Subtenu!
Ĉiuj servoj de Esperanto.com estas senpagaj. Ni bezonas monon por domajno, servilo kaj multaj aliaj elspezoj!
Vi povas donaci:
1.Pere de UEA-konto: esco-b
2.Pere de PayPal sistemo
Klaku suban butonon por donaci!
Ĉiu donacinto iĝas subtenanto kaj ricevas specialan bildeton en la profilo:
Pliaj detaloj
|
Blogo de reto
Afiŝita de reto je 3 majo, 2010 - 07:57.
Antaŭ kelkaj tagoj iu E-lernato fonis min kaj petis unu de mi elektitan robaion de Omar Ĥajjam en Esperanto por iu internacia ekzpozicio multlingva. Mi foliumis la poemaron kaj al mi plaĉis jena poemo. Eble ĝi plaĉus al vi ankaŭ :)
|
|
Afiŝita de reto je 2 majo, 2010 - 11:03.
ĉu oni ne rajtas esti suspektindaj?!
|
|
Afiŝita de reto je 19 marto, 2010 - 12:46.
1. UN rekonis Novruz-on (21-a de marto) kiel "la internacia festo". La novaĵo estas ĝojiga. Vere Novruzo estas unu el la plej logikaj "naturaj festoj".
2. La jaro finiĝas kaj post horoj (laŭ nia kalendaro) komenciĝos nova jaro. Jaro kiu pasis estas ne forgesebla kaj je la memoro de nia socio restos historia. Multaj (mal)bonaj aferoj okazis ... ploroj, sangoj, ĉagrenoj, solidarecoj, turmentoj, arestoj, krimoj, atencoj, manifestacioj, protestoj kaj ...
3. La jaro 1388 laŭ estis "jaro de junulmortigado". Multaj gejunuloj estis murditaj flanke de "la nekonatuloj". Du el ili fariĝis simboloj kaj standardoj de la irana civila movado: Neda kaj Sohrab. Rigardu kiom belaj kaj plenvivaj "estas" ili. Kaj LA MORTINTOJ DE ĈI JARO ESTIS LA PLEJ VIVAJ MORTINTOJ" ...
|
|
Afiŝita de reto je 17 marto, 2010 - 10:39.
Alproksimiĝas Novruzo, la suba simpla kaj kortuŝa teskto spegulas mian koran senton:
Sir (ajlo) ekzistas Serke (vinagro) ekzistas Sib (pomo) ekzistas Sananu-on (manĝaĵo el suko de tritiko kaj faruno) ŝi mem kuiris Somako kaj Senĝedo (alizo) kaj Sabze-on (verdaĵo) mi vidas SED Ĉi jare vi mankas Unu soo mankas Ekde ĉi jaro Ĝis ĉiam Via patrina festtablo Sohrab-on mankas ...
|
|
Afiŝita de reto je 17 marto, 2010 - 10:37.
Civila kontraŭstaro de irananoj trovas pli kaj pliajn iniciatojn. Jen unu el la lastaj: Je la 8-a de marto kelkaj iranaj virinoj proteste al subpremado de virinoj kaj homaj rajtoj kaj okazantaj katastrofoj en irano kunvenis kaj anstataŭ la irana ambasadejo en Ottavo (Kanado) dancadis! Menciindas ke "danco" en ĉiaj specoj en irano estas "MALPERMESITA" kaj tiuj virinoj protestintence dancadis.
|
|
Afiŝita de reto je 14 marto, 2010 - 16:39.
En region kie mi kreskis la unuan arbon kiun mi ekkonis estis vinberarbo. Vito estas sekaŝela, deforma kaj ne alloga laŭŝajne dum perdas siajn foliojn. la arbo havas mirindajn radikojn, foje oni povas kelkmetrojn for de la arbo trovi ties profundajn radikojn ... . Tamen la frukto de tiu arbo estas ĝuplena, freŝiga, plezura kaj bongusta vinbero kiun se oni bone preparus eblas atingi vivĝuan vinon ... Al mi tre plaĉis jena strofo de Feridun Moŝiri:
گمان مبر که به پایان رسید کار مغان هزار باده ناخورده در رگ تاک است
Ne konjektu ke la afero de amantoj finiĝis jam Mil tasoj da ne drinkitaj vinoj ekzistas en la vejnaro de vito ... Laŭ mi, vito povas esti bona simbolo al mia lando, irano: kaduka vizaĝo sed ene vivplena kaj plezuriga kun profundaj radikoj dum la historio ...
Post islamaniĝ(g)o, vino <la ĝuo> estis malpermesita en irana teritorio tamen "ĉiam en la vejnaro de la vitoj estis ne drinkitaj vinoj ...", irananoj ĉiam produktis bongustajn vinojn ... VIVU VIN(BER)O!
|
|
Afiŝita de reto je 24 februaro, 2010 - 17:03.
