Ensaluto

Blogo de Tjeri

Lullulad'

Mi provis traduki tiun belan lulkanton tradician el la itala.

Jen versio de L'Arpeggiata : https://www.youtube.com/watch?v=eftigsZmGDw&list=RDeftigsZmGDw#t=0

...kies basa klarneto tremetigas mian spinon... kantas Lucilla Galeazzi

 

Lullulad' Lullulad'
Tiun filon ĉu mi donos?
Mi donos al bonfeino
Kiu gardos lin por semajno

Dormu dormu bela filo
Se ne, venos la koboldo
Dormu dormu mia filo
Se ne, redonos mi al Dio

Jen lulad' jen lulad'
Dormu belul' de via panjo
Dormu belul' de via paĉjo
Ke mi ĉesu lulkanti

 

 

bildo de Tjeri

La manoj oraj

Jen kanzono de Bernard Lavilliers (Bernar' Lavilje') pri la detruo de laboro en la industriaj urboj de Francio. Ĝi nun kvazaŭ iĝis himno de unu el la kandidatoj por  prezidanteco de Franca Respubliko.

https://www.youtube.com/watch?v=Qh9feSaNS4Q

https://www.youtube.com/watch?v=C_FrCekiYSY

La manoj oraj

Granda nigra suno ŝvebas sur la valo,

Silentaj kamenoj, fermita portalo,

Senmovaj vagonoj, morta citadelo,

Ne plu oranĝa flamo en griza cîelo.

 

Ili similas nokte al antikvaj kasteloj

Ronĝitaj de veproj – de frosto kaj ŝtelo,

Frostiga ventego pulvoron forblovas,

Metala giganto, kiu fordrivas.

 

Mi volas labori plu, daŭre plu labori,

Forĝi ruĝan ŝtalon per miaj manoj oraj,

Daŭre plu labori, daŭre plu labori,

Ruĝa ŝtalo kaj manoj oraj.

 

Mi vivadis tie - en tiu fabriko

Miaj pulmoj - mia sang' kaj miaj strikoj

Senestontec' tie – malofta somero

Kvazaŭ ruĝa truo borita en espero

 

Ili similas nokte al militŝiparo

Batita de ondoj, ronĝita de maro,

bildo de Tjeri

La dioj

(…) Unue estas Ŝtiĉjo, dio de stulto, kun ruĝa simia postaĵo, kruda intelektula kapo, freneza amo de abstraktaĵoj. En 1940 li estis la dorlotito de germanoj. Nun li pli kaj pli ŝirmiĝas en pura scienco, kaj oni povas vidi lin ofte klinita super la ŝultroj de niaj scienculoj. Ĉe ĉiu nuklea eksplodo lia ombro stariĝas iom pli alte sur la Tero. Lia plej ŝatata artifiko konsistas en doni al stulto genian formon, kaj varbi de ni niajn grandajn homojn por certigi nian propran detruon.

Estas Merzavko, dio de absolutaj veroj, ia kozako staranta sur amasoj da kadavroj, kun skurĝo en mano, felta ĉapo sur la okulo kaj flagranta ridaĉo. Ĉi tiu estas nia plej malnova estro kaj mastro. Li decidas nian destinon de tiom longa tempo, ke li iĝis riĉa kaj honorinda. Ĉiufoje kiam li mortigas, torturas kaj subpremas je la nomo de absolutaj veroj, religiaj, politikaj aŭ moralaj, la duono de la homaro tenere flataĉas lin. Tio multe amuzas lin, ĉar li ja scias, ke absolutaj veroj ne ekzistas, ke ili estas nur rimedo por sklavigi nin, kaj ĉe ĉi tiu momento mem, en la pura aero de Big Sur, super la bleko de fokoj, super la krioj de kormoranoj, la resono de lia triumfa rido ruliĝas ĝis mi, kaj eĉ la voĉo de mia frato Oceano ne sukcesas superi ĝin.

bildo de Tjeri

Falas la neĝo

Vintro jam alvenis delonge, kaj hodiaŭ ni vidas la unuajn neĝflokonojn fali sur Lionon.

