Esperanto.com: nia komunumo

Blogo de Stano

bildo de Stano

Ĉu vi ŝatas aŭskulti fabelojn?

Verŝane ĉiu el ni, sed precipe niaj infanoj kaj genepoj, ŝatis, kaj eble ankoraŭ nun ŝatas aŭskulti fabelojn. Estas ja tre agrable foriri el la realo en la mirindan mondon de herooj kun supernaturaj kapabloj, kie la bono venkas la malbonon. Plej bele certe estis aŭskulti niajn proprajn patron aŭ patrinon, kiuj legis fabelojn ĉe nia lito...

Feliĉe voĉlegatajn fabelojn eblas registri, aldoni muzikon aŭ kantojn, kaj eldoni ilin sur kompaktdiskoj. Tiujn oni povas aŭskulti antaŭ ol (tre agrable) ekdormi, dum hejmaj laboroj, en aŭtomobilo... Emfazinda estas la pedagogia valoro de tia aŭskultado: aŭskulti kaj kompreni parolatan tekston, lerni novajn vortojn, alpoprigi al si belajn kaj modelajn vortturnojn en agrabla mondo de fabeloj.

Voĉlegitaj fabeloj ĝis antaŭ ne longe mankis en nia merkato kun kompaktdiskoj. Pro tio mi decidis forigi tiun mankon kaj komencis eldoni voĉlegitajn fabelojn (sonlibrojn) sur kompaktdiskoj.

Fabeloj de Andersen

Hans Christian Andersen estis dana verkisto, kiu famiĝis ĉefe pro verkado de fabeloj. Tiuj estas tradukitaj al pli ol 100 lingvoj kaj influis ankaŭ teatraĵojn, filmojn, baletojn. La fabelojn de Andersen, kiuj aperis libroforme en kvar volumoj, tradukis al Esperanto L.L. Zamenhof.

Ĝis nun mi sukcesis voĉlegi kaj eldoni kvindekon da fabeloj de Andersen, sur 16 klasikaj kompaktdiskoj. Temas pri la fabeloj de la unuaj du volumoj. La suma daŭro estas pli ol 16 horoj. La diskoj estas aĉeteblaj unuope, aŭ po 8 en du plastaj kovriloj.

Mi laboras plu kaj preparas kaj eldonos ankaŭ la volumojn 3 kaj 4.

bildo de Stano

MIAJ LERNOLIBROJ, DISKOJ KAJ DIDAKTIKAJ MATERIALOJ EN IPERNITY

Didaktikaj materialoj por la lernolibroj de Stano Marček

INSTRUAJ BILDOJ POR REKTMETODA INSTRUADO:

500 ilustraĵoj A5 en du praktikaj kofretoj (po 250, resp. lecionoj 1-11 kaj 12-22). La desegnaĵoj de Linda Marčeková (filino de la aŭtoro) apartenas al la kursmaterialo Esperanto per rekta metodo, verkita de Stano Marček, kaj uzeblas kun ajnlingva versio de la libro. La bildoj kronologie sekvas la unuopajn paŝojn de la lernolibro kaj eblas helpe de ili gvidi rektmetode Esperanto-kurson por komencantoj.
La samaj bildoj troveblas ne nur en la libroj mem (malgrandigitaj), sed estas aĉeteblaj ankaŭ sur KD, de kie oni povas komputile projekcii la PDF-formatajn bildojn. Jen la enhavo kaj specimenoj de la bildokolekto.

MODELA ELPAROLO: