Ensaluto

Esperanto

Ĉu Esperanto estas simpla kaj facila?

Ĉe liberafolio  mi trovis jenan diskuton:

http://www.liberafolio.org/2014/cu-esperanto-estas-simpla-kaj-facila

 

 

Kiel kutime, ofte la komentoj estas pli interesaj ol la artikolo.

 

Kion vi pensas tiuteme?

bildo de Pablo

Duonserioza projekto – mi instruas Esperanton al la du melopsitakoj de mia panjo

Dum ĉirkaŭ kvin semajnoj mi gastigas la du melopsitakojn de mia panjo. Ĝis nun (do dum la la pasintaj jaroj) ili ne sukcesis lerni la germanan, sed onidire Esperanto ja estas multe pli facila. Do kial mi ne provu lernigi al ili Esperanta(j)n vorto(j)n?

 

Mi intencas skribi taglibron pri mia tiurilata agado kaj la ebla (sed dubinda) sukceso :-)

(se mi ne sukcesas kompreneble nur kulpas mia manka sperto pri instruado, precipe pri instruado al melopsitakoj)

 

Unua semajno

  • Unua tago (vendredo): ili alvenis kaj ŝajne ankoraŭ bezonis alkutimiĝi al la nova ĉirkaŭejo. Mi aŭskultigis al ili Esperantan muzikon (ripetado de tiu kanto: https://www.youtube.com/watch?v=wJvcnKVEi34 ). Krome (kaj tion mi intencas daŭrigi) mi recitis al ili poemojn („Optimismo“ de Raymond Schwartz kaj „Sunsubiro“ de Kálmán Kalocsay) kaj iomete kantis (ekzemple: https://www.youtube.com/watch?v=2qvpH5as1mU kaj https://www.youtube.com/watch?v=XH2NAXDa3ec ). Kaj mi laŭtlegis al ili el la libro pri KAEST 2012 la enkondukon kaj la unuan ĉapitron (La plej freŝaj aktivadoj de E@I en la kampo de edukado). Ĝenerale ili ĝojis pri tio, sed uzis la okazon por mem babiladi anstataŭ atenteme aŭskulti.

bildo de Sunjo

SES en Rusio

Karaj geamikoj,
Proksimiĝas somero – kaj kune kun ĝi – la kerna aranĝo de MASI-E@I – la unua en Rusio Somera Esperanta Studado (SES-Rusio, 17-25.08, Solneĉnogorsk). La aranĝo pasos en ripozejo 60 km de Moskvo, kun lago kaj arbaroj. Ĝi promesas esti tre riĉenhava, interesa kaj amuza. Jam pretas forta teamo de elstaraj instruistoj por ĉiuj lingvoniveloj: de A ĝis C, okazos ankaŭ kurso pri la rusa lingvo kaj kurso por tradukistoj gvid’de Mikaelo Bronŝtejn. Venos koncerti JoMo kaj Gijom, estos riĉa nacia koncerto kaj multaj aliaj, ankaŭ primovada, distra kaj sporta programoj. Sed plej specifaj programeroj estos la Tuttaga ekskurso al Sergiev Posad, gvidata de esperantisto pastro-monaĥo Tavrion, kaj duontagaj ekskursoj al Klin (domo-muzeo de la fama komponisto Pjotr Ĉajkovskij), Ŝaĥmatovo (bieno de la misrera poeto Aleksandr Blok) kaj Istra (la monakejo Nova Jerusalemo). Dezirantojn atendas ankaŭ la tri antaŭSESaj Moskvaj Tagoj kun riĉega ekskursa programo.
Pliaj informoj troveblas en la paĝaro de SES-Rusio
http://ses.ikso.net/2014/ru/ ,
inkluzive pri la kotizoj kaj aliaj prezoj:
http://ses.ikso.net/2014/ru/Kotizoj?setlang=ru ,
kaj en la grupo de la socia retejo “V Kontakte”
http://vk.com/ses_rusio .

bildo de Dima Ŝevĉenko

Porinfanaj fabeloj kaj aliaj infanaĵoj

Jen kelkaj fabeloj:

http://www.kunlaboro.pro.br/esperanto/fabeloj/

 

Pretaj por elŝuti laŭ .pdf-a formato, kaj kelkaj filmetoj aŭ voĉo.

