Rimoj ne serĉu. Ili mem venos, se ili ne venos des pli bone.
Rimojn ne deziru, ili mem sin anoncos, se ili ne anociĝas des pli bone.
Pri ĉio alia resto trankvila.
La inspiro jam ekzistis antaŭ ol vi decidis elpaĉi.
Ĝin vi nek kreos, nek vastigos, vi nur ĉerpos, se vi atendos, se vi ne atendos, ĝi atendos.
Elektu vortojn de la ordinara mondo, ne surprenu perukon sed kombu la harojn.
Celu komprenon, kaj komprenon kaj antaŭ ĉio komprenon.
Lasu la florojn vigli en la kamparo. Ne pluku ilin bukeden.
Vi estas poeto ne ĝardenisto, impresu per pensoj ne per koloroj.
Batalu per sentoj ne per aromoj.
Ne timu se vi svarmos viajn tekstojn.
Ankaŭ tiel parolas infanoj
(Panjo, kie vi estas? kie estas paĉjo?)
Ekzistas nenio pli poezia ol infanparolo. Aŭskultu ilin.
Parolu klare kaj oni legos vin klare.
Pensu glate, kaj oni sentos vin glate.
Ne tro svingu la salujon kaj oni eltenos vian guston.
Ne zorgu kolorigis vian stilon per kuzaj similaj vortoj.
Fuĝu de tio, kiel de ĉio artifica kaj bombasta.
Estu sincera, kaj verku ne ajn iel.
Sed nepre ion kaj antaŭ ĉiu KUN VIA KOR'
En plata kamparo oni vidas ĝis la horizonto kaj
neniu monto kaŝas la sunon tie.
Ne timu la platecon, nek la nudon.
Ankaŭ ĉiganidoj iras nudoj kaj senŝuaj kaj
neniam gripas.
PLI DA ARTO VI NE BEZONAS!