Ensaluto

Blogo de Thalmer

Nobel-premion ricevis la Eŭropa unio

En la 2012-a jaro la Eŭropa Unio ricevis la Nobel-premion pri la paco.-anoncis en Oslo la norvega Nobel-komitato. La prezidanto de la komitato kialigis la decidon per tio, ke la Eŭropa Unio dum ses jardekoj ludis gravan rolon en la paca evoluo de Eŭropo.
Artikolo en la blogo de Eŭropa Civitano. http://europacivitano.wordpress.com/

bildo de Thalmer

La efiko de la klimato-ŝanĝiĝo al la urboj

Pri la efiko de la klimato-ŝanĝiĝo al la urboj publikis traktaĵon la Eŭropa Medioprotekta Agentejo (European Environment Agency-EEA). Al la diversaj eŭropaj urboj ankaŭ la efikoj estos diversaj, sed unu afero tamen estas komuna: por la ŝanĝiĝoj la urboj devas pretigi sin.
Artikolo en la blogo de Eŭropa Civitano. http://europacivitano.wordpress.com/

bildo de Thalmer

Dekmiloj da junaĝaj rifuĝintoj alvenas al EU

Pluajn agojn kaj fortostreĉojn urĝas la Eŭropa Komisiono por defendi la junaĝajn rifuĝintojn, kiuj alvenas al Eŭropo sen akompano. La asembleo en vendredo aprobis la rilatan dumtempan raporton, en kiu oni konstatis, ke verŝajne en la venontaj jaroj ne okazos pliboniĝo signifa en la afero.
Artikolo en la blogo de Eŭropa Civitano. http://europacivitano.wordpress.com/

bildo de Thalmer

Eŭropo estas nur iluzio – ni estas senfortaj

“Nuntempe el politika vidpunkto paroli pri la Eŭropo de 27 landoj estas nur iluzio.”-deklaris Elio Di Rupo belga ĉefministro en la brusela Libera Universitato en sia parolado dirita okaze de la komenco de lernojaro.
Artikolo en la blogo de Eŭropa Civitano. http://europacivitano.wordpress.com/

bildo de Thalmer

La fortigon de la eŭropa kunlaboro petas la nederlanda reĝino

La fortigon de la eŭropa kunlaboro kaj la savon kaj gardadon de eŭrozono petis la nederlanda reĝino Beatrix en sia trono-parolado dirita en Hago, okaze de la komenco de la nova parlamenta periodo.
Artikolo en la blogo de Eŭropa Civitano. http://europacivitano.wordpress.com/

bildo de Thalmer

La Komisiono preparas la amendon de traktato

Jose Manuel Barroso en la strasburga plenkunsido de la Eŭropa Parlamento diris, ke la Eŭropan Union ni devas transformi al federacio de naciaj ŝtatoj kaj tio bezonas novan unian bazan traktaton.
Artikolo en la blogo de Eŭropa Civitano. http://europacivitano.wordpress.com/

bildo de Thalmer

Malsat-strikas la eksa hungara ĉefministro

Jam de kvar tagoj malsat-strikas Ferenc Gyurcsány kaj tri aliaj membroj de la partio Demokratia Koalicio sur la placo Kossuth, antaŭ la konstruaĵo de la budapeŝta parlamento.
Artikolo en la blogo de Eŭropa Civitano. http://europacivitano.wordpress.com/

bildo de Thalmer

Grekio deziras superplenumi la planon

La greka ministro pri financaj aferoj prezentis ŝparo-pakaĵon 17 miliardoj da eŭroj grandan al la ŝuldatoj.- komunikis dimanĉe la DPA novaĵagentejo, laŭ la informoj devenantaj el ministerio.
Artikolo en la blogo de Eŭropa Civitano. http://europacivitano.wordpress.com/

bildo de Thalmer

La eŭropanoj estas pli optimismaj

La eŭropanoj estas pli optimismaj rilate al la Eŭropa Unio ol ili estis antaŭ naŭ monatoj.-evidentiĝas el la plej freŝa opini-sondado de Eŭrobarometer.
Artikolo en la blogo de Eŭropa Civitano. http://europacivitano.wordpress.com/

bildo de Thalmer

Hollande retiriĝas en afero de riĉuloj

Pro fortega lobio-agado de negocistoj kaj konsilistoj pri impostoj la franca prezidento Francois Hollande retiriĝas kaj malstriktigos la planon de impostado por riĉeguloj.- komunikis la franca gazeto Le Figaro.
Artikolo en la blogo de Eŭropa Civitano. http://europacivitano.wordpress.com/

bildo de Thalmer
Abonrilata enhavo


povigita de