 

bildo de Pablo
bildo de Pablo

Kelkaj fabeloj

Kiel promesite (http://esperanto.com/enhavo/ubuntu-one-fermi%C4%9Dos / http://esperanto.com/enhavo/bonvenon-owncloud)

 

Jen la porinfanaj fabeloj kiuj mi tradukis (nur laŭ .pdf/a formato)

 

Kopeto: http://bit.ly/1euh3EF

Kopeto-horizontala: http://bit.ly/1m5pmJz

De kie venas beboj: http://bit.ly/Rm9FRN

Ludemaj abeloj: http://bit.ly/1t5vUcZ

Malsata raŭpeto: http://bit.ly/1t5wbwu

Multkoloraj kuniklidoj: http://bit.ly/1imciwo

Porkido kaj Erinacido: http://bit.ly/1gBLp76

 

Mi profitis la okazon por korekti kelkajn eraretojn.

 

Ĝuu ilin

Forkuru el via serĉila filtroveziko

Jen Esperantigo de la manlibro “Forkuru el via serĉila filtroveziko”, kiu celas informi pri kiel kutime funkcias interretaj serĉiloj kaj kial ili ĉiam montras al vi “nur” iajn trovaĵojn.

 

Ĝi prezentas la serĉilon DuckDuckGo, kiu funkcias alie. Ĝi ankoraŭ ne estas perfekta serĉilo sed ofte same utilas.

 

bildo de Novatago
bildo de Pablo

Bonvenon, owncloud

Kiel mi diris antaŭe, mi havis kelkajn arĥivojn kunhavitaj ĉe ubuntu one.

http://esperanto.com/enhavo/ubuntu-one-fermi%C4%9Dos

 

Tiu servo estas simile al dropbox, google drive kaj aliaj.

 

Bedaŭrinde, ĝi fermiĝos, kaj mi devis serĉi alternativon.

 

Ekzistas owncloud, kiu estas servila softvaro por similaj servoj, kiuj oni povas instali hejme, aŭ ĉe publika servilo.

 

oficiala retejo: http://owncloud.org/

Serviloj http://owncloud.org/providers/ kutimie, ili uzas la freemium maniero: ili estas senpagaj, kaj havas kelkajn limojn. Kaj se vi pagas iom, vi havos malpli da limoj.

 

Mi elektis http://www.arvixe.com/, kaj verŝajne, ĝi funkcias bone.

 

La nura problemo, estas, ke ubuntu ne havas la klienton por instali aŭtomate, kaj mi devis fari ĝin permane, ne tro malfacile (http://owncloud.org/sync-clients/)

 

 

Ubuntu one fermiĝos

Mi ĵus legis, ke ubuntu one fermiĝos.

(voices.canonical.com/ubuntuone/2014/04/02/shutting-down-ubuntu-one-file-services/)

 

Mi uzas ĝin por kunhavi la fabelojn kiujn mi tradukis, do, baldaŭ mi translokiĝos ilin al aliaj, ĉu dropbox, ĉu google drive, aŭ simile.

 

Jen la ligilo al la fabeloj:

http://esperanto.com/enhavo/kopeto-denove

http://esperanto.com/enhavo/kopeto-infana-rakonto

http://esperanto.com/enhavo/malsata-ra%C5%ADpeto

http://esperanto.com/enhavo/porkido-kaj-erinacido-infana-rakonto-denove-...

http://esperanto.com/enhavo/porkido-kaj-erinacido-infana-rakonto

http://esperanto.com/enhavo/infanaj-rakontoj-2

 

 

bildo de Pablo
bildo de Pablo

Tri folioj, panjo

Ĉe http://www.ipernity.com/blog/liven/706523 Mi trovis ĉi tiun belegan kanton. Ne mi tradukis ĝin, sed subtitoligis ĝin.

La 62-a elsendo de Retradio BRE

Retradio 62 /2014-03-09

 

Saluton, karaj amikoj!

 Nun ni ekdisaŭdigis la 62-an elsendon de Retradio BRE je la adreso: http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1624

Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!

 

Elsendlisto

  Novaĵo

  Someraj aktivadoj de la kuranta jaro okazos en Xi’an

  Budhisma sutro

  17. Ŝuldo de duonmonero

  18. Proksimiĝi al akrigilo

  Budhismaj rakonto

3-1. La rakonto de Estimata Meghijo

Budhisma muzko

Kompatema mantro

  Budisma scio

  Demandoj 9-14 de ĉapitro 1

  Traduka praktikado

  Aroganta azeno

 

Bonan aŭdeblecon al vi!

bildo de Miaohui
Abonrilata enhavo


povigita de