ekologio

Perdo en paradizo, sed ne de animo
Perdo en paradizo, sed ne de animo (raporto de aŭskultanto de Radio Verda pri la nafto-disverŝo en Golfo de Meksiko)
Mi nomiĝas John Bentley kaj mi loĝas en Mobile, Alabama, Usono . Mia praavo transloĝiĝis ĉi tien en la frua dudeka jarcento kaj miaj gefiloj estas la kvina generacio de mia familio kiu loĝas en ĉi tiu loko apud la Golfo de Meksiko. Loĝi ĉirkaŭ la golfo de Mobile kaj la golfa marbordo estas kiel vivi en paradizo. Mobile havas abundan sunbrilon, bluajn ĉielojn, varmetan pluvon, misterajn marĉejojn kun
muskdrapitaj kverkoj, kaj grandegajn riverojn plenplenajn je fiŝoj...
Tio estas antaŭ ol la nafto borejo "Deepwater Horizon" eksplodis kaj subakviĝis je la dudeka de Aprilo.
...Mi ne sciis tiam sed la esperoj, la revoj, kaj la tuta vivmaniero en la golfa marbordo eble subakviĝis kun ĝi...
La kompleta raporto aŭdeblas ĉe Radio Verda:
http://radioverda.com/programoj/2010/6/13/rv167-20100613.html
- Blogo de Mikaelo.l
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn

Kial manĝi vegane?
Homoj probable scias kial multaj vegetaranoj rifuzas viandon:
- bestoj estas mortigataj por la viando
- manĝi (tro da) viando estas malbone por la sano
- bredi bestojn por viando estas tre mal-ekologie: 1 buĉota bovo dus sia tuta vivo manĝas multege da kampoplenojn da herbo, maizo, betoj kaj tiel plu, kiuj povus nutri multege pli da homoj!
Lige al la unua kaj ĉefa kialo, veganoj (vegetaĵistoj) aldonas la sekvajn kialojn:

Malaperas la abeloj - Kien la monda nutraĵ-provizo?
Malaperas la abeloj,
La mortkvoto de la abeloj notinde kaj zorgige kreskis en la kelk' lastaj jaroj; la fenomeno okazis unue en Usono, sed nun pli vastiĝas. Tion kaŭzas diversaj faktoroj, sed kerne la krizo fontas el la "moderna" terkultivado pli ĝuste nomita "agrobusiness" en la vort-provizo de mult-nacieca komerco. Sur la franca-germana televid-kanalo videblos Mardon la 18an de Majo, je la 20:35, programo kiu funde ekzamenas la problemon. Valoras substreki ke ĝis nun neniu simpla solvo ekvideblas kaj ke la polenado far de la abeloj kontribuas al triono de la agrokultura produkto mond-skale.
Gravas komuniki pri tio en ĉiuj la lingvoj de la mondo!
- Blogo de Mikaelo.l
- Ensalutu aŭ registriĝu por afiŝi komentojn

Viv-diverseco ŝrumpas, minacita estas la homa socio
La tria eldono de la UN raporto "mondaj perspektivoj pri viv-diverseco", publikigita la dekan de majo, per-ĉifre konfirmas ke la internacia komunumo estas fiaskinta bremsi la malkreskadon de viv-diverseco, tiel ne konformiĝante al la engaĝiĝoj faritaj en la 2002a jaro. Neniu el la 110 landoj kiuj transdonis raporton al UN pri la realigotajn progresojn sukcesis atingi la celojn por la 2010a.. "La vivsistemoj sur kiuj baziĝas la ekonomio, la ter-kultivado, la vivo (...) estas minacataj je malboniĝo, eble eĉ je malapero se iu radikala agado ne estos inicata por ilin konservi" skribas la raport-aŭtoroj.
La surfac-amplekso de la naturaj vivejoj daŭre malvastiĝas. Tri "baskul-punktoj" estas konstatitaj: la sensalaj lagoj invaditaj per algoj kaj sufokantaj, la kolapso de pluraj koralaj eko-sistemoj kaj la ŝrumpo de vastaj areoj de la amazona arbaro.
Ĉiuj indikaĵoj pri la stato de la naturo kaj pri la riskoj de estingiĝo de bestaj-specioj estas en ruĝo. Tiu raporto stimulos la diskutojn komencitajn kadre UN por starigi novajn objektivojn post la misa rendevuo de 2010. La internacia komunumo denove renkontiĝos en Oktobro en Nagojo, Japanio por preni sian decidon.
Kiu nun estas ĉi tie
Ensalutintaj uzantoj
- Nilo46
Laste aldonitaj blogaĵoj
- Sen Yahoo.mail kaj Gmail
- Ĉiun kavaran infanon minacas la malriĉiĝo en la Eŭropa Unio
- Cxi tiuj tagoj proksime interreto en Irano estas neuzeble
- Forpelita(63)
- Tekstoj de Onklo Bidao: AMEN!-08.
- La Eŭropaj Fondaĵoj baldaŭ povas aperi
- Gxis nun mi trovis unu el multaj de miaj eksaj geamikoj
- Kiu konas Sin,Dr,Giso Brosche?
- Mortofteco en la 17-a jarcenta Londono
- Proverboj: "ALIULA MALFELIĈO INSTRUAS!"

