Ensaluto

Cxe landlimo

Landlimajn, suficxe verajn, anekdotojn.

Post la dua mondmilito multe ŝanĝiĝis, en Europo, la landlimoj. Ĉirkaŭaĵe de ni (Italio, nord-orienta parto), kauze de malvenko de faŝisma Italio, eĉ akre kaj mise tiun aferon okazis. Oni devas antaŭe agnoski ke dum multajn jarcentojn, Histrio kaj la tuta dalmatia marbordo, (eks Jugoslavio, nun Kroatio) ĝis Ragusa ( nuntempe Dubrovnik ) estis parto de la 'Serenissima' (Venecia Respubliko), kaj originalaj nomoj de la plej grandaj urboj estis: Capodistria(Koper), Pola (Pula), Fiume (Rijeka),Zara (Zadar),Sebenico (Sibenik), Spalato (Split), kaj Ragusa (Dubrovnik). Memkompreneble ĉie la parolata  lingvo estis venecia, antaŭe, kaj poste itala kaj italaj dialektoj. Post la milito ĉiuj tiuj teritorioj, (tranĉitaj samkiel per glavo) aliancanoj decidis aldoni al ĵus naskiĝinta Jugoslavio. Centmiloj da homoj, perforte aŭ ne, devis-volis forlasi proprajn domojn kaj eĉ ĉiujn proprajn havaĵojn, por ne resti sub alia (ne propra) nacio, komunisma kaj alilingva. Multegaj venis kaj eĉ restis en Triesto.  Komplikega estas tiun historion, sed mi tion diris por doni etan ideon pri etoso kaj malfacilaj rilatoj inter Italio kaj nova Jugoslavio, kaj italoj (ne nur la fuĝintoj) kaj jugoslavoj. Bonŝance kaj fine, nun la interrilatoj estas sufice bonaj, ( eĉ ne plu ekzistas landlimo), sed tiutempe, (dum multajn jarojn post la milito) regnis malvarmeco kaj malfideco, precipe kaŭzo de ege malsamaj politik-reĝimoj.  En tiu kunteksto, preskaŭ, disvolviĝas tiu kaj ankaŭ kelkaj aliaj aferoj. Bone, tiuj landlimoj estis multajn fojojn absurdaj, tial ke eĉ meza domo troviĝis en Italio kaj alia mezo en Jugoslavio. Pro tio, triestana kabaredisto starigis spektaklon kun homo kiun estis devinta eĉ havi pasporton por iri en propran necesejon.

bildo de Nilo46
Abonrilata enhavo


povigita de