Ensaluto

drinkejo

bildo de lariko

Ŝerco: Diversuloj Kiuj Iris en Drinkejon

Viro iris en drinkejon kaj mendis tri martiniojn.  Li trinkis la unuan martinion, manĝis la glason, kaj starigis la fuston sur la tablon.  Poste, li trinkis la duan, manĝis la glason, kaj starigis la fuston sur la tablon.  Simile, li trinkis la trian, manĝis la glason, kaj lasis tri starantajn fustojn sur la tablo.

Du viroj rigardis de proksima tablo.  Unu diris, "Strangulo, ĉu ne?"

La alia diris, "Jes ja.  Ĉu li ne scias, ke la fusto estas la plej bona parto?"

----

Skoto, irlandano, protestanta pastro, katolika pastro, polo, rabeno, kaj blondulino iris en drinkejon.

La drinkejestro rigardis ilin kaj demandis, "Ĉu ĉi tio estas ia ŝerco?"

----

Kartezio (René Descartes) iris en drinkejon kaj mendis bieron.  Post kelkaj minutoj la drinkejestro rimarkis la preskaŭ malplenecon de la glaso kaj demandis, "Ĉu vi volas pluan bieron?"

Kartezio diris, "Mi pensas ne."  Subite, li malaperis.

Abonrilata enhavo


povigita de