Ensaluto

Balta Maro

BALTMARECO - serĉante Baltmaran Eŭropon (24)

Antaŭ kelkaj tagoj mi ricevis bildkarton pri lumturoj situataj ĉe pola bordo de la Balta Maro de okcidento ĝis oriento. Ĉe bildoj de la lumturoj estas nomoj de iliaj lokoj, alteco, atingodistanco de lumo (en mejloj) kaj jaro de konstruado.

bildo de Jargan

BALTMARECO - serĉante Baltmaran Eŭropon (23)

Hodiaŭ, 22-an de marto, dum la Monda Tago de Akvo, ĉebaltmaraj landoj solenas Tagon de Protektado de la Balta Maro.

La Balta Maro estas akvujo malprofunda, intertera kaj preskaŭ fermita, en kiu tuteca interŝanĝo de la akvo daŭras eĉ tridek jarojn. Por tio ĝi estas unu el la plej poluitaj maroj de la mondo. Ĉiuj nepurigitaj rubakvoj, kiuj enfluas en la Baltan Maron el naŭ landoj troviĝantaj en ĝia baseno, restas tie tra jararoj. Tial trovi ekvilibron inter ekonomikaj, sociaj kaj mediaj bezonoj estas granda defio por la registaroj de la ĉebaltmaraj ŝtatoj. Hodiaŭ valoras pri ĉi tio rememori.

bildo de Jargan

BALTMARECO - serĉante Baltmaran Eŭropon (22)

Mi hodiaŭ eksciis, ke iuj familioj loĝantaj sur la baltmara insulo Bornholm, de 22-a de decembro ne eliradis el domoj, ĉar ili preskaŭ tutece estas superŝutitaj per neĝo. Furiozantaj de kelkaj tagoj neĝblovadegoj estigis en iuj lokoj eĉ 6-metrajn neĝdunojn. Estas interesa, chu estas en interreto fotografaĵoj de ĉi tiuj eksterordinaraj vidaĵoj.

bildo de Jargan

BALTMARECO - serĉante Baltmaran Eŭropon (21)

Sciencistoj alarmas, ke en la Balta Maro tro rapide malpliiĝas baltmaraj haringoj (Clupea harengus membras) kaj sprotoj (Sprattus sprattus). Tial Eŭropa Komisiono proponis malpliigo je 30 % de fiŝkaptadaj asignadoj por unuopaj ŝtatoj en 2011-a jaro.
Tamen ministroj de fiŝkaptado el landoj de Eŭropa Unio decidis, dum kunsido 26-an de oktobro en Luksemburgio, ke limigoj de haringokaptado estos je 30 %, sed nur koncerne al t.n. okcidenta fiŝaro. Koncerne al fiŝaro en centra parto de la Balta Maro - je 15 %. Kaj ankaŭ kaptadon de sprotoj oni decidis redukti nur je 24 %.
La malpliigo enhavos ankaŭ asignadon de kaptado de baltmaraj sovaĝaj salmoj, laŭ proponitaj fare de Eŭropa Komisiono kvanto, je 15 %.
Anstataŭ tio oni povos kapti pli da baltmaraj moruoj (Gadus morhua callarias). Sur la orienta parto de la Balta Maro oni permesos pliigi kaptadon je 15%, kaj sur la okcidenta je 6 %. Sciencaj datumoj montras, ke danke al efektivigado de fiŝprotekta plano, kvanto de baltmaraj moruoj pliiĝas.

Fonto: Interreto

bildo de Jargan

BALTMARECO - serĉante Baltmaran Eŭropon (20)

Mi instigas legi lastan blogaĵon en "Barelo" pri internacia esploro teme problemoj por la Balta Maro. Legu ĉi tie.

bildo de Jargan

BALTMARECO - serĉante Baltmaran Eŭropon (19)

