Ensaluto

citaĵo

Kiel revivi estintecon

Iam George Santayana diris: Tiuj, kiuj ne memoras sian estintecon, kondamniĝas al revivi ĝin. Mi aŭdis tiun frazon kiel kialon por lerni historion. Tamen, eĉ se mi opinias la frazon tre trafa, mi vidas ke “neniu” lernas historion tiucele. Multaj simple neglektas historion post lerni ion pri ĝi, aliaj ŝatas vidi erarojn kiel trafojn laŭ la propra ideologio, aliaj absurde opinias ke la propra popolo estas pli inda kaj tial oni sukcesos kie aliaj fiaskis. Historio ree kaj ree ripetiĝas kaj poste nur aŭdas “nekredeble, kial okazis ĉi tio denove?”. Fanatikismo estas multe pli forta ol scio kaj memoro.

bildo de Novatago

Civila malobeo

Mi hodiaŭ legis tiun citaĵon de la usona historiisto kaj politiksciencisto Howard Zinn. Mi trovis ĝin interesa, konsentinda, pripensinda, eble ankaŭ diskutinda. Do, por ne perdi ĝin, mi tradukis ĝin esperanten kaj prezentas ĝin ĉi tie :-)

 

"Civila malobeo ne estas nia problemo. Nia problemo estas civila obeo. Nia problemo estas ke amasoj da homoj tutmonde obeis la diktaton de la estroj de siaj registaroj kaj iris al militoj, kaj milionoj estis mortigitaj pro tiu obeo...Nia problemo estas ke homoj tutmonde estas obeaj vidante malriĉecon, malsatmortadon kaj stultecon, kaj militon, kaj kruelecon. Nia problemo estas ke homoj estas obeaj dum la malliberejoj estas plenaj da malgrandaj ŝtelistoj, dum la grandaj ŝtelistoj estras la landon. Tio estas nia problemo."

bildo de Sunjo
Abonrilata enhavo


povigita de