La persa BBC, antaŭ hieraŭ unuan fojon prezentis dokumentitan filmon pri la atako de la Tehrana polico al la studenta dormejo de la Tehrana universitato je la 14a de junio 2009. La filmo estis tiom ĉagreniga kaj plenkruela ke mi ne sukcesis dormi ... . Kio okazas al ni? De kie venas tiom da krueleco kaj sovaĝeco? Ki... Ne, mi ne sukcesis trovi konvinkigajn respondojn al mi ... Ĉio komenciĝas de ni mem ... i(o)uj devas ŝanĝiĝi ... multon ni devas lerni ... multon ni devas studi, eble, eble ni retrovos harmonion, kunvivadon, toleremon, reciprokan respektadon kaj rajton de la aliaj ankaŭ ... Ege malbone fartas mi ... Rigardi malantaŭon timigas min ... Ni meritas tute alian vivkondiĉon ... Mi ŝatus iu venu ĉe mi kaj vekigu min de la koŝmaro kiun mi spertas ... iu diru al mi ke ĉio estis koŝmaro kaj ke la fakto estas io alia ... sed, vanas mia deziro kaj la vangofrapoj de la faktoj estas sufiĉe fortaj kaj vekaj ... Ĉu ni estas nacio kiu jam findecidis sin mortigi? sin detrui?
=========
Dume Radio Farda (La morgaŭ radio) prezentis du pliajn filmojn unua foje prezentitaj pri la sama afero ...
|
|
Afiŝita de reto je 21 februaro, 2010 - 09:17.
Plendi pri la ne observado de lingvaj rajtoj en irano, ne estas io novaĵo. En irano 5 lingvoj havas parolantojn pli ol miliono+: la persa, La azera, la kurad, la araba kaj la baluĉa. Ekzistas ankaŭ kelkaj aliaj lingvoj kies parolantoj ne atingas milionon sed kelkmilojn ekzemple la armenan. En tiu ĉi noto mi intencas iom tuŝi la aferon pri mia GEpatra lingvo la azera kiu estas almenaŭ gepatra lingvo de pli ol 16-26 procento de irana loĝantaro. La azera estas "granda problemo" en irano. Oni forte klopodas pravigi ke "la azera estas prapersa lingvo kaj nenian rilaton havas kun la tura"!? + (aro da artikoloj en la persa) kaj ke ĉiuj azerbajĝananoj estas "puraj arianoj" kaj ke post la invado de azerbajĝan-teritorio de mongoloj, la loĝantoj transformiĝis al turka lingvo (?!) kaj ... Por pravigi tiujn teoriojn ekde antaŭ 80 jaroj (post la apero de Reza ŝaho) jam multaj lingvistoj, sciencistoj kaj politikistoj klopodadis. La ĉefa celo estis kaj ankoraŭ daŭre estas pereigi la azeran lingvon kaj kredigi la azerojn ke "vi estas perditaj ariaidoj kaj ke vian lingvon oni venenigis" ... tamen dum pasintaj 80 jaroj oni ne sukcesis "persigi" la azerojn entute. Strangas ke okazo de la revolucio en irano ne kaŭzis ajnan ŝanĝon en tiu politiko pereigi la azerojn kaj la nova registaro sekvis saman manieron de la antaŭa reĝimo pri minoritatoj kaj precipe pri la azerbajĝananoj.
|
|
Afiŝita de reto je 18 februaro, 2010 - 11:07.
Priskribon de la kurantaj aferoj en irano bone faris Mana Neyestani per sia desegnaĵo. Mi ne havas ion pli aldoni !

|
|
Afiŝita de reto je 18 februaro, 2010 - 11:03.
Laŭ la informoj + nun irano estas unu el la plej grandaj prizonoj de la ĵurnalistoj en la mondo. Pli ol 60 ĵurnalistoj nun estas en la prizono. La historio de ĵurnalismo en irano, estas plendolora, sopira kaj plenploriga rakonto. Ekde la apero de la gazetaro en irano, ĉiam la ĵurnalistoj estis la plej unuaj viktimoj dum la sociaj kaj politikaj krizoj ... Priserĉante miajn disajn notetojn mi retrovis jenan foton de la satira gazeto "Molla Nasraddin" - kiu aperis ekde 1906 ĝis 1931- en Azerbajĝan-Irano. La gazeto estis tre pionira kaj avangarda. Ĝi kaŭzis intelektulan movadon en irano kaj havis profundan influon inter la mezklasa socia etapo. La de mi elektita foto montras "problemon" kiu ĝis hodiaŭ - post pli ol jarcento- estas aktuala. La foto montras intelektulon kiu enmane havas gazeton kaj la mullaoj eskapas de li ĝuste pro tio ke li kunhavas kaj eĉ ofertas al la aliaj la presaĵon! Ankaŭ hodiaŭ la regantaj mullaoj en irano regas samkiel siaj antaŭuloj ... Oni preferas monopolismon kaj cenzuradon.
 |
|
|
| |