Ensaluto

bonepoko

Rememoras mi la tempon...

Al mi ŝajnas ke mi estis feliĉa en tiu sovetia periodo, en la oka jardeko de la pasinta jarcento. Mi estis aktiva, kreema kaj sentanta min bezonata al la esperantista medio en la urala regiono. Du fortaj kolektivoj - la esperantista klubo de Ufa (majstre gvidata tiam de nia e-movada patriarko Boris Kolker) kaj la kultura rondo de la uralaj esperantistoj (kiun sukcese kaj kvazaŭrivale gvidis alia patriarko Aleksander Korĵenkov, subtenata fidele de Halina Goreckaja).
 Kvankam laŭ mia naturo mi estis granda pigrulo kaj samtempe eĉ drinkema huligano, mi fariĝis aktiva pensanto en esperanto, kiu per la impulsoj de tiuj du kolektivoj kaj moralaj korespondaj subtenoj el Estonio (Jaan Ojalo) kaj el Bulgario (Violin Oljanov, Nikola Aleksiev kaj multaj aliaj) strebis ludi gravan rolon de kvazaŭesperantonacia poeto. Mi imagis min tiam giganto aŭ preskaŭ geniulo. Tiuj dek jaroj de mia feliĉo neniam revenos. Kaj mi tre bedaŭras ke ne povas revenigi tiun oran tempon.
 Dank' al esperanto mia junaĝo estis protektita de iuj misfaroj aŭ miskondutoj. Mi ne fariĝis krimulo (spite al huligana kompanio, kiu ofte entrudis min en diversajn fiagojn kaj kibicadon). Mi tiam trovis mian gravan rolon en la movado de esperantistoj, imaginte min renoma poeto de la entuziasma esperantista medio en la uralparta regiono de Ruslando. Certe,ankaŭ kun helpo kaj subteno de la plej aktivaj gvidantoj de tiu ĉi medio mi iom post iom elkreskis el mia strebo fariĝi esperanta poeto al la longedaŭra stato de la verva verkemulo en esperanto kaj eĉ ne imagis mi mian alian rolon en tiu tempo krom senti min la unika esperanto-poeto, despli unika, unusola por la tuta baŝkirnacia loĝanaro, kiu, interalie, tute ne konis min pro mia nurenesperantuja izoliteco.
 Nur dek jarojn longis mia feliĉo. Kaj poste venis la kraŝo de la kvazaŭstabila socia sistemo. Post tiu ĉi kraŝo komenciĝis lanta detruiĝo de la poeto gazizi.

bildo de Poeto
Abonrilata enhavo


povigita de