Tial mi tradukis tiun faman kanzonon, iaman ŝlagron, de Salvatore Adamo, jam tradukitan al la itala, la hispana, la portugala, la turka, la japana, la vjetnama,  la pola, sed neniam al esperanto.... almenaŭ laŭ mia scio.

France: https://www.youtube.com/watch?v=_64nc_NLE_I

Itale: https://www.youtube.com/watch?v=5yO9_kRn7BY

Hispane: https://www.youtube.com/watch?v=LPag6TBWEao

Portugale: https://www.youtube.com/watch?v=G1e_fy0PIG8

Turke: https://www.youtube.com/watch?v=JnvQPbqaFRA

Japane: https://www.youtube.com/watch?v=zVqUJTMo1z4

Vjetname: https://www.youtube.com/watch?v=a8xFGqtiARg

Pole: https://www.youtube.com/watch?v=OVEuOeg4OEA

 

Falas la neĝo

Ci ne venos ĉi vesperon

Falas la neĝo

Mia koro falas en nigron

 

Tiu kurteno silka

El larmoj tutblanka

Birdo sur la branĉo

Ploras pri la sorĉo

 

Ci ne venos ĉi vesperon

Mi iras en malesperon

Sed falas la neĝo

Senpasia kirliĝo

 

Lalala....

Hohoho...

 

Falas la neĝo

Ci ne venos ĉi vesperon

Falas la neĝo

Ĉio blankas pro malespero

 

Tristega certeco

Senhoma malvarmo

Terura endormo

Blankega soleco

 

Ci ne venos ĉi vesperon

Mi iras en malesperon

Sed falas la neĝo

Senpasia kirliĝo

bildo de Tjeri

Mediteraneaj ventoj

En Mediteraneo blovas apartaj ventoj, kiuj havas siajn proprajn karakteroj, periodecojn, sezonecojn. Ili havas ankaŭ apartajn nomojn.
Mi provas tie esperantigi iliajn nomojn.
Ĉiaj komentoj estas bonvenaj.

Tramontano, nomo de pluraj nordaj ventoj, kiuj venas trans la montoj de Hispanio, Francio, Italio. PIVa.
Grekalo, etime temas pri vento, kiu venas el Grekio en okcidenta Mediteraneo, do el oriento, sed ĝi blovas ankaŭ en la grekaj maroj.
Boreano, norda vento, kiu subitece blovas, ĉefe en Adriatiko.
Levanto, somere blovas el oriento en okcidenta Mediteraneo.
Siroko, sud-orienta varma vento, kiu venas el Afriko. PIVa.
Libeĉo, sud-okcidenta pluvportanta vento, kiu blovas ĉie en Mediteraneo, sed pli ofte kaj forte en nord-okcidenta.
Kuŝanto, blovas el okcidento en okcidenta Mediteraneo.
Mistralo, nord-okcidenta forta vento de okcidenta Mediteraneo, ĉefe en Francio. PIVa.
Meltemo, somera norda vento de orienta Mediteraneo.

bildo de Tjeri

Plendo de Mandreno

Mi tradukis la jenan tradician francan kanzonon en 2012.

Temas pri Mandreno (Mandrin 1725-1755) unu el la popularaj banditoj de iama Francio.

Nu, li celis nur monon, sed la popolo malamis impostistojn, kiujn li persekutis, kaj tiel kreiĝis la legendo de Mandreno.
Tiu legendo trapasis jarcentojn, kaj ankoraŭ nun multaj homoj rakontas la heroaĵojn de la nobla Mandreno.

