĉiom da nokto, ĉiom da silento kaj ĉiom da avido; tiamaniere, ke ci kreskiĝis por mi tiel, kiel vinberujo. Kiel grandege riĉa kaj fruktohava ci estas nun, animo mia…!"
Fridriĥ Niĉe. Tiel parolis Zaratuŝtro.

Usonaj intervenoj en Latinameriko
Fojfoje tiam, kiam mi parolas aŭ skribas pri la usona imperiismo aŭ hegemonio, homoj tuj pensas, ke mi troigas la aferon aŭ ke mi estas antaŭjuĝa. Tian sintenon reagan mi trovas pli ofte en azianoj kaj en eŭropanoj. Ili kredemas plej ofte, ke mi malpravas, kaj mi pensas, ke ili ne havas senmakulitan bildon pri tiu ĉi afero, ĉar ili ne loĝas en Latinameriko. Neniu parto ajn sur
Usonaj intervenoj en Latinameriko
“La latinamerikaj popoloj eltenis ekde siajn sendependecojn disde Hispanujo kaj Portugalujo sennombrajn armeajn intervenojn direkte fare de Usono ―libro de Gregorio Selser nomita Enciklopedio pri fremdaj atencoj kontraŭ Latina Ameriko, nombras pli ol dek mil okupaciojn, atencojn kaj elŝipiĝojn tre diverstipajn ekde komenco de la dek naŭa jarcento kaj almenaŭ 50 procento estis realigita de la jankioj(1)―, […]
La milito daŭris ĝis tiam, kiam Meksiklando subskribis ―je la jaro 1848― la ruinigan Traktadon de Gvadalupe-Hidalgo, pere de kiu ĝi estis senigita je 2.263.866 kvadrataj kilometroj.

Usono estigis punajn sankciojn kontraŭ PDVSA, la venezuela nafta ŝtatfirmao
Usono estigis punajn sankciojn kontraŭ PDVSA, la venezuela nafta ŝtatfirmao. Kial? Ĉar Venezuelo vendas petrolon al la Islama Respubliko de Irano. Ĉu Usono devigos nin, al kiu lando ni vendas nian petrolon? Jen usona imperiismo! Jen usona hegemonio!
Jen peco de ĵurnala notico pri la afero:
Venezuelo rifuzas la punsankciojn fare de Usono al PDVSA
La Bolivara Registaro rifuzas definitive la punajn sankciojn altruditaj kontraŭ Petróleos de Venezuela (Pdvsa) kaŭze de merkata rilato kun la frata popolo de Irano. La punoj estis anoncitaj de la usona subsekretario James Steinberg.
La venezuela ministro pri Eksterlandaj Rilatoj, Nicolás Maduro, legis komunikaĵon nome de la Registaro de la venezuela Prezidanto Hugo Chávez Frías:
"Venezuelo estas sendependa regno malakceptanta fremdan enmiksiĝon, regno tiu, kiu reasertas sian firman pozicion rifuzi la punsankciojn altruditajn de la Sekurkonsilaro de la Unuiĝintaj Nacioj kontraŭ la Islama Respubliko de Irano. Venezuelo estas regno tiu, kiu daŭre kaj firme tenas sin favore al la frata irana popolo en ĝia batalado por sendependeco."
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn

Monda Pintkunsido de la Tero 2002: Dialogo inter surduloj
(Du kialoj por reprodukti tiun ĉi artikolon: unua, montriĝas denove kia estas la politika volo de Usono partopreni en internaciaj dialogoj por la solvo de mondaj problemoj [ideo, ke estas, laŭ iuj, antaŭjuĝo mia kontraŭ Usono: estu komparita la kvanto da mono tiu, kiu Usono metas al militprogramoj kaj al la produktado de pafiloj, ĝiaj du plej profitaj negocoj, kun la kvanto da mono metita por la “internacia kunlaboro”], kaj dua, vortoj de la prezidanto de mia lando iĝis titolo de tiu ĉi artikolo. Originale publikigita en: Almanaque Mundial 2004. Eldonejo Televisa.)
MONDA PINTKUNSIDO DE LA TERO: DIALOGO INTER SURDULOJ
Sen atingo de netaj kompromisoj en aferoj pri akvo, energio, sano, terkultivado kaj biodiverseco, la Monda Pintkunsido pri Subtenebla Disvolviĝo de la Tero, realigita de Unuiĝintaj Nacioj, okazas en Johanesburgo de la 25-a de aŭgusto ĝis la 4-a de septembro. La ega malĉeestanto de tiu ĉi kunsido estas George W. Bush, reprezentanto de Usono, la plej poluanta lando.
Dum la evento alvoko estas farita por kontraŭbatali la malriĉecon kaj protekti la naturon. La prezidanto de Sud-Afriko, Thabo Mbeki, asertas, ke estas jam tempo por malmunti mondordon bazitan sur la “sovaĝa principo pri la postvivado de la plej forta”, postulanta la ĉeson de la “monda apartheid” inter riĉuloj kaj malriĉuloj.
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
- Legi pli

