Ensaluto

esperanto-muziko

bildo de VINILKOSMO

Apero ĉe Vinilkosmo de "Duope" de KAJTO kaj la kubaj AMINDAJ

La 20a de oktobro 2011 aperos oficiale ĉe Vinilkosmo la KD-albumojn de Kajto "Duope" kaj la unua albumo de la bando Aminda el Contramaestre en Kubo. Ili disponeblos en la reta diskoservo ĉe www.vinilkosmo.com.

Sed premiere eblas jam antaŭaŭskulti muzikfragmentojn kaj eĉ elŝuti la albumojn en nia elŝutejo ĉi sube:

DUOPE - KAJTO

 

AMINDAJ - AMINDAJ

Koncerto de SUPERNOVA kaj TONE dum TAKE en Sao Paulo, Brazilo la 13an/07/2011

Koncerto de SUPERNOVA kaj TONE dum TAKE 13a/07/2011

Esperanto
Supernova revenos al la podio dum Tutamerika Kongreso de Esperanto (TAKE) en San-Paŭlo kiel parto de la junulara arta vespero de BEJO. Ĝi okazos en la lasta nokto de la kongreso, la 13an de Julio je la 21a h en la drinkejo "Dinossauros" kun kiel unua parto Tone.

bildo de VINILKOSMO

Informletero de Vinilkosmo n-ro 29

Informletero de Vinilkosmo n-ro 29
pri aktualaj esperanto-muzikoj

Aprilo 2011
Se vi preferas legi laŭ formato HTML enrete, simple alklaku ĉi tie :

http://www.vinilkosmo.com/ ?newsletter=29&lge=e

Saluton !

Dum eblas ankoraŭ tion fari, Vinilkosmo estas feliĉa prezenti al vi du novajn KD-albumojn, plurajn novajn virtualajn elŝuteblajn muzikalbumojn kaj novajn projektojn pretajn je apero post venontaj semajnoj.

Ankaŭ, vizitendas nova retbutiko kiu proponas belan gamon da T-ĉemizoj arte ornamitaj de vortoj kaj simboloj universalaj kaj surmetindaj dum vojaĝo al la deversaj koncertoj kaj aliaj renkontiĝoj kiuj floras tien kaj tien ĉi, iuj anoncitaj jam iom malfrue, sed ĉiuj listigitaj ĉe la fino de tiu ĉi informletero.

Ankaŭ estas novaĵoj de Eterne Rima en Japanio kiu sukcesis postvivi sekve de la katastrofoj tie kaj kiujn ĉiuj bedaŭregas...

Dezirante al vi bonan legadon, aŭskultadon, vizitadon ... kaj aĉetojn, kompreneble !

<><><><><><><><><><><><><> <><><><><>

Vinilkosmo-Novaĵoj

duonvoĉe ... tutkore - Manuel - vkkd 104

Manuel, eksa elektroteknika inĝeniero kaj de nelonge emerito, pasiiĝis jam de antaŭloge pri esperanto kaj muziko, kaj kvankam li modeste diras ke li ne estas profesia, li mirigas ĉi tie per lia muzika, lirika kaj teknika kvalito de tiu ĉi nova albumo tute en esperanto kiu maturiĝis de multaj jaroj! ....

Por legi pli, aŭskulti fragmenton aŭ rekte mendi :

bildo de VINILKOSMO
bildo de VINILKOSMO

Pri esperanto-Muziko en CRI

 

Serio de intervjuoj pri esperanto muziko estis realigitaj kaj disponeblas en la esperanta programo de CRI (Ĉina Radio Internacia)

1) Intervjuo de Flo de EUROKKA por prezenti la turneon de Kapriol'! en kiu estas prezentata la turneo de Kapriol'! kaj la koncertajn balojn en la diversaj urboj... :
http://esperanto.cri.cn/641/2011/04/08/1s122921.htm

