Ensaluto

elmigrado

bildo de Mike59

LA AŬTUNAJ MUŜOJ - IRENE NEMIROVSKY (2)

Karaj legantoj, karaj geamikoj,

Mi invitas vin malkovri la duan epizodon de via nova felietono : jen mia traduko de tiu novelo (aŭ mallonga romano) de Irène Némirovsky.

La rakonto temas pri la elmigrado de rusa familio kun ties fidela servistino pro la revolucio...

Agrablan legadon!

 

                                                  _________________________________

 

 Ili silente rigardis unu la alian.

Ŝi nerve reĵetis sian skarpon el nigra punto sur sian longan kaj flekseblan kolon, la nura beleco daŭre sendifekta de ŝia junaĝo, kun la verdaj okuloj trembrilantaj kiel akvo.

 

"Mi iras kun vi, Tatjana."

"Kial iri?…" demandis la maljuna virino levante la ŝultrojn. "Vi nur malvarmumos !"

"Ne gravas", ŝi senpacience flustris.

 

Tatjana Ivanovna silente sekvis ŝin.

Ili trairis la senhoman etan galerion.

 

Abonrilata enhavo


povigita de