Esperanto.com: nia komunumo

Blogo de VINILKOSMO

bildo de VINILKOSMO

Intervjuo de KAJTO aperas ĉe ĈRI

 

 

Ĉina Radio Internacia intervjuis la frisan folkbandon Kajto, pri ĝia nova albumo “Duope”.

 

bildo de VINILKOSMO

Omaĝo al Georges Brassens

Omaĝo al Georges Brassens
Yvart, Jacques. Brassens plu. Vinilkosmo, 2011.

Artikolo aperinta en la "Ondo De Esperanto" kaj en la retpaĝo de La Balta Ondo alklaku tiun ligon por legi pli :
http://sezonoj.ru/2012/02/208recenzo1/

"Brassens plu" nova albumo de Jacques Yvart
"Brassens plu" nova albumo de…
bildo de VINILKOSMO

La albumo REVADO ĉe Ĉina Radio Internacia.

La albumo REVADO ĉe Ĉina Radio Internacia.

 


Lundon la 30an de Januaro 2012 Ĉina Radio Internacia intervjuis la italan muzikan grupon Rêverie, pri ĝia nova duobla albumo “Revado”.


La elsendo estas aŭskultebla ĉe tiu ĉi ligilo :
http://esperanto.cri.cn/641/2012/02/03/1s132581.htm

 

bildo de VINILKOSMO

Kapriol'! en la Januara Ondo

Recenzo el la januara Ondo pri Aventur' de Kapriol'!

Bonan kaj dancan jarfinon!

bildo de VINILKOSMO

VINILKOSMO en la oktobra "Beletra Almanako"

Beletra Almanako N-ro 12 oktobro 2011
Beletra Almanako N-ro 12 oktob…

La oktobra Beletra Almanako publikigis artikolon pri la incendio ĉe Vinilkosmo kaj informas pri la subtenkampanjo per disvendado de savitaj diskoj el la fajrego.
Malkovru la riĉegan enhavon de tiu eldonaĵo.
www.beletraalmanako.com

bildo de VINILKOSMO

Jula Informletero de Vinilkosmo n-ro 32

Decembro 2011

Informletero de Vinilkosmo n-ro 32

bildo de VINILKOSMO

Informletero de Vinilkosmo N-ro 31 Novembro 2011

Informletero de Vinilkosmo N-ro 31 Novembro 2011
Karaj legantoj,
Niaj novaĵoj ne tre oftas, kvankam estas kelkaj bonaj,
tio ja ne estas kio plej zorgigas nin en tiu fatala momento, en kiu impresa incendio detruis gravan parton de la havaĵoj de Vinilkosmo. Granda kvanto da KDoj forbruliĝis, sed speciala kaj escepta oferto estas proponita subtene, pri tio legu ĉi sube !

Malgraŭ tiuj malfacilajhoj du novaj albumoj aperas en la VK-katalogo, nova KD de Kajto kiu sumas nun 6 albumojn kaj tiel
konfirmas sian famecon inter la unuaj esperanto-bandoj kaj plej varmkora muziknovaĵo el Kubo, trafe kun la nuna mojosa
etoso, malkovrindas ... Atendita KD de afrika regeo ankau preparata zorgeme de Zhou-Mack ...

Esperante ke neniu plendos pro tiu mallonga informletero, ni dankas ĉiujn kiuj jam nin subtenis en tiuj ĉi malfacilaj
momentoj kaj antaŭdankas tiujn kiuj subtenos.

Ni deziras al vi bonan legadon, aŭskultadon kaj esploradon, kaj problable ni reaperos antau Kristnasko se ĝis tiam ĉio
pli klaros.

Nia kompleta katalogo ĉe: http://www.vinilkosmo.com

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Vinilkosmo-Novaĵoj

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

VKKD 108 " Duope "

KAJTO

bildo de VINILKOSMO

Ĵus aperis ĉe Vinilkosmo la KD-albumojn de Kajto "Duope" kaj la unua albumo de la bando Aminda

Ĵus aperis ĉe Vinilkosmo la KD-albumojn de Kajto "Duope" kaj la unua albumo de la bando Aminda el Contramaestre en Kubo. Ili disponeblas en la reta diskoservo ĉe www.vinilkosmo.com kaj en nia la elŝutservo ĉe www.vinilkosmo-mp3.com

 

DUOPE - KAJTO

 

AMINDAJ - AMINDAJ

bildo de VINILKOSMO

Subtena kampanjo al Vinilkosmo per mendado de savitaj diskoj

Subtena kampanjo al Vinilkosmo

per mendado de savitaj diskoj

Vinilkosmo lanĉas subtenan kampanjon post savado de sufiĉe bona kvanto da diskoj kiuj ne estis forbruligitaj, sed kies libretoj kaj ujoj estis difektitaj pro la akvo de la fajrobrigadistoj dum la estingo de la fajrego. Ni elprenis ĉiujn eblajn diskojn, purigis la ujojn, forĵetis kio ne estis konservinda kaj por ne forĵeti la diskojn sendifektaj ni decidis vendi ilin kiel savitaj diskoj subtene al Vinilkosmo je malalta prezo.

Via subteno kontribuos al daŭrigo de nia agado por Esperanto-Muzik-Kulturo per novaj projektoj kaj eventualaj reeldonoj. Dankon al vi ĉiuj!

 

Ni povis pretigi du kategoriojn de savitaj diskoj por tia subtenkampanjo.

- 1) La diskojn, kun ujoj (foje fifektitaj) kaj kies libretoj estis malsekigitaj sed kiujn ni sukcesis savi kaj sekigi, ni disponigas je duonprezo (50%) de la publika prezo kun imposto + sendokostoj

- 2) La diskojn en ujoj (foje duonropitaj) aŭ en plasta koverto, sen libreto, kiu entute perdiĝis, ni disponigas por 5 euroj + sendokostoj

Listo kaj kvantoj de la savitaj diskoj en kategorio 1 (kun difektitaj libretoj):

bildo de VINILKOSMO

Apero ĉe Vinilkosmo de "Duope" de KAJTO kaj la kubaj AMINDAJ

La 20a de oktobro 2011 aperos oficiale ĉe Vinilkosmo la KD-albumojn de Kajto "Duope" kaj la unua albumo de la bando Aminda el Contramaestre en Kubo. Ili disponeblos en la reta diskoservo ĉe www.vinilkosmo.com.

Sed premiere eblas jam antaŭaŭskulti muzikfragmentojn kaj eĉ elŝuti la albumojn en nia elŝutejo ĉi sube:

DUOPE - KAJTO

 

AMINDAJ - AMINDAJ