Ensaluto

Blogo de Wimmer

Bazoj de slipoj en Flashcarddb

Flashcarddb, alia sistemo de slipoj, kiu helpas en lernado de vortoj.

 

Ekzemplo - esperanta-pola bazo de religiaj terminoj:

Esperanto-religio flashcards from Wimmer on FlashcardDB.

bildo de Wimmer

Facebook kiel promociilo?

Mi pensas, ke oni povus provi promocii Esperanton kiel universalan lingvon por diskutoj en Facebook, inter homoj devenantaj el diversaj landoj. Tio ĉi estus iaspeca modo, nova sperto.

Oni povus prepari simplan manlibron (en Docs.com ligita kun Facebook) kaj traduki ĝin en multajn lingvojn - la manlibro havu ĉ. 1000 radikojn, bazajn gramatikajn regulojn, utilajn esprimojn (kiel en mia reta manlibro sub la adreso https://sites.google.com/site/deklecionoj/przydatne-zwroty).

Modo estas grava instigo en socialaj retejoj - loko, kie poloj, rusoj, angloj, ĉinoj, brazilanoj, ugandanoj kaj aliaj homoj povu partnere diskuti kaj babili inter si estus verŝajne unu el la plej gravaj promociiloj de la lingvo dum ĝia pli ol 120-jara historio.

La plej grandaj avantaĝoj de Esperanto estas ĝia facileco kaj neŭtraleco - ni bonege scias pri tio. Kial do ne provi ĝin, kial ne instigi novajn adeptojn? Facebook estas ideala loko por tia provo.

La samo kiel filmeto:

bildo de Wimmer

Bazoj de slipoj en Ediscio

La retejo Ediscio, kie oni povas krei bazojn de slipoj kun vortetoj, havigis antaŭ nelonge la eblecon lokigi la interfacon de bazoj en aliaj retejoj, ekzemple blogoj. La tekniko utiligas la HTML-an instrukcion iframe.

http://www.ediscio.com

Jen ekzemplo de tiaspeca bazo - religiaj terminaj kun tradukoj en la polan lingvon:

Esperanto - religio by Wimmer on Ediscio.

Mi pensas, ke oni povus utiligi Ediscio kiel bonan fonton de multlingvaj bazoj de vortetoj, speciale laŭtemaj.

bildo de Wimmer

Kurso de Esperanto por poloj

Sub la adreso https://sites.google.com/site/deklecionoj/ estas mia kurso "Esperanto en dek lecionoj", en versioj reta, PDF kaj ePub. La lastan oni povas legi en elektronikaj e-legiloj akceptataj la formaton ePub, kiel Onyx Boox kaj multaj aliaj (ne en Kindle). La kurso estas preparita por polaj uzantoj.

 

 

bildo de Wimmer
Abonrilata enhavo


povigita de