Ensaluto

Blogo de Vincas

Laurynas Algimantas Skūpas

Laurynas Algimantas Skūpas naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1937 en vilaĝo Salamiestis, distriko Kupiŝkis. Mortis la 10-an de januaro 2005 en Vilnius. En 1955 finis la mezlernejon de Subaĉius kaj en 1959 cum laude la superajn pedagogiajn studojn (franca lingvo kaj literaturo) en Vilniusa Pedagogia instituto. 1959 – 1961 instruis francan lingvon kaj Esperanton en mezlernejo de urbeto Ŝeduva. 1961 1964 – superaj doktoriĝaj studoj pri fonetiko kaj fonologio de franca lingvo en Moskva Instituto pri Fremdaj Lingvoj. Ekde 1964 ĝis la fino de 2002 estis profesoro de fonetiko de franca lingvo, Esperanto, hispana, provanca lingvoj, de interlingvistiko kaj esperantologio en Universitato de Vilnius. En 1968 en universitato de Minsk prezentis sian doktoran disertacion La nature physique de l‘accent dans le francais moderne (Fizika naturo de la akcento en hodiaŭa franca lingvo) kaj ricevis sciencan gradon. Ekde 1974 estis docento, ekde 1994 – novrajtigita doktoro pri humanaj sciencoj. 1968 – 1971 – vicedekano de Filologia Fakultato, 1970 – 1980 – estro de Katedro pri Franca Lingvo. Perfektiĝis en Parizo (1966), en Universitato de Bruselo (1979), en Moskva Universitato je nomo de Lomonosov.
Ekde 1992 ĝis 1995 lektoris en Pariza Instituto pri Orientaj Lingvoj instruante litovan lingvon kaj cililizon.
Esperantiĝis en 1959. Dum dek jaroj gvidis litovan filion de la Asocio de Sovetiaj esperantistoj, poste Litovan Esperanto – Asocion. En 1989 estis redaktoro kaj parolisto de Vilniusaj Esperantvingvaj radioelsendoj por eksterlando. En 1987 eldonis la sciencan libron Esperanto tarptautinė kalba (Esperanto lingvo internacia). Partoprenis multajn Universalajn kongresojn de Esperanto. Gvidis Litovan Katolikan Esperantistan sekcion, estis ano de Estaro de IKUE kaj estis kandidato al Akademio de Esperanto.

bildo de Vincas
Abonrilata enhavo


povigita de