Ensaluto

akcidento

Telefona konsilo

Senĉese mi aŭdas “mi perdis mian telefonan numeraron”. Ja interese estas ke oni denove aŭdas tion iam post la unua akcidento. Ĉu vere tiel malfacila ago estas fari savkopion de la numeraro? Kiom da fojoj devas okazi tio por kompreni ke modernaj aparatoj ne estas fidindaj kaj ke oni devas havi plian kopion de ĉian gravan aferon? Alia grava afero estas kompreni ke estas io tute senutila fari kopion kaj lasi ĝin en la poŝtelefono, eĉ estas malbona ideo lasi ĝin en eltirebla memorkarteto, se tiu karteto ĉiam estas en la telefono. Laŭ mia scio ĉia poŝtelefono permesas kopii la numeraron kaj iel kopii ĝin ien ekster la ena poŝtelefona memoro. Se vi ne scias kiel fari tion, sentime petu helpon al amiko, se neniu ĉirkaŭ vi povas helpi vin, manskribu la numeraron.

bildo de Novatago

Kapaŭskultilaj surduloj

Mi iam preterpasis filinon kaj patrinon, kiuj diskutis ĉar la filino uzis kapaŭskutilojn surstrate kaj ŝi ne povis aŭdi ion alian ĉirkaŭ si, nek sian patrinon, kiu vokis ŝin sensukcese. Eblas kompreni tion, ke persono volas aŭskulti muzikon surstrate, sed mi neniam komprenis kial persono emas momente surdiĝi por tio, ĉar mi ne komprenas kiel oni povas senti sin sekura se oni ne povas aŭskulti tion, kio okazas ĉirkaŭ oni. Hodiaŭ junulino mortis ĉar kapaŭskultiloj malhelpis al ŝi aŭdi trajnbarieran sonorilon.

bildo de Novatago
bildo de lariko

Ŝerco: La Plej Bona Butikumtago

Virino butikumis.

Frue en la tago ŝi trovis la perfektajn ŝuojn in la unua butiko kiun ŝi vizitis kaj belan robon en la dua.

En la tria, ĉiu prezo estis malpligrandigita je 50 procento, sed ŝia poŝtelefono sonoris.  Estis kuracistino, kiu sciigis ŝin ke ŝia edzo ĵus estis en terura aŭtoakcidento kaj estis en kriza kondiĉo in la intensivzorgejo.

La virino petis al la kuracistino tion, ke ŝi sciigu la edzon pri ŝia loko kaj ke ŝi iros tien baldaŭ.  Kiam la parolado finis, ŝi rimarkis ke ŝi lasos eble la plej bonan butikumtago.  Ŝi decidis, ke ŝi vizitos kelkajn pluajn butikojn antaŭ ol ŝi iros al la hospitalo. 

Ŝi butikumis tra la mateno, kaj finis sian veturon per taso da kafo kaj bongusta peco de ĉokoladkuko, donata senkosta de la plej lasta butiko.  Ŝi ĝojegis.

Tiam ŝi memoris sian edzon.  Sentanta sin kulpa, ŝi rapidis al la malsanulejo.

Abonrilata enhavo


povigita de