Ensaluto

Blogo de Razeno

Religia egaleco

Sabate, ĉefe budhanoj kaj aliaj religianoj protestis kontraŭ la registaro kaj verkantoj de la konstitucio. La nuna teamo de konstitucio planas malantaŭen iri, tiel ke Nepalo ne plu estos sekulara/laika kaj ili volas ke Nepalo deveno restu Hinu ŝtato. Jam la parlamento decidis ke Nepalo estos sekulara/laika, tamen ĉar la ministroj kaj ĉefaj oficistoj ĉiam estas hinduanoj, la registaro nur subtenis hinuaj festivalojn, hundiajn preĝistojn kaj hinduanojn ĉie. Mi ankaŭ staris en la protesto, ĉar mi subtenas egalecon de ĉio - ankaŭ de religioj.

bildo de Razeno
bildo de Razeno

Fotoj de suda Barato

Mi vojaĝis al suda Barato (ĉefe en Chennai kaj Balaluro) dum du semajnoj. Mi preparas longan vojaĝrakonton. Mi ĝin donos al vi poste. Nun mi ĵus enmetis fotojn pri mia vojaĝo en mia kutima blogo.

Mi invitas vin al mia blogo http://razeno.blogspot.com por vidi la fotojn.

Mi atendas viajn komentojn.

Razeno

bildo de Razeno

Ĉe Thamel


Ne okazis estrara kunveno hodiaŭ ĉe NEspA. Mi estis ĉe la programo de Anil ( estis jara inaŭguro de lia kooperativa oficejo) ni ĉiuj EKkanoj estis invititaj. Kaj mi poste iris al la NEspA Oficejo en Thamel. Mi volis esti ĉe la estrara kunveno almenaŭ unu foje. Mi kunportis organon de EKKo "Katmando"n kaj ŝlosilringon de EKKo por ili kiel miaj donacoj.

Mi vidis ke Bhrat kaj Parashar estis atendantaj ĉe la oficejo de turisma agentio malsupre. Bharat diris ke li ne havis ŝlosilon do neniu povis iri en la ĉambro. Li ankaŭ bedaŭris ke ne povis okazi la estrara kuveno. Almenaŭ du el 11 estraranoj venis.

Vespere mi telefonis al Poshraj kaj li diris ke li estis en Pokhara kun al francaj gastoj. Oh. Kaj, ili poste vojaĝos al Barato kaj ree al iliaj lando. Tre bedaŭrinde, mi ne povos renkonti ilin.

Moragaŭ estos la Amo-Tago, tiel nomata Tago de Sankta Valentino. Mi deziras al ĉiuj feliĉn, sanan kaj amo-plenan Amo-Tagon! Mi bedaŭras ke mi ne povis deamandi al Poshraj pri lia plano pri liaj gegastoj.

Krome, mi volas anonci ke tiuj ĉiuj kiuj volas ricevi PDF version de EKKo-organo "Katmando", bonvolu musklaki http://ur.lc/gvo . Estoas tre facila kaj ankaŭ rapida. Mi atendas viajn reagojn.

Okazis interese hieraŭ ĉe NEspA oficejo.

Mi kaj Narendra sampteme atingis tien. Esits Philip, Harenram, Bharat kaj Indu. Oni longe krokodilis pri difersaj aferoj. Oni ankaŭ krokodilis kiel ni povas memori forpasojn de Apsana kaj Keshavram.

Narendra diris ke oni ne rajtas paroli ĉu etnaj ŝtatoj estas bonaj aŭ malbonaj dum Esperanto-ranĝoj. Temis pri kio Subhas diris dum la EKKo-Kunveno 2010. Bharat diris ke tio etas malbona. Poste Hareram legis artikolon en Nepali, de Parasar. Tio enuis min kaj mi esis forlasanta kaj venis Poshraj kun du gastoj: Roger Eon kaj Marie, maljunaj paroj el Francio.

Ili venis al Nepalo hieraŭ kaj ili vizitos al suda Barato.

Ili estis el Bretonio kaj mi interesiĝis pri iliaj lingvoj. Mi demandis ĉu ili parolas la britonian lingvon aŭ ne. Marie diris jes.

Same kiel en Nepalo, ankaŭ en Francio, oni ne rajtis paroli lokajn lingvojn ĝis antaŭ 50 jaroj. Malgrandaj lingvoj estis malaperantaj ankaŭ tie. Do, ne nur Nepalo suferas per atakoj de regantaj lingvoj. Tamen mi ĝojas ke same kiel en Nepalo, ankaŭ en Francio, tiuj parolantoj de malgrandaj lingvoj mem zorgas pri iliaj lingvoj kaj do tiuj valoraj donacoj de la naturo ne facile malaperos.

Li disdonis al ni bildo karojn el lia urbo kaj ankaŭ foliojn pri "14aj Internaciaj Renkontiĝoj". Li promesis ke li povos arangix gastiĝon de du personoj.

Fakte, mi iam korespondis kun Roger antaŭ longe. Li interesiĝis pri Nepalo kaj do mi sendis al li informojn pri IHR. Eble mi donis al li adreson de Ursula. Bonege ke li memoras min. Li ankaŭ sendis al mi gratulmesaĝon okaze de aperigo de Nepali-Esperanto-Vortaro, kompilitan de mi.

bildo de Razeno

Razeno blogas Esperante

Saluton.

Mi ofte blogas ĉe http://razeno.blogspot.com

Mi provas se mi povas kopii mian blogaĵon tie ĉi. :)

bildo de Razeno

Mia blogo en Esperanto

Estas interese trovi tiun ĉi retpaĝon hodiaŭ. Jam antaŭ multaj jaroj mi serĉis tiun paĝon kaj aperis io komerca kaj do mi sentis min trompita. Sed hazarde venis al mi invito aŭtomata por aliĝi al tiu paĝo.

Mi multe esperas ke tiu ĉi paĝo prosperos kaj mi sukcesos trovi pli kaj pli da gemikoj.

Fakte ni havas kelkajn sociajn ligilojn sed ĉiuj ne estas tute taŭgaj.

Mi multe esperas ke mi regule blogo tie ĉi.

Mi de multaj jaroj blogas ĉe http://razeno.blogspot.com

Bonvlu viziti min tie por miaj blogaĵoj.

 

Razeno

bildo de Razeno
Abonrilata enhavo


povigita de