Ensaluto

dinamito

bildo de lariko

Ŝerco: Malsukcesa Rompŝtelo

Ĉi tiu historio oni raportis kiel fakto.  Pli verŝajne ĝi estas urba legendo.


Du viroj rompeniris konstruaĵon.  Ili opiniis, ke li havis bonan ŝtelplanon, ĉar iu, kiun ili konis en la malliberejo, antaŭe laboris tie.  La viroj ambaŭ konis la aranĝon de la konstruaĵo, kaj, plej grave, la lokon de granda monŝranko.  La monŝranko tenis monon por pagi la dungantojn, kaj morgaŭ okazos la pagtagon.

Ili grimpis per ŝnurŝtupetaro al fenestro de la dua etaĝo, iris al la unua etaĝo, kaj trovis la monŝrankon.  Ĝi estis grandega, kaj solida.  Sed ili kunportis iom da dinamito kaj povis malfermi la monŝrankon dum sekundoj.

La plano tro sukcesis.  Granda eksplodo preskaŭ detruis la konstruaĵon, kaj enterigis la krimulojn sub amaso de brikoj, lignopecoj, kaj rubo.  Tie la policanoj trovis ilin.

La ŝtelistoj ne sciis, ke la kompanio kiu antaŭe okupis la konstruaĵon translokiĝis.  La monŝranko estis tro peza por movi.  La nova okupanto estis konstrufirmao, kiu uzis la monŝrankon por stapli dinamiton. 

Abonrilata enhavo


povigita de