2) Intervjuo de Arno Lagrange Pri IREM kaj detala prezento de la programo de la renkontiĝo okazonta dum pasko en Seto : http://esperanto.cri.cn/641/2011/04/08/1s122923.htm

bildo de VINILKOSMO

Intervjuo pri Vinilkosmo fare de Lina ĉe CRI

Intervjuo pri VINILKOSMO en

fare de Lina

Lina de Ĉina Radio Internacia faris intervjuon de Flo (Floréal Martorell) pri aktualaj novaĵoj de Vinilkosmo.
La unua parto de la intervjuo aŭskulteblas ĉi tie :
http://esperanto.cri.cn/641/2010/12/10/1s119101.htm

Dua parto de la intervjuo estos dissendita de la radio venontan sabaton 17an/12/201 sed jam disponeblas ĉi tie : http://esperanto.cri.cn/641/2010/12/13/1s119176.htm

bildo de VINILKOSMO

3 novaj afrikaj muzikvideoj de KONGA ESPERO elŝuteblaj ĉe Vinilkosmo-mp3.com

Lasminuta novaĵo ĉe VINILKOSMO : 3 novaj muzikvideoj elŝuteblaj

ĵus aperis la 3 muzikvideoj de KONGA ESPERO

anoncitaj en la lasteldonita Informletero de Vinilkosmo n-ro 28.

Finfine la 3 muzikvideoj aperis dank'al la teknikaj streboj de Ivo de "Ivimages" (Francio) kaj de Rogener Pavinski de "Kosmuzik" (Brazilo). Ili estis realigitaj de Clary Mandivila de "Clary Production Center" el Kinshasa (Konga Demokrata Resp.) ... Do vere ankoraŭfoje internacia kunlaboro.

En la reto eblas spekti varbvideon de la kanto "Kiu lingvo por la homaro?" el la albumeto
"Kiu lingvo ?" de la bando el kinshaso KONGA ESPERO

aperinta kadre de la AFRIKA KOMPILO.

Koncertprogramo de FAM de la 3a ĝis la 7a de novembro 2010 en Tuluzo

Koncertprogramo de FAM de la 3a ĝis la 7a de novembro 2010 en Tuluzo

Programme des concerts du FAM du 3 au 7 novembre 2010 à Toulouse

programme complet sur / kompleta programo ĉe : http://www.ipernity.com/blog/39007/282551

Soirée concerts présentée par Vinilkosmo / Koncertvespero prezentita de VINILKOSMO

Dimanche 7 Novembre au Mandala - 18h30 - PAF: 5€

Dimanĉo 7an de novembro en Mandala - 18a30 - Enirprezo : 5€

http://www.lemandala.com/

 

à 18h30 / je la 18a30


- Thomas Bel (Annexia Records) - Experimental Folk – Toulouse

bildo de VINILKOSMO
bildo de VINILKOSMO

FESTO 2010 en Tuluzo

FESTO en Tuluzo (Toulouse, Okcitanio/Francio)

de la 13a ĝis la 20 de aŭgusto 2010

La programo de FESTO preskaŭ pretas...
kaj tutcerte ĝi allogos vin !

Jam tuj aliĝu ! ĉe : Aliĝilo FESTO 2010

http://esperanto-jeunes.org/FESTO-2010?l ang=eo

festo! Festo!! FESTO!!!

bildo de VINILKOSMO

VIGLA Muziko Ĵus aperis en la AFRIKA KOMPILO

VIGLA Muziko Ĵus aperis en
la AFRIKA KOMPILO

Tri kantoj de VIGLA MUZIKO,

(Danko al Zamenhof,  Djelly,  Sciu ke la am' )
en la AFRIKA KOMPILO


 

La KD-kompilo estas aĉetebla alklakante ĉi tie :

 

Eblas elŝuti la tutan kompletan kompilon (la samon kiel la disko)
en la elŝutejo de Vinilkosmo.

Por elŝuti la mp3 aŭ ogg albumon kalku ĉi tie

Ankaŭ la AFRIKA KOMPILO disponeblas

Abonrilata enhavo


povigita de