Ensaluto

Ŝanĝo

Kiom da [xxxx] necesas por ŝanĝi ampolon?

- Kiom da piskologoj necesas por ŝanĝi ampolon?
- Nur 1, sed la ampolo devas voli ŝanĝi.
 
- Kiom da homofoboj necesas por ŝanĝi ampolon?
- Neniu, ili ne ŝatas ŝanĝojn, eĉ se la mondo estas iom pli brila.

 

Ĉu vi konas alian varianton?

 

Komentu ĝin!

bildo de Pablo

Nova taglibra epoko

Mi decidis ŝanĝi la ejon de mia taglibro ĉar la blogilo de Xihalife estis aĉa. Ankaŭ mi decidis plilongigi blogaĵojn ĝis kvindek vortoj. Fojfoje dudek naŭ vortoj ne permesis al mi taŭge esprimiĝi. Tamen, nepre restu la afero mallonga ĉar skribi postulas tempon kaj atenton.

 

Jen malnovajn blogaĵojn: http://es.xihalife.com/b/novatago/4368/

 

smiley

bildo de Novatago
bildo de Dameda71

Sanĝo de nia Retpoŝtlisto--Change in our E-mail List

Ni volas anonci ke estas ŝanĝo en nia retpoŝtlisto.

Antaŭe ni uzis la malnovan listservon http://esperantosocieto.org/mailman/listinfo/membroj_esperantosocieto.org , kiu dum multaj jaroj estis nia unua kaj plej grava grupa komunikilo. Ĉi-jare ni ankaŭ aldonis apartan retpoŝtliston en Google Groups por la planado de nia nun ĵusfininta Esperanto-kongreso, kiun ni gastigis en nia urbo.

Nun ni kombinis ambaŭ en unu nova Google-group. Ni trovis la interfaco de Google estas tre facila kaj taŭga por nia diskutoj kaj laboro. Ni ankoraŭ faros la plej grandajn anoncojn tie ĉi en Ipernity kaj en niaj aliaj sociaj retoj (Facebook, Twitter, ktp), sed ni uzas tiun ĉi retpoŝtliston iom pli, precipe por diskuti aferojn pli detale, se ni bezonas.

Se vi jam estis en la malnova listerv-retpoŝtlisto aŭ kongresa retpoŝtlisto, ni jam transferis vian retpoŝtadreso al nia nova retpoŝtlisto. Se vi ne plu volas aboni, vi rajtas forlasi.

Se vi volas esti certa ke vi ankoraŭ abonas, aŭ se vi bedaŭrinde devas forlasi, jen ligilo al la nova retpoŝtlisto ĉe Google Groups:

http://groups.google.com/group/esperantodc-diskuto

Ni dankas al vi por via subtenado kaj partoprenado!

esperantodc@gmail.com

----------------------------------

We would like to announce a change in our e-mail list

Abonrilata enhavo


povigita de