Kvar muzeoj el ĉebaltmaraj urboj aranĝis ekspozicion titolitan "1 maro - 4 rakontoj".
La Mara Muzeo el la germana urbo Rostock okupiĝis pri historio de velŝipoj sur la Balta Maro de 10-a ĝis 20-a jarcento, prezentante ses modelojn de ĉi tiuj akvoveturiloj: frumezepokan komercoŝipon, mezepokan komercoŝipon (angle: cog), galionon - la batalŝipon de Hansa Ligo "Adler von Luebeck", la svedan galionon "Vasa" el la jaro 1628-a, la svedan poŝtŝipon "Hiorten" kaj la germanan 19-centjaran brigon "J. H. Epping".
Preparita fare de muzeo en la litovia urbo Klaipeda parto de la ekspozicio prezentas malmulte konatajn faktojn el epoko de velŝipoj en Litovio. Ĝia ora periodo daŭris tra 18-a kaj 19-a jarcentoj.
La periodon de malvarma milito kaj ĝian enfluon al interagojn de ĉebaltmaraj ŝtatoj estas temo, pri kiu okupis la Muzeo de Mararmeo en la sveda urbo Karlskrona. Muzeofakuloj el Svedio rememorigas per ekspozicio i.a. 1981-an jaron, kiam sur subakva sablejo de armea zono ĉe bordo de ĉi tiu lando haltis la soveta submarŝipo U137.
Centra Marmuzeo en la pola urbo Gdansko la prezentaĵon dediĉis al siaj atingoj sur submararkeologia kampo, t.e. eltrovo i.a. de mezepoka haveno en la pola urbo Puck kaj de vrakoj: t.n. "Miedziowiec" (14-a jarcento), "Solena" (17-a jc), "General Carleton of Whitby" kaj "Arngast" (20-a jc).
La ekspozicio post en la urbo Rostock (en julio) estas prezentata nun en Gdansko. El Pollando la ekspozicion oni transportos al du aliaj ŝtatoj, el kiuj muzeoj partoprenas en ĉi tiu entrepreno.

Fonto: Interreto

bildo de Jargan

BALTMARECO - serĉante Baltmaran Eŭropon (18)

La nombro de unu el tri vivantaj en Balta Maro specioj de fokoj (Halichoerus grypus) malpliiĝas. Ĉi-jare la maro forĵetis sur la pola bordo jam preskaŭ kvindek bestojn (duoble ol en pasinta jaro). Sciencistoj ekzamenas la kadavrojn de ili por ekkoni kialon de la afero.
Nun en Balta Maro vivas ĉirkaŭ 23 mil ĉi tiuj bestoj.


Laŭ la gazeto "Metro"

bildo de Jargan

BALTMARECO - serĉante Baltmaran Eŭropon (17)





Utiligebla vortareto

 

bildo de Jargan

BALTIKECO - serĉante Baltikan Eŭropon (16)

Antaŭ kelka tempo mi aĉetis pere de Interreto belegan karton 70 x 100 cm, kiu montras baltikajn fiŝojn. Ĝi pendas en mia ĉambro.

 

 

Ĉi tiu afiŝo estas multlingva. Kaj jen mi jam scias, kiel nomiĝas i.a. la fiŝo moruo baltika (Gadus Morhua callarias) en naŭ lingvoj de ĉebaltikaj landoj:

PL: Wątłusz, Dorsz bałtycki
D: Ostseedorsch
RUS: Треска
LIT: Baltios juros menk
ė
LAT: Menca

EE: Tursk

S: Torsk

FIN: Turska
DK: Torsk

bildo de Jargan

BALTIKECO - serĉante Baltikan Eŭropon (15)

Kun bedaŭro, sed mi ekdubis pri vereco de ideo akompananta la ekskurson ĉirkaŭ Baltiko, pri kiu mi skribis en antaŭlasta blogaĵo (28-a julio).
Okazas, ke ĉefa sponsoro de la ekskurso estas firmao, kiu volas investi pli en nukleajn ol ventajn centralojn. Intervjuita vicestro de la firmao diris senkaŝe, ke kvankam venta energetiko en Eŭropo ludos gravan rolon, lia firmao “ne planas esti grava ludanto sur ĉi tiu kampo”. Li diris laŭvorte: “Ni tre interesiĝas pri investado en nukleaj centraloj. Ni kredas, ke ĉirkaŭ Balta Maro ekestos multe da tiuspecaj centraloj [...]”. (Legebla pole ĉi tie.)
Do, ĉu supozo, ke la priskribita ekskurso celas malpliigi reziston kontraŭ konstruado de nukleaj centraloj en ĉebaltikaj landoj, estas senkaŭza?

bildo de Jargan
Abonrilata enhavo


povigita de