Ensaluto

ekonomio

La sama ideo laŭ politikistoj

Mono por…

 

  • … gereĝoj = buĝeto
  • … entreprenoj = investo
  • … bankoj = stimulo
  • … sociaj helpoj = elspezo

 

Malĝoje. :(

bildo de Novatago
bildo de vallef

Ekonomia Esperantismo

Ni planas per tiu ĉi blogo diskonigi  la agadon de Intraespo - Monda Organizo por la Disvolvado de la Esperantista Ekonomio kaj ĉiuj konceptoj, ideoj kaj novaĵoj ligitaj al tio.

 

bildo de lariko

Ŝerco: Simikomerco

En vilaĝo troviĝis multaj simioj, tiom multaj, ke ili genis la loĝantojn.  Fremda komercisto aperis en la vilaĝo kaj ofertis, ke li pagos dek dolarojn por ĉiu vivkaptita simio.  La oferto ŝajnis bone al la vilaĝanoj, kaj ili provizore lasis iliajn kutimajn okupojn por kapti simiojn.  Ili estis tiom sukcesaj, ke simikapto malfaciliĝis.  La komercisto pligrandigis sian oferton, kaj promesis dudek dolarojn por ĉiu kaptita simio.  La vilaĝanoj serĉis pli diligente kaj vendis pli da simioj.  La simioj tre rariĝis.  La komercanto plialtigis sian ofertitan prezon al kvindek dolaroj kaj ankaŭ anoncis, ke li devis zorgi iun aferon aliloke, sed sia asistanto kondukos la komercon dumtempe.

Post la komercisto lasis, la asistanto faris novan oferton.  La nova oferto estis tiel:  La asistanto vendos la kaptitajn simiojn al la vilaĝanoj je prezo de tridek kvin dolaroj.  Kiam la komercisto revenos, la vilaĝanoj povos revendi la simiojn je la antaŭe oferta prezo de kvindek dolaroj kaj bone profiti.  La vilaĝanoj elĉerpis ilian bankkontojn por aĉeti simiojn.  Poste, la asistanto malaperis.  Neniu iam ajn denove vidis la asistanton aŭ la komerciston.  La vilaĝanoj perdis multan monon, kaj ankoraŭ havis tro multajn simiojn.

Kaj nun vi scias iom pri la funkciado de la aktiborso.

bildo de Mikaelo.l

Malaperas la abeloj - Kien la monda nutraĵ-provizo?

Malaperas la abeloj,

La mortkvoto de la abeloj notinde kaj zorgige kreskis en la kelk' lastaj jaroj; la fenomeno okazis unue en Usono, sed nun pli vastiĝas. Tion kaŭzas  diversaj faktoroj, sed kerne la krizo fontas el la "moderna" terkultivado pli ĝuste nomita "agrobusiness" en la vort-provizo de mult-nacieca komerco. Sur la franca-germana televid-kanalo videblos Mardon la 18an de Majo, je la 20:35, programo kiu funde ekzamenas la problemon. Valoras substreki ke ĝis nun neniu simpla solvo ekvideblas kaj ke la polenado far de la abeloj kontribuas al triono de la agrokultura produkto mond-skale.

Gravas komuniki pri tio en ĉiuj la lingvoj de la mondo!

bildo de Mikaelo.l

Viv-diverseco ŝrumpas, minacita estas la homa socio



La tria eldono de la UN raporto "mondaj perspektivoj pri viv-diverseco", publikigita la dekan de majo, per-ĉifre konfirmas ke la internacia komunumo estas fiaskinta bremsi la malkreskadon de viv-diverseco, tiel ne konformiĝante al la engaĝiĝoj faritaj en la 2002a jaro. Neniu el la 110 landoj kiuj transdonis raporton al UN pri la realigotajn progresojn sukcesis atingi la celojn por la 2010a.. "La vivsistemoj sur kiuj baziĝas la ekonomio, la ter-kultivado, la vivo (...) estas minacataj je malboniĝo, eble eĉ je malapero se iu radikala agado ne estos inicata por ilin konservi" skribas la raport-aŭtoroj.

La surfac-amplekso de la naturaj vivejoj daŭre malvastiĝas. Tri "baskul-punktoj" estas konstatitaj: la sensalaj lagoj invaditaj per algoj kaj sufokantaj, la kolapso de pluraj koralaj eko-sistemoj kaj la ŝrumpo de vastaj areoj de la amazona arbaro.



Ĉiuj indikaĵoj pri la stato de la naturo kaj pri la riskoj de estingiĝo de bestaj-specioj estas en ruĝo. Tiu raporto stimulos la diskutojn komencitajn kadre UN por starigi novajn objektivojn post la misa rendevuo de 2010. La internacia komunumo denove renkontiĝos en Oktobro en Nagojo, Japanio por preni sian decidon.

 

 

 

Abonrilata enhavo


povigita de