La "Plendo de Mandreno" estas fama kanzono pri li, kiun oni lernas infanaĝe. En dediĉita retejo troviĝas pli ol dudek versioj de tiu kanzono, mi rekonmendas tiun de Yves MONTAND.

http://www.mandrin.org/la-complainte-de-mandrin.html )

https://www.youtube.com/watch?v=JCwsASjtryw )

 

 

La plendo de Mandreno

(La complainte de Mandrin)

 

Ni estis dudekopo
Banditoj en la grupo
Kun niaj blankaj vestoj
Laŭ modo de ... bone aŭdu
Kun niaj blankaj vestoj 
Laŭ modo de vendistoj

La unua afero
En mia kariero:
Prizorgis mi kiel mastro
Monujon de ... bone aŭdu
Prizorgis mi kiel mastro
Monujon de la pastro

Eniris ĉambron lian
Ja vere idilian
Mil monerojn vidis
Mia mano ... bone aŭdu
Mil monerojn vidis
Kaj mia mano prenis

bildo de Tjeri

Ribelo

 

jen poemo de Jules Supervielle (franca-urugvaja poeto 1884-1960), kiun mi provis traduki

 

 

Ribelo

 

mi vidis bonajn homojn perei pro torturo,

infanetajn ridetojn viŝitaj de teroro

kaj bluegajn okulojn pograde estingiĝi

ne sciantaj mensogi nek kapablaj ŝajnigi.

 

Mi vidis parfumojn de vento balaitajn

velkintajn rozojn kaj foliarojn mortajn,

ankaŭ brulantajn plorojn, tro grandajn kordolorojn

tro da sango elflui el honestulaj koroj.

 

Mi vidis por nutri sin virinojn devigitaj

prostituiĝi, kaj ve! morti infanoj multaj

ĉe laboro, oldulojn kun senkarnaj vizaĝoj

daŭre strebantaj apud siaj atendantaj tomboj.

 

Kaj ĉar mi ĉiam sentas malsaton kaj maljuston

Ĉar mi vidas etulon premita de grandulo

Kiam juro forsvenis pro forto kaj malvirto,

Mi ne kredas je io, krom ja je nenieco

bildo de Tjeri

La fratoj

Mia plej ŝatata hispanlingva kantisto estas la argentinano Atahualpa Yupanqui. Eble, tial, ke mi bone komprenas liajn parolojn, ĉiam klare kompreneblajn, eĉ de mi, kiu tute ne lernis la hispanan. Tamen mi konas la kuzajn lingvojn francan kaj italan, tio helpas (kaj ankaŭ esperanto, ĉu ne?)
Mi tradukis lian kanzonon "Los hermanos", unu el miaj plej ŝatataj, en 2012.
www.youtube.com/watch?v=NvgTCTbIgTA

Ankaŭ Mercedes Sosa kantis ĝin: https://www.youtube.com/watch?v=yJAOZ4bPGMA (ŝanĝinte la lastan frazon al "kaj fratinon tre belan..." )
 
La fratoj
 
Mi havas fratojn tiom multajn
Ke mi ne povas kalkuli,
En la valo, la montaro,
En la pampo kaj en la mar'.
Ĉiuj ili kun siaj suferoj,
Kun siaj revoj ĉiuj ili,
Kun esperaĵoj antaŭ si,
Kun memoraĵoj post si.

 
Mi havas fratojn tiom multajn
Ke mi ne povas kalkuli

 
Homoj kun manoj varmegaj
Pro la forta amikeco,
Kun iu plendo por plori,
Kun iu preĝo por preĝi,
Kun horizonto vastega,
Kiu ĉiam malproksimiĝas,
Kaj tiu forto por serĉi ĝin
Per obstino kaj volo.
Kiam ĝi ŝajnas apuda
Tiam ĝi estas plej fora.

