Ensaluto

esperanto-muziko

"Mirindaĵo" la 3a albumo de Manŭel distribuata de Vinilkosmo

Manŭel eldonis sian 3an esperanto-albumon nome "MIRINDAĴO"

 

 

bildo de VINILKOSMO

Signoj de viv', la nova albumo de i.d.c. (inicialoj dc) ĉe Vinilkosmo

La dua tutesperanta albumo Signoj de viv'
de i.d.c. (inicialoj dc)
disponeblas ekde la 21a de majo 2013

Signoj de viv' - i.d.c. (inicialoj dc)

ĉe la Vinilkosmo-diskoservo :

kaj ankaŭ en la Vinilkosmo-elŝutservo ĉe:

 

bildo de VINILKOSMO
bildo de VINILKOSMO

Statistikoj pri la Promeskampanjo de Vinilkosmo ĝis Januaro 2013

Ni prezentas ĉi tie la staton de la subtenoj al la eldonprojektoj ricevitaj por la Promeskampanjo ĝis la 22a de januaro 2013.

Ni klopodos ĉiumonate ĝisdatigi tiun staton por teni vin informitaj pri la evoluo de la Promeskampanjo de VINILKOSMO.

Por subteni viajn preferatajn artistojn plenigu la guglan dokumenton ĉe:
http://goo.gl/5pvMO

Legu pli pri la Promeskampanjo en esperanto kaj baldaŭ en aliaj naciaj lingvoj ĉe:
www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/414696

***************************************************
Statistikoj

Nombro da subtenantoj: 134

Statistiko laŭ subtenitaj eldonprojektoj en la Promeskampanjo ĝis Januaro 2013

Informletero de Vinilkosmo n-ro 36 Decembro 2012

  Informletero de Vinilkosmo n-ro 36
pri aktualaj esperanto-muzikoj

Decembro 2012


 
 

Saluton !
Post longa silento, la novajhoj amasighis, kaj nun ni plezure dividas ilin kun vi okaze de la jarfino.

Jen nova titolo sur la bretoj de Vinilkosmo, de la okcitana kantisto Patric, jam tre populara en sia regiono, kaj kiu deziras dividi sian muzikkulturon kun kiom eble multe da homoj. Aliaj projektoj aperas sur nia horizonto, kaj ni ankau alvokas al aktiva partopreno en ilia produktado.

La FAME-Premio donita chijare al la direktoro de Vinilkosmo, Floréal Martorell, pro lia rimarkinda agado kaj subteno al multenombraj esperanto-artistoj, estis ricevita kial bela kuraghigo por daurigi chi tiun aventuron longan de jam du jardekoj!

Ni esperas ke la mondofino anoncita de la majaoj por la 21a de decembro 2012 estos nur la 184a erara anonco depost la falo de la Romia Imperio! Sekve, kristnasko devas senmanke okazi la 25an de decembro. Do, estas jam la momento por pensi acheti chiujn donacojn, interalie la nombrajn kodiskojn acheteblajn che www.vinilikosmo.com. Ni atendas multenombrajn mendojn, kaj jam antaudankas vin.

Vinilkosmo antaudeziras al vi mirindajn jarfinajn festojn!

Vinilkosmo-Novajhoj

Okcitanio - PATRIC - vkkd 113

bildo de VINILKOSMO

Video de Zhou-Mack Mafuila dum koncerto de FAM#6 en Tuluzo 11an/11/2012

Zhou-Mack Mafuila dum FAM#6 en Tuluzo la 11an/11/2012 Damokolo el albumo "Originoj" disponebla sur KD en la diskoservo:

kaj elŝute laŭ mp3 kaj ogg ĉe:

aŭ laŭ senperda formato flac:

bildo de VINILKOSMO
bildo de VINILKOSMO

La albumo REVADO ĉe Ĉina Radio Internacia.

La albumo REVADO ĉe Ĉina Radio Internacia.

 


Lundon la 30an de Januaro 2012 Ĉina Radio Internacia intervjuis la italan muzikan grupon Rêverie, pri ĝia nova duobla albumo “Revado”.


La elsendo estas aŭskultebla ĉe tiu ĉi ligilo :
http://esperanto.cri.cn/641/2012/02/03/1s132581.htm

 

bildo de VINILKOSMO

Kapriol'! en la Januara Ondo

Recenzo el la januara Ondo pri Aventur' de Kapriol'!

Bonan kaj dancan jarfinon!

bildo de VINILKOSMO

Jula Informletero de Vinilkosmo n-ro 32

Decembro 2011

Informletero de Vinilkosmo n-ro 32

bildo de VINILKOSMO

Informletero de Vinilkosmo N-ro 31 Novembro 2011

Informletero de Vinilkosmo N-ro 31 Novembro 2011
Karaj legantoj,
Niaj novaĵoj ne tre oftas, kvankam estas kelkaj bonaj,
tio ja ne estas kio plej zorgigas nin en tiu fatala momento, en kiu impresa incendio detruis gravan parton de la havaĵoj de Vinilkosmo. Granda kvanto da KDoj forbruliĝis, sed speciala kaj escepta oferto estas proponita subtene, pri tio legu ĉi sube !

Malgraŭ tiuj malfacilajhoj du novaj albumoj aperas en la VK-katalogo, nova KD de Kajto kiu sumas nun 6 albumojn kaj tiel
konfirmas sian famecon inter la unuaj esperanto-bandoj kaj plej varmkora muziknovaĵo el Kubo, trafe kun la nuna mojosa
etoso, malkovrindas ... Atendita KD de afrika regeo ankau preparata zorgeme de Zhou-Mack ...

Esperante ke neniu plendos pro tiu mallonga informletero, ni dankas ĉiujn kiuj jam nin subtenis en tiuj ĉi malfacilaj
momentoj kaj antaŭdankas tiujn kiuj subtenos.

Ni deziras al vi bonan legadon, aŭskultadon kaj esploradon, kaj problable ni reaperos antau Kristnasko se ĝis tiam ĉio
pli klaros.

Nia kompleta katalogo ĉe: http://www.vinilkosmo.com

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

Vinilkosmo-Novaĵoj

«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»«»

VKKD 108 " Duope "

KAJTO

bildo de VINILKOSMO

Ĵus aperis ĉe Vinilkosmo la KD-albumojn de Kajto "Duope" kaj la unua albumo de la bando Aminda

Ĵus aperis ĉe Vinilkosmo la KD-albumojn de Kajto "Duope" kaj la unua albumo de la bando Aminda el Contramaestre en Kubo. Ili disponeblas en la reta diskoservo ĉe www.vinilkosmo.com kaj en nia la elŝutservo ĉe www.vinilkosmo-mp3.com

 

DUOPE - KAJTO

 

AMINDAJ - AMINDAJ

Abonrilata enhavo


povigita de