Ensaluto

esperant-muziko

Video pri la trejnseminario de Grundtvig-projekto "Elloke Tutmonden" en Auzeville -Toulouse organizita de EUROKKA

Video pri la trejnseminario de Grundtvig-projekto "Elloke Tutmonden" en Auzeville -Toulouse organizita de EUROKKA de la 20a ĝis la 24a de februaro 2014.
Video realigita de Cyrille Poullet (EUROKKA)
https://www.facebook.com/elloketutmonden?fref=ts

 

 

bildo de VINILKOSMO
bildo de VINILKOSMO

Promeskampanjo de Vinilkosmo


Promeskampanjo de Vinilkosmo / Campagne de... par Vinilkosmo

Promeskampanjo de Vinilkosmo ĉe http://goo.gl/5pvMO

Vinilkosmo esploras pli aktivan, partoprenigan kaj sukcesan manieron por produkti kaj eldoni novajn diskojn de Esperanto-artistoj, kaj invitas la muzikŝatantojn rekte helpi por decidi kiujn diskoprojektojn estu produktitaj kaj eldonitaj.

Pro tio Vinilkosmo decidis lanĉi ĉi tiun « Promes-kampanjon » en kiu estas prezentintaj diversaj eldonprojektoj kaj por kiuj homoj faru aĉetpromeson por povi ilin eldoni. Estos eldonitaj sur KD-oj nur la projektoj, kiuj ricevos la sufiĉan kvanton da aĉetpromesoj por kovri la produkto- kaj eldonkostojn. Se minimuma kvanto ne estos atingita la KD ne eldoniĝos, sed estos esplorita ĉu tamen sufiĉos por produkti la albumon nur por elŝutado en la VK-elŝutejoj.

Vi trovos, en ĉi tiu ligo http://goo.gl/5pvMO , dokumenton por antaŭmendi la albumojn ĉu fizike (KD) ĉu elŝute laŭ formatoj mp3, ogg kaj flac. Sufiĉos indiki kion vi deziras precize elektante kiujn diskojn vi ŝatus ke estu eldonitaj.

Kompreneble se ne kolektiĝos sufiĉaj promesoj la projektoj ne aperos; tio dependos de vi kaj viaj deziroj.

Vinilkosmo, 2 Bis Chemin du Canal du Midi ,  FR-31450 Donneville, Francio
http://www.vinilkosmo.com (diskoservo)
http://www.vinilkosmo-mp3.com (elŝutservo por mp3, ogg, video)
http://cd1d.com/fr/structure/vinilkosmo-esperanto-muzik-prod (elŝutservo FLAC, senperda formato)

 

kompilo n-ro 5 de cd1d ĵus aperis kun esperanto-repkanto de Eterne Rima

kompilo n-ro 5 de cd1d ĵus aperis

 

cd1d anoncas la oficialan aperon de la varba kompilon-ro5 de cd1d speciale eldonita por "La Printempo de Bourges", aŭskultebla kaj disponebla ĉe :

http://cd1d.com/fr/album/cd1d-compil-5.

bildo de VINILKOSMO
Abonrilata enhavo


povigita de