Ensaluto

brazilo

Esperanto en la brazilaj lernejoj

Mi ĵus subskribis peticion ĉe Avaaz por brazila leĝo por Esperanto en la brazilaj lernejoj.

Bonvolu subskribi kaj diskonigi inter viaj samlandanoj, ne esperantistoj.

https://secure.avaaz.org/po/petition/Camara_dos_Deputados_e_Senado_Feder...

bildo de Revuo Esperanto
bildo de Dorneles

Esploro pri la penso de la brazilanoj

Akorde kun usona esplorinstituto Pew Research Center, 62% el la brazilanoj opinias, ke la ekonomia situacio de la lando estas bona, 75% kredas, ke la ekonomia situacio pliboniĝos.

85% indikis la narkotikaĵojn kiel tre seriozan problemon en la lando.

79%, la politikan koruptecon.

66%, la socian senegalecon.

62%, la poluadon.

78% havas multajn aŭ kelkan konfidon je la prezidento Luiz Inácio Lula da Silva.

53% kredas, ke Brazilo iam fariĝos grandan ekonomian potencon.

>> Esploro farita inter apr./majo 2010

bildo de Dorneles

Elektoj en Brazilo: ĉu virino ekgvidos la landon?

Akorde kun lastaj esploroj, Dilma Roussef, el la Partio de la Laboristoj, nuntempe reganta la landon, restas en la unua loko, kun 51% de la voĉdon-intencoj por la elektoj al la prezidenteco je la venonta 3/okt.

José Serra, el la Partio de la Brazila Sociala Demokratio, restas kun 25% kaj Marina Silva, el la Verda Partio, kun 8%. Aliaj kandidatoj havas malpli ol 1%.

Verŝajnas, ke Dilma Roussef sukcesos elektiĝon jam en la unua balot-etapo.

Dilma Roussef, 62jara, el bulgardevena familio, diplomita pri Ekonomiko, partoprenis en la registaro de Porto Alegre (mia urbo) kaj en tiu de Luiz Inácio Lula da Silva, la nuntempa prezidento.

bildo de Dorneles

'Le Monde' pri Brazilo

Franca taggazeto Le Monde publikigas ĉisemajne pri Brazilo specialan eldonon 100paĝan de ĝia revuo. 'Post kvarono da jarcento, la 'sentima koloso' fariĝis apud Ĉinio kaj Barato iu elmergiĝanta nacio kiu postulas partopreni en la grandaj planedaj decidoj' - asertas la suplemento, kiu ankaŭ pritraktas la batalon kontraŭ korupteco, la politikan 'klientismo', la perforton kaj la senarbarigon i.a.

bildo de Dorneles

La unua dram-serio de la brazila TV

Produktita de la antikva TV Tupi, Sua Vida me Pertence (Via vivo apartenas al Mi), el 1951, estis la unua dram-serio de la brazila TV. En ĝi okazis la unua kiso, io ŝoka por la konservativeco de la epoko. La dram-serio daŭris dum 20 ĉapitroj 15minutaj, dufoje semajne kaj... vive, ĉar ankoraŭ ne estis la eblo surbendigi ĝin por posta prezento.

Abonrilata enhavo


povigita de