Ensaluto

BRE

La 74-a elsendo de Retradio BRE

  Retradio 74/2014-06-01

Saluton,karaj amikoj!
  Nun ni ekdisaŭdigis la 74-an elsendon de Retradio BRE je la adreso:http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1686
  

  Elsendlisto

  Budhisma sutro

  46. Ŝteli gruntbovon

  47. Imiti birdan pepadon

  Budhismaj rakonto

  4-5. La rakonto de Kosijo, la mizera riĉulo

  Budhisma muziko

  Muziko de Zen-budhismo

  Budisma scio

  Demandoj 35-42 de ĉapitro 2

  

  Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!

bildo de Miaohui

La 62-a elsendo de Retradio BRE

Retradio 62 /2014-03-09

 

Saluton, karaj amikoj!

 Nun ni ekdisaŭdigis la 62-an elsendon de Retradio BRE je la adreso: http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1624

Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!

 

Elsendlisto

  Novaĵo

  Someraj aktivadoj de la kuranta jaro okazos en Xi’an

  Budhisma sutro

  17. Ŝuldo de duonmonero

  18. Proksimiĝi al akrigilo

  Budhismaj rakonto

3-1. La rakonto de Estimata Meghijo

Budhisma muzko

Kompatema mantro

  Budisma scio

  Demandoj 9-14 de ĉapitro 1

  Traduka praktikado

  Aroganta azeno

 

Bonan aŭdeblecon al vi!

bildo de Miaohui

Internacia Somera Lernejo de Esperanto en Xi’an

Internacia Somera Lernejo de Esperanto en Xi’an

 

Komunaj organizantoj: ILEI-CN, Xi’an-a Esperanto-Asocio

Dato: 21-a de Julio ĝis 11-a de Aŭgusto, 2013

Loko: Monaĥejo Tiefo 80km nordokcidente de Xi’an, Ĉinio

 

Programoj:

    Kursaro pri ABC,  gramatiko,  vortfarado,  traduko, legado kaj verkado, konversacio. Seminario pri interŝanĝo de spertoj kaj instru-metodoj, 

Sesio de Esperantologio.

 

Kotizo: 

¥300 RMB , la kotizoj ne inkluzivas manĝadon, tranoktadon kaj lernolibrojn.

Portempa partoprenanto: ¥100 RMB por semajno aŭ malpli ol semajno, ¥ 200 por du semajnoj aŭ malpli ol du semajnoj.

    

Loĝado kaj Manĝado:  

2-4 lita ĉambro aŭ amasloĝejo (dependas de tiama kondiĉo de la Monaĥejo):   ¥15/persono/nokto ene de Monaĥejo Tiefo kun vegetalaj manĝoj. Ekster la Monaĥejo troviĝas restoracioj por nevegetaranoj.    

 

Kiel atingi la Monaĥejon Tiefo: 

bildo de Miaohui

Adroidaj programaroj aparte por Blogo kaj Retradio de BRE

#Esperanto#
Saluton, karaj amikoj!
Mi ĵus faris Adroidajn programarojn aparte por Blogo kaj Retradio de BRE. Vi povas viziti niajn retradion kaj blogon per ili post la instalado. Do se ili estas utilaj al vi, bonvolu elŝuti kaj instali ilin el nia forumo. La ligiloj por elŝuto: http://www.budhano.cn/forumo/index.php?topic=128.0
 

bildo de Miaohui

Ekdisaŭdiĝis la deksesa elsendo de Retradio BRE

Saluton, karaj amikoj!

Nun jam ekdisaŭdiĝis la deksesa elsendo de Retradio BRE. Jen la listo de la elsendo:

Elsendlisto:

Aktualaĵoj:
Renkontiĝo kun francaj gesamideanoj en Urbo Zhenjiang
Intervidiĝo kun franca samideanino en Urbo Xi’an

Budhisma scio:
Ĉapitro 13. Fariĝi budhano

Budhisma muziko:
Sonĝo en la mondo

Budhisma rakonto:
Cervido ŝajniganta morton
La meditanta gardisto de sekureco

La adreso por la elsendo estas: http://www.budhano.cn/podkasto
La temo de la elsendo estas: Retradio: 2013-04-21

