Ensaluto

bellando

La mondo

                        La mondo

   

                  Je komenco ĝis fino

 

              Estas   malgaja    poemo     

 

     La mondo estas  kiel   respondo

 

                    Al demand kiun

 

                    Ni neniam scias 

 

  

  Verko per ;Biĵan   Ĝalali

 

 

bildo de akbar_verda.stelo@yahoo.com
bildo de Poeto

Vivi tie

 

Vivi tie.

=========

Kiam sonĝo min vizitas,

vivas mi en Fantazio,

kie sonoj flue glitas,

sune ardas kor-pasio,

kie eblas ami longe,

kiel rojo inter rokoj,

kie velas surmaronde

miraĝeco de forvokoj.

 

Vivas mi en tiu lando,

kiu ĉarmas pli ol hejmo,

tie vintra vesper-lanto

ne bezonas fornan hejton,

tie homoj min rekonas

kiel fraton laŭ parolo,

tie la gitaro donas

oran ĝuon al memoro.

 

Tie en l' oranĝa sveno

hele kantas ĥoro juna...

dum ĉi tie - post reveno -

orfe hurlas hundo luna.

 

Aj, serena malsereno -

kiel sorĉi mi deziras!

Fuĝu for de mi, mateno,

kiam sonĝon mi eniras!

 

Abonrilata enhavo


povigita de