Ensaluto

disko

bildo de karlogogo

Propono por la 15-a de decembro

Jen propono por la tago de Esperanto-libro: http://www.promesobanko.com/librodonaco

Temas pri vidigi la ekziston, ne nur de Esperanto, sed ankaŭ de libroj kaj muziko en Esperanto. Klaku sur la ligilo, legu atente, kaj promesu partopreni se la ideo plaĉas al vi.

Laŭ mi eĉ se la agado malmulte sukcesas, per tiu agado oni povas:

-malkovri esperanton al tiuj, kiuj neniam aŭdis pri Esperanto.
-alvenigi librojn kaj muzikon en Esperanto al hejmoj, kie verŝajne alie, neniam havos Esperantaĵojn. Kuriozaĵo en neesperantista hejmo estas pli videbla ol "alia libro" sur Esperanta bretaro.

La ideo estas lanĉita; nun, vico de esperantoparolantoj estas.

ETERNE RIMA "Samideano" KD jam en Marto 2010 ĉe Vinilkosmo !

ETERNE RIMA "Samideano" KD jam en Marto 2010 ĉe Vinilkosmo !

 

 

La atendata oficiala KD-albumo de ETERNE RIMA sub titolo "Samideano"
aperos jam la 15an de marto 2010 kaj disponeblos ĉe vinilkosmo.com !

Plej freŝa novstila krunk-hiphopo kaj arenbio, 65 minutoj da muziko,
18 kantoj kaj aldone 15 duoninstrumentaj MP3-versioj por karaokeo -
- jen la albumo, kiun oni ne rajtas preteratenti!

Aŭskultu pecon el la albumo en alta sonkvalito en la ludlisto ĉi supre :
l sekompatan repon "Jam ne plu estas mok'" .

bildo de VINILKOSMO
Abonrilata enhavo


povigita de