Bonan aŭdeblecon al vi ĉiuj!

bildo de Miaohui

Franca samideanino Michelle intervidiĝis kun samideanoj en Urbo Xi’an

Franca samideanino Michelle vojaĝas en Ĉinio kun turisma teamo. Ŝi jam vizitis kelkajn regionojn en Ĉinio. Kiam ŝi vizitis Urbon Xi’an, ŝi speciale renkontiĝis kun Miaohui kaj aliaj samideanoj el Ĉinio kaj brazilo. Miaohui donacis al ŝi diskojn kun legaĵoj kaj aŭdaĵoj de siaj esperantaj tradukoj, kiujn voĉlegis samideano Zhao Jianping el Ĉina Radio Internacia. Xi’an-a Esperanto-asocio provizis grandan helpon per la gastigado kaj veturigado. Nun ŝi jam estas en Urbo Guilin, kaj post nelonge ŝi vizitos urbojn Ŝanhajo kaj Suzhou. Ni esperas, ke ŝi havos pli agrablan renkontiĝon kun lokaj samideanoj.

Modifi mesaĝon

bildo de Miaohui

Renkontiĝo kun francaj gesamideanoj en Urbo Zhenjiang

  Miaohui kaj du esperantaj kursaninoj en monaĥejo Tiefosi gastis ĉe gesinjoroj Michel kaj Neĝeta en Urbo Zhenjiang en la periodo de la tria ĝis la kvina de aprilo por renkontiĝi kun aliaj francaj gesamideanoj Johano Ludoviko kaj Eliana GAYET. La gesinjoroj donacis iom da francaj esperantaĵoj al la biblioteko de Monaĥejo Tiefosi, kaj Miaohui reciprokis per la diskoj de siaj esperantaj tradukaĵoj por ke la gesinjoroj disdonacu al aliaj francaj amikoj. Sinjoro Johano Ludoviko faris esperantan intervjuon al Miaohui por sia radio kaj sinjoro Michel interpretis france dum la intervjuo. Krome, la samideanoj kune vizitis sinjoron Wang Chongfang kaj lian edzinon sur la vojo al Monaĥejo Jinshansi. La samideanoj interkomunikis pri multaj plaĉaj temoj en Esperanto. Kvankam la renkontiĝo daŭris mallonge, tamen la etoso estis vigla kaj amika.

bildo de Miaohui

Ekdisaŭdiĝis la kvina elsendo de Retradio BRE

Saluton, karaj amikoj!
Ĵus eksendiĝis la kvina Retradio BRE. La elsendo daŭras iom pli ol 36 minutoj. Jen nia sendlisto:

Budhisma scio
Budhisma rakonto: Prezisto
Budhisma muziko
Rakonto: Rankoro inter la patro kaj filo
Rakonto: Propono de majstro

La adreso de Retradio BRE: http://www.budhano.cn/podkasto
http://www.budhano.cn/pod/retradio/2013-02-03.mp3

Modifi mesaĝon

bildo de Miaohui
bildo de Miaohui

Koreaj samideaninoj vizitis Monaĥejon Tiefosi

Koreaj samideaninoj vizitis Monaĥejon Tiefosi

Standard Podcast: Hide Player | Play in Popup | Download

Podkasto de Budhana Retejo Esperantista ekfunkciis

Karaj samideanoj:

Budhana Retejo Esperantista ekfunkciigis sian esperantan podkaston,kie vi povas ĝui

artikolojn kaj rakontojn per ambaŭ okuloj kaj oreloj. La adreso de la blogo

estas http://www.budhano.com/podkasto

Por pliriĉigi la enhavon de la podkasto, kontribuoj per artikoloj kaj

voĉlegaĵoj pri budhismo kaj budhisma liberaturo estas bonvena. Mia retadreso:

miaohui@ebudhano.cn Ankaŭdankon por via helpo.

Nun "Budhana Retejo Esperantista" uzas tri adresojn: http://www.ebudhano.cn

http://www.budhano.net http://www.budhano.com

bildo de Miaohui
Abonrilata enhavo


povigita de