 
Mi havas fratojn tiom multajn
Ke mi ne povas kalkuli

 
Kaj tiel ni daŭre marŝas
Harditaj per soleco.
Ni perdiĝas en la mondo,
Kaj revenas al renkont',
Kaj tiel ni rekonas nin
Por spekti la foraĵon,
Por kunmordi kantaĵojn,
Semojn de vastegeco,
Kaj tiel ni daŭre marŝas
Harditaj per soleco,
Kun en ni niaj mortoj 
Por ke neniu postrestu

bildo de Tjeri

Nokto kaj Nebulo

Traduko de kanzono de Jean Ferrat (Ĵan Fera') 1930-2010, kiun mi faris okaze de lia morto en 2010.

https://www.youtube.com/watch?v=3k8VsijdTwo

 

Il estis dudek, miloj ili estis 
Nudaj magraj tremaj, en karcervagonoj
Ŝirantaj la noktoj, per svingantaj ungoj
Miloj ili estis, centoj ili estis

 

 

Kredintaj sin homoj, estis jam nur nombroj
Iliaj kubetoj jam delonge ĵetitaj
Tuj la mano falas, restas nur ombreto
ili neniam plu vidos la someron

 

 

Jen la fuĝo de l' temp', lanta monotona
Vivi plian tagon, alian horon certe
Kiom da radturnoj, da haltoj, ekiroj
Kiuj daŭrigas esperon senfine

 

Havis nomon Ĵanpier', Nataŝa kaj Samŭel
Iuj preĝis Jesuon, Jehovah aŭ Viŝnu
Aliaj ne preĝis, ne gravas la ĉielo
Tiuj simple volis ne plu senti jugon

 

 

Ne ĉiuj alvenis ĝis la vojaĝfino

Kiam iuj revenis, ĉu tiuj ĝojiĝis
Nur provis forgesi, tiom junaj, miraj
pri brakvejnoj siaj jam tiom bluegaj 

 

La germanoj gvatis el siaj gvatoturoj
La luno silentis same vi silentis
Rigardante ien, certe eksteren
Via karn' ja molis por la policohundoj

 

 

Nun iuj diras min, ke tiaj vortoj malmodas
ke ili preferus, nur kantojn pri amo
Ke sango sekiĝas historiiĝante
Ke neniel utilas preni sian gitaron

 

 

Sed kiu kuraĝus haltigi mian volon?
La ombro homiĝis, hodiaŭ someras
Mi tvistigus vortojn, se utilus tvisti
Tial ke la infanoj, sciu kiu vi estis

 

Vi ja estis dudek, ja miloj vi estis 
Nudaj magraj tremaj, en karcervagonoj
Ŝirantaj la noktoj, per svingantaj ungoj
Ja Miloj vi estis, ja centoj vi estis

bildo de Tjeri

Deklaro por sendependiĝo de la Menso

Tiu alvoko estis publikita la 28-an de junio 1919, subskribita de multaj intelektuloj, inter ili: Albert Einstein, Romain Rolland, Hermann Hesse, Bertrand Russell, Stephan Zweig

 

 

Mensaj laboristoj, kamaradoj de kvin jaroj disigitaj tra la tuta mondo de la armeoj, de la cenzuro, de la malamo inter militantaj nacioj, ni adresas al vi, je ĉi tiu momento, kiam bariloj detruiĝas kaj landlimoj malfermiĝas, alvokon por reformi nian fratecan kuniĝon, sed novan kuniĝion, pli fortikan kaj pli sekuran ol tiu, kiu antaŭe ekzistis.

 

La milito ĵetis konfuzon en niajn vicojn. La plejparto de intelektuloj uzis siajn sciojn, sajn artojn, siajn prudentojn por servi la registarojn. Ni volas akuzi neniun, sendi neniun riproĉon. Ni scias la malforton de individuaj animoj, kaj la primaran forton de la grandaj koletivaj fluoj: ĉi lastaj forbalais la antaŭajn, tuje, ĉar nenio estis antaŭpreparita por rezisti tion. La sperto almenaŭ utilu por estonteco!

 

bildo de Tjeri
Abonrilata enhavo


povigita de