Ensaluto

Blogo de rcandido

bildo de rcandido

Belegaj geknaboj parolas Esperanton.

Bela brazila knabino kantas "La unuaj tri numeroj".
Teksto: Sylla Chaves
http://www.youtube.com/watch?v=DyfbCm78u9o&feature=response_watch

.


Kupero aghas 21 monatojn, kaj bone komprenas la internacian lingvon.
http://www.youtube.com/watch?v=l0ErKbLL5WQ&feature=related

.


"Jean kaj Milena estas brazilaj E-denaskuloj, kiuj en Apr. 2007 estis resp. 3-jara kaj 8-monata".
http://www.ipernity.com/doc/57867/7342957

.
Kaj ili denove post iom da tempo... (Jul. 2009 estis resp. 6- kaj 3-jaraj)
http://www.ipernity.com/doc/57867/7342959

Dávid 5 jara, Angela 3 jara - sondokumento el 1991
http://www.ipernity.com/blog/61797/160683


Instruado de E-o en lernejoj el mia urbo!

Mi petas ke vi bonvole legu atenta:

"La Komisiono pri Edukado de la Brazila Senato aprobis projekton
(15/09/2009), per kiu oni proponas instruadon de Esperanto en la enlandaj
mezlernejoj kiel nedevigan lernobjekton. La projekto, de aŭtoreco de la
senatano Cristovam Buarque (Laborista-Demokrata Partio), nun iros al la
Deputita Ĉambro kaj, se aprobita, la lernejoj havos tri jarojn por adaptiĝi
al la leĝo, kiu antaŭvidas devigon de la instruado de la lingvo, se ĝin
pravigos la ekzisto de intereso fare de la lerneja komunumo, post tiu
eksperimenta periodo."
- Afiŝita je 17 Septembro 2009 de Redaktanto -
http://ileibr.org/brazilei

Simile al tiu landa projekto ekzistas alia projekto en mia urbo San-Kaetano
el Sudo (São Caetano do Sul), urbeto apud San-Paŭlo. La Urbestrarano Flavio
Rstom proponis instruadon el Esperanton en la urbaj mezlernejoj.-
http://www.camarascs.sp.gov.br/camarascs_noticias_view.asp?id=3643&mn=83
Proceso Nº2380.

Interalie por tiaj momentoj, kiam bezonata estas prezenti al la estraranoj
konvinkajn argumentojn bazitajn sur faktoj kaj ne sur personaj kredaroj,
kiel kutime, esperantistoj amase celas helpi kaj manifesti sia apogo per
siajn optimismajn komentojn. Do mi petas helpon al vi. Mi petas ke bonvole
skribu rete aŭ papele al niaj urbestraranoj por konsili, laŭdi, demandi kaj
instigi ilin pri la aprobo de la leĝa projekto.

bildo de rcandido

Partiturojn el E-Kanzonoj

Karaj amikoj, mi havas peton al vi!

Mia nomo estas Cândido (aû Kandjdo), mi estas brazilano.
Tie ĉi en mia urbo (São Caetano do Sul) la majstro el la libera ĥoro akceptis provi e-muzikojn. Estas tre fama ĥoro, la ĥoro el la Fondaĵo de la Artoj (Fundação das Artes de São Caetano do Sul).

Mi serĉas originale Esperante verkitajn kantojn kaj kanzonojn. Ĉu bonvole iun povas sendi al mi kelkajn partiturojn el E-kantoj? Poste mi filmos la prezentadojn, kaj mi pensas ke estos bona divastigado pri la verkisto kaj por la Esperanto.

bildo de rcandido
Abonrilata enhavo


povigita de