Landlimo inter Usono kaj Meksiklando: kelkaj nombroj
(Fonto de la citaĵo: revuo GENTE Y LA ACTUALIDAD, jaro 5-a, numero 49-a.)
"DU MIL pafiloj eniras Meksiklandon el Usono ĉiutage, laŭ dosiero fare de The Brookings Institution.
32 MIL eksterleĝaj pafiloj estis konfiskitaj fare de la Meksiklanda Registaro ekde septembro 2009 ĝis julio 2010.
90 PROCENTO de la pafiloj uzitaj krime en Meksiklando estis akirita en Usono. 10 procento estas akirita en Israelo aŭ Belgujo.
NUMERO UNU estas la vico, kiun Usono havas kiel provizanto de pafiloj al la mondo.
EL 80 MIL pafiloj konfiskitaj al la mafioj meksiklandaj de decembro 2006 ĝis februaro 2010, 62800 pafiloj venis de Usono.
40 PROCENTO de la usonaj familioj havas (almenaŭ) unu pafilon ĉiuj."

Traduko de la kanto INNUENDO de Queen
Duondiro
Dum la suno pendas en la ĉielo kaj la dezerto havas sablon
Dum la ondoj frakasiĝas en la maro kaj trovas la teron
Dum estas vento kaj steloj kaj ĉielarkoj
Ĝis la montoj disfalas ebenaĵe
Ho jes! Ni daŭre klopodos!
Surpaŝi tiun malgrasan linion
Ho ni daŭre klopodos, jes
Nur pasigante nian tempon
Dum ni vivas laŭ raso, koloro aŭ kredo
Dum ni regnas pere de blinda frenezeco kaj nura avareco
Niaj vivoj gviditaj de tradicio, superstiĉo, falsa religio
Tra eonoj kaj plu kaj plu
Ho jes! Ni daŭre klopodos!
Ho ni surpaŝos tiun malgrasan linion
Ho ho ni daŭre klopodos
Ĝis la fino de la tempo
Ĝis la fino de la tempo
[…]
Tra la malĝojo, ĉio tra nia splendeco
Ne ofendiĝu pro mia duondiro
Vi povas esti ajne tiel, kiel vi volas
Nur metu vin mem en tion, kion vi pensas, ke vi povus esti
Liberiĝu laŭ via tempo, liberiĝu, liberiĝu
Forlasi vian egoon, liberiĝu, liberiĝu por vi mem
[…]
Uu, Uu!
Se ekzistas ia Dio aŭ iu ajn justeco sub la ĉielo
Se estas celo, se estas kialo por vivi aŭ morti
Se estas respondoj por la aferoj, kiujn ni endas demandi
Elmontru vin mem, detruu niajn timojn, demetu vian maskon
Ho jes! Ni daŭre klopodos!
He surpaŝi tiun malgrasan linion
Jes ni daŭre ridetos, jes
Kaj io ajn estonta, ĝi estos
Ni nur daŭre klopodos
Ni nur daŭre klopodos

Mia lingvo: via lingvo: nia lingvo
ankaŭ tiam ĝi bezonus nin.
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
- Legi pli

Artikoleto publikigita en ASTROLOGIA KLUBO ESPERANTISTA: La kontraŭstaro inter Jupitero kaj Saturno
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn
- Legi pli
Kiu nun estas ĉi tie
Novaj grupoj
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Oficĵuris la greka provizora registaro
- Proverboj: “BATO DE PATRINO NE LONGE DOLORAS!"
- Diru vian opinion!
- Forpelita(89)
- Kontraŭ-kapitalaj manifestacioj dise en Eŭropo
- Mesaĝoj al Onklo Bidao: BONVOLEMO.
- Dimanĉa evangelio - 13.05.2012.
- Pli sekura Interreto por la infanoj
- KIEL TOLEREMA VI ESTAS?
- Versoj de Onklo Bidao: DANKON, PANJO!
