Ensaluto

eldonejo Impeto

bildo de Dima Ŝevĉenko

Lecionoj por knabo

Lecionoj por knabo Mikaelo Bronŝtejn

Lecionoj por knabo

Kolekto de rakontoj en Esperanto.

M.: Impeto, 2009. - 128 p.

ISBN 978-5-7161-0199-9

Recenzo:

Vi estas kiel ni, aŭ lecionoj por legantoj

bildo de Dima Ŝevĉenko

Ŝipeto Narklo

"Ŝipeto Narklo" estas originale verkita en Esperanto bildfabelo. Aŭtoroj kaj pentristoj estas Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova.

Notu: teksto de la fabelo ĉe la retejo povas enhavi lingvajn erarojn kaj mistajpojn. Tio estas nur provizora kaj neredaktita versio. Antaŭ eventuala paperforma eldono ili estos korektitaj.

Neniu kaj neniam ekkonos veran solecon, gis ne aperos sola en la nokta maro. Kiam akvo kaj cielo kunigas en unu senfinan, netravideblan mallumon. Sed estas bezonata nur unu fojon ekvidi tion kaj tiam ciu minuto travivita kun iu apude igas por vi valora. Narklo estis simpla malnova sipeto, kiu estis forlasita en la maro, gi povus rompigi je la rokoj, sed aperis miraklo, kaj gi ekvivis, ne sciante, ke en la mondo ekzistas bordoj.

Legi:
http://fabelo.trovu.com/fabelo_narklo

bildo de Dima Ŝevĉenko

Vismar. Originala romano. Recenzo

Recenzo en Scienco kaj Kulturo № 3(83) 2009

Vismar

Vismar. Originala romano.

 

Pasintaj jarcentoj havas multajn renomajn literaturajn heroojn. La nova, 21-a, ĝis nun ne dorlotis nin. Eble mi legas ne tiujn librojn. Sed ja okazis. Inter senĉese kuranta, krianta, pafanta, magianta, blasfemanta kaj kotopo-anta kohorto de novaj literaturaj personoj, fin-fine aperis nehasta, vere alloga, profunda, centprocente apartenanta al nuna jarcento protagonisto. Maljunulo Vismar. Li venis el la pasinta jarcento en modernan vivon. “Antaŭlonge, estinte ankoraŭ knabeto li elkalkulis, kiom da jaroj li havos, kiam finiĝos la dudeka jarcento — kiun li tiam kredis senfina, eterna”. Sed jen, komenciĝis la dudekunua, kaj Vismar mire konstatis, ke li estas jam maljunulo, kaj la Vivon kaj Tempon li jam observas alimaniere, ne kiel en la infanaĝo. “Kaj ankaŭ la Tempo alimaniere traktas lin”. Homa Tempo estas malpli ol cent jaroj. Por plejmultaj el ni la pasinta jarcento estas la tempo de infanaĝo, kaj ni ĉiuj iĝas maljunuloj de la 21-a jarcento. Ni ĉiuj estas iasence vismaroj, ostaĝoj de la Tempo. Ekzistas diversaj ekzemploj de rilatoj inter sanaj, agoplenaj socianoj kaj maljunuloj. Ĉe multaj kaŭkaziaj popoloj la maljunuloj, “estimataj avoj”, havas absolutan aŭtoritaton. Iliaj vortoj estas leĝo por pli junaj samgentanoj. Kaj tio estas komprenebla. Ja ilia vivosperto estas unika. En alia okazo, antaŭnelonga moro de unu el nordaj gentoj devigis lasi siajn maljunulojn sole morti en tundro. Ĉu kruele? Jes. Se ne konsideri, ke iliaj plenfortaj parencoj ofte staris antaŭ malfacila elekto inter malbono kaj malbono: al kiu doni restintan pecon: ĉu al senforta kaj ne kapabla labori maljunulo, aŭ al suĉinfano, eble al graveda virino? Jen kia estas siaspeca ekzemplo de prasocia eŭtanazio. Tiuj ekzemploj estas el la dudeka jarcento. Kiun el du la homaro pretas preni en la jarcenton dudekunuan? Ŝajnas, ke ŝancoj por ambaŭ nun estas egalaj. Aktive konsumanta homaro ofte rilatas al maljunuloj kiel al nebezonataj jam, tedemaj kaj nekompreneblaj estaĵoj.

bildo de Dima Ŝevĉenko

La tero, kiu volis forflugi

La tero, kiu volis forflugi Dmitrij Ŝevĉenko, Anna Striganova

La tero, kiu volis forflugi

Fabelaj noveloj en Esperanto.

M.: Impeto, 2009. - 122 p.

ISBN 978-5-7161-0197-5

Unu el du fabelaj noveloj eblas libere legi ĉe retejo de la aŭtoroj.

 

http://impeto.trovu.com/prozo/tero

bildo de Dima Ŝevĉenko

SCIENCISTO, ESPERANTISTO, PATRO: Eŭgeno Bokarjov

Al la 105-jara jubileo de Eŭgeno Bokarjov

Antonina Bokarjova

SCIENCISTO, ESPERANTISTO, PATRO: Eŭgeno Bokarjov

Redaktis Viktor Aroloviĉ

Moskvo: Impeto, 2010. — 144 p. Formato: 13x20 cm., ilustrita.
ISBN 978-5-7161-0207-1

Eŭgeno Bokarjov (1904–1971) – elstara sovetia lingvisto, centra figuro de la sovetia E-movado en la 1950–1960-aj jaroj. En 1963 li estis elektita kiel membro de la Akademio de Esperanto. Fondinto kaj gvidanto de interlingvistika sekcio en la Instituto pri Lingvoscienco, organizanto de la laboro pri eldono de la plej popularaj en Soveta Unio rusa-Esperanta kaj Esperanta-rusa vortaroj.
La libro enhavas rememorajn rakontojn de lia filino Antonina, kompletigitajn per artikoloj kaj elpaŝoj de Eŭgeno Bokarjov mem.

Pli detale:

http://impeto.trovu.com/diversa/bokarjev

Abonrilata